Punktor
Aliĝis 29 mar. 2007
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 95:
==[[Vikipedio:Baloto pri landonoma unueco]]==
Kara Punktor (vian tekston mi forigis el mia diskutpaĝo, ĉar ĝi povas ofendi la koncernitajn homojn, eĉ se vi ne metis nomojn) fakte mi ankaŭ ĝenas, ke mi devas perdi tiom da tempo por malhelpi, ke kreiĝu superflua kaj fakte ne nur superflua sed danĝera regulo (sendepende ĉu nun por io aŭ por ujo~- la malpermeso de unu varianto estus katastrofo: La varianto "io" devas esti permesata, ĉar ĝi estas la plej kutima varianto, la varianto "ujo" devas esti permesata, ĉar ĝi estas la fundamenta - la ununura eliro do estas ĝuste la vojo, kion elektis la Akademio, nome ne fari oficialan decidon sed nur simplan rekomendon - tio fakte estas la varianto 4, kaj tial mi por ĝi luktas) - tion vi tute prava rimarkis. Bedaŭrinde tio estas la prezo de la demokratio, ke ankaŭ nekleraj homoj kaj ekstremuloj rajtas fari proponojn. Por la libereco mi tamen pretas pagi ĉi-tiun prezon - kaj bedaŭrinde eĉ devas riski, ke fojfoje iu vundiĝas kaj ofendiĝas, kiam oni al li aŭ ŝi devas diri la faktojn. Abomena tial estas forta vorto. - Mi supozas, ke ankaŭ vin ĝenas ĉi-tiu diskuto - kaj mi povintus verki en tiu tempo 10 bonajn artikolojn por la vikipedio. Tamen ne forgesu voĉdoni en ĉi-tiu kazo, ĉar se ne tiam tiuj ekstremistoj sukcesus trudi per tiu-ĉi metodo efektive tiun-ĉi regulon al la vikipediistaro. Amike [[Vikipediisto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] 16:28, 24. Jun 2009 (UTC)
|