Anda kondoro: Malsamoj inter versioj

36 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
e
roboto aldono de: br:Kondor an Andoù; cosmetic changes
e (roboto aldono de: zh:安地斯神鷹)
e (roboto aldono de: br:Kondor an Andoù; cosmetic changes)
*''Vultur pratruus'' <small>Emslie, [[1988]] (''lapsus'')</small>
}}
[[ImageDosiero:Condor flying over the Colca canyon in Peru.jpg|right|250px]]
 
'''Kondoro''' estas la nomo por du birdaj specioj de unu el la du grupoj el la familio de [[Katartedoj]]. La alia estus nome la katartoj. La kondoroj estas la du plej grandaj flugantaj birdoj en la Okcidenta Hemisfero.
Kvankam same ili estas kadavrovoruloj kiel Malnovmondaj vulturoj, tiuj du specioj de familio Katartedoj aŭ Novmondaj vulturoj tute rilatas plie al Cikonioformaj birdoj kaj ne tiom al la Malnovmondaj vulturoj kiuj apartenas al familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aglojn, akcipitrojn kaj milvojn. Tiuj du birdoj, kvankam sufiĉe malsimilaj por havi du malsimilajn genrojn, estas tre rilataj inter si.
 
== Disvastiĝo ==
 
La anda kondoro, kiel sia nomo supozigas, vivas en montaro Andoj, sed ankaŭ en proksimaj montaroj, do ekde Kolombio ĝis Patagonio en Argentinio. Temas pri montara birdo kiu preferas altegajn malsekajn kaj verdajn areojn por trovi manĝaĵon, sed kiu povas kaze de pli dezertaj areoj supreniri ĝis marbordo, kie manĝas plaĝe ekzemple en Peruo kaj nordo de Ĉilio.
 
== Aspekto ==
La Anda kondoro estas iom pli granda ol la Kalifornia, nome la unua havas longecon de 100 ĝis 130 cm., kaj enverguron ĝis 3,2 m, kio faras ĝin la plej granda fluganta tera birdo de Ameriko. La Kalifornia kondoro havas enverguron de ĝis 2'8 m.
 
La meza fingro estas tre granda kaj longa kaj la malantaŭa malfortika; ĉiu kalkano estas rekta kaj malakra. La piedoj estas pli adaptitaj al marŝado ol en iliaj samfamilianoj, la cikonioj. Pro tio, ili ne servas same por kaptado kaj kiel armilo kial en aliaj rabobirdoj, ekzemple la malnovmondaj vulturoj. La ino, malsame ke en rabobirdoj, estas malpli granda ol la masklo.
 
== Reproduktado ==
Seksa matureco kaj reprodukta konduto ne aperas en kondoroj ĝis 5 aŭ 6 jaroj post eloviĝo. Ili povas vivi ĝis pli ol 50 jaroj. La Sudamerika kondoro ripozas kaj reproduktiĝas en altecoj de 3000 ĝis 5000 m. Tie sur neatingeblaj klifoj aŭ kornicoj konstruas simplan neston per kelkaj bastonetoj ĉirkaŭ la ovojn. Tie la ino demetas 1 aŭ 2 bluecblankajn ovojn pezajn pli ol kvarono da kilo. Tio okazas printempe ĉiu dua jaro. La eloviĝo okazas antaŭ du monatoj de kovado farita de ambaŭ gepatroj. Se la ido aŭ ovo perdiĝas, alia ovo estos demetata. Tion profitas sciencistoj kaj zorgantoj de tiuj specioj, ĉar ili povas forpreni la unuan ovon -por artefarita kovado kaj bredado- kaj permesi novan demeton, kovadon -kiu daŭras du monatojn- kaj reproduktadon. La ido estas kovrata de blanka lanugo ĝis kiam ĝi estas preskaŭ tiom granda kiom la gepatroj. Ĝi povas flugi post ses monatoj, sed enhejmiĝas kaj ĉasas kun la gepatroj ĝis kiam ĝi estas dujaraĝa kaj estas flankenigita de nova ido. La gepatroj produktas nur po unu idon ĉiu du jaroj, do la pliiĝo de la specio estas tre malrapida.
 
== Moroj ==
Estas socia strukturo kiu decidas en grandaj grupoj de kondoroj kaj eĉ kun aliaj specioj kiu rajtas manĝi la unua kaj kiu poste. Tio realigeblas per korpa komuniko, sed ankaŭ per sonoj eĉ se la kondoroj ne havas voĉilon. Al la kadavraĵo alvenas unue la ruĝa katarto, poste la nigra kaj ĉiuj sin klinas antaŭ la kondoro, eĉ la reĝa katarto, kiu estas foje preskaŭ same granda.
 
Kondoroj okupas grandajn teritoriojn, foje flugante ĉirkaŭ 200 km por trovi manĝaĵon. Ili preferas grandajn kadavraĵojn, kiel tiuj de cervoj aŭ bovoj kiujn ili povas vidi serĉinte aliajn kadavrovorulojn, kiuj ne kapablas eltiri tiom grandajn bestojn, kion ja povas fari fortaj kondoroj. Ili estas neregulaj manĝantoj: foje ili ne manĝas dum tagoj, poste ili manĝas multege kiam ili trovas manĝaĵon sed tiom ke poste melfacilege povas elteriĝi. Ili povas manĝi kaj grandajn kaj malgrandajn mamulojn, kiel kameledoj, kaj ankaŭ malsovaĝaj. Ĉemare povas sin nutri el balenoj ĝis fiŝojn aŭ eĉ algojn. Foje ili povas flugi ĝis maraj insuloj kie rabas birdajn koloniojn (ovoj, idoj kaj eĉ plenkreskuloj).
 
== Vivmedio ==
Pro tio antaŭe dirita, la kondoroj bezonas por vivi tri ĉefajn faktorojn:
 
Al tio aldonendas ankaŭ la malrapida reproduktado (po nur unu ido ĉiuj du jaroj).
 
== Homoj ==
Kondoro estas nacia birdo en Bolivio, Kolombio, Ĉilio kaj Peruo kaj ludas gravan rolon en folkloro kaj mitologio sudamerikajn. En Peruo fama komponisto Daniel Alomía Robles komponis famegan konatan tutmonde kanton "El cóndor pasa", tio estas, la kondoro pasas.
 
{{el}} http://www.nature.ca/notebooks/english/calicond.htm
{{el}} http://audubon2.org/webapp/watchlist/viewSpecies.jsp?id=56
{{el}} http://www.npca.org/wildlife_protection/wildlife_facts/condor.asp
 
[[Kategorio:Katartedoj]]
 
{{LigoElstara|tr}}
{{LigoElstara|ru}}
{{LigoElstara|en}}
 
[[Kategorio:Katartedoj]]
 
[[ay:Kunturi]]
[[bg:Южноамерикански кондор]]
[[br:Kondor an Andoù]]
[[ca:Còndor dels Andes]]
[[cs:Kondor andský]]
148 924

redaktoj