Konfitado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|''konfitaĵoj'' '''Konfitado''' estas fizika metodo por prepari fruktojn (aŭ aliajn nutraĵojn) por konservado, per bolkuirado kaj aldono de suker...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
== Metodo ==
[[Image:Weckglas mit Bügel.jpg|thumb|WeckglasWeck-glaso mitkun Bügelarko]]
Por la konfitado konvenas plej ofte legomoj, fruktoj, fungoj, se ili estas ne tro varmeg-sensaj. Oni antaŭkuiras ilin aŭ krude suprenŝutas per sufiĉo da likvaĵo kaj plenigas per ili la purigitan konfitujon. Oni fermas poste la konfitujon per ŝrauba fermilo kun interne, supre ekipita gumringo. Tio certigas la izoladon disde la aero. Pli malnova metodo estas la fermado per celofano kaj aparta gumringo. Post tio oni malrapida malvarmigas la konfitaĵon, tiel la interna varmego longtempe sterilizas. Dum la malvarmiĝo, la interna aero densiĝas kaj elformiĝas malalt-premo, kiu suĉas la supran kovrilon al la konfitujo.
Linio 14:
La denova malkovro de la konfitado estas ligata al iniciato [[Napoléon Bonaparte]], kiu ofertis prezon de 12.000 [[orfranko]]j por malkovro de procezo pri konservado de nutraĵoj, por ke li povu provizi la soldatajn trupojn dum militiro. La prezon gajnis la franca kuiristo [[François Nicolas Appert]] en 1810, kiu jam en [[1790]] malkovris, ke kuirita nutraĵo je 100 °C estas konservebla en fermitaj ujoj. En la 1880-aj jaroj evoluigis la kemiisto [[Rudolf Rempel]] glasojn, kies randoj estis tranĉitaj glata kaj iĝis fermeblaj per gumringoj kaj ŝtalaj fermiloj. Li konstruis ankaŭ aparaton, por ke ili restu fermitaj dum la konfitado. Li patentigis tion en [[1892]]. Unu el la unuaj aĉetantoj estis [[Johann Carl Weck]], kiu post morto de Rempel en 1893 aĉetis la [[patento]]n kaj ĉiun vendan rajton je tiuj glasoj kaj aparatoj. Li fonis kun la komercisto Georg van Eyck en 1900 en Öflingen la firmaon [[J. Weck GmbH|J. Weck u. Co.]]. Pluaj evoluigoj de ka konfitado estis la enkonduko de la [[celofano]], kiu estis uzata ĉefe por [marmelado]]j, aŭ de [[ŝraŭba fermilo]] kiel alternativoj al la ĝistiamaj produktoj de Weck.
 
[[dosiero:Bundesarchiv Bild 183-25804-0005, Einkochen.jpg|thumb|left|EinkochenKonfitado (1954)]]
La konfitado oftis ekde komenco de la unua mondmilito ĝis fino de la 1960-aj jaroj, en okcidenta Eŭropo (90% de la familioj konfitis). La maloftiĝon de la konfitado kaŭzis disvastiĝo de la frostigujoj kaj pli poste la ĉiusezona aĉetebleco de la freŝaj fruktoj, legomoj ks. Nun oni kalkulas, ke ĉ. 40 % de la familioj konfitas.
== Literaturo en la germana ==