Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 67:
Kara Kerio - unue mi kun ĝojo konstatis, ke vi denove kunlaboras en vikipedio malgraŭ la granda malĝusteco, kiun vi devis suferi pro la malkorekta (kaj fakte kontraŭregula) forbaro de vi flanke de kelkaj purigistoj. Eĉ se mi enhave kun viaj kategorioredaktoj ne konsentis, mi multe pli malkonsentis kun via forbaro, ĉar viaj redaktoj evidente okazis bonfinde kaj ne en vandala intenco (oni ja cetere intertempe esprimis sin en voĉdono ĝuste por via nomovarianto ...) - La samaj homoj, kiuj vin forbaris tiel maljuste, nun kaŭzis strangan voĉdonon pri landonomoj, kaj se la varianto 1 akceptiĝus, tiam tio simple signifus kaj oni poste voĉdonos aŭ por Francio aŭ por Francujo, ke oni poste komencus forbari ĉiun, kiu utiligos la "malĝustan" formon ... Tio estus simple skandalo. Tial mi petas vin, bonvolu voĉdoni kontraŭ la varianto 1! Persone mi subtenas la varianton 4, kiu permesas liberecon kaj do evitas ĝuste tian forbaradon de bonvolemaj homoj! '''Cetere: Ne forlasu proteste vikipedion, sed kiam okazas maljusteco, tiam luktu kontraŭ ĝi! - Se iam denove iu vin forbaros maljuste, tiam kontaktu min retpoŝte sub didi@esperanto.ch aŭ telefone sub +41-44 251 50 25. Tian forbaron mi kun certeco nuligus kaj anstataŭe lanĉus publikan diskuton pri la konkreta kazo!''' Amike [[Vikipediisto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] 13:43, 24. Jun 2009 (UTC)
:Mi volas atentigi pri tio, ke la baloto pri landnoma unueco neniel rilatas al forbarado. Vikipediistoj daŭre rajtus aldoni novajn tekstojn kun la de si preferata formo (-ujo aŭ -io). Ili nur devus akcepti, se iu poste redaktas iliajn kontribuojn por unuecigi ilin kun la resto de la Vikipedio. Forbaro nur povus okazi, se iu ree kaj ree malfarus la redaktojn de aliaj, kiuj provas teni la unuecan sistemon. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 14:25, 24. Jun 2009 (UTC)
::En la teorio vi pravas - la historio bedaŭrinde instruas ion alian ... [[Vikipediisto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] 15:49, 24. Jun 2009 (UTC)