Vikipedia diskuto:Baloto/Landonoma unueco: Malsamoj inter versioj

→‎Ebla malkongruo inter balotrezulto kaj fakta volo: Bele. Ŝajne vere la racio povas venki la baloton... Ĉu eblas ŝanĝi sian voĉon?
(→‎Ebla malkongruo inter balotrezulto kaj fakta volo: Bele. Ŝajne vere la racio povas venki la baloton... Ĉu eblas ŝanĝi sian voĉon?)
 
:Tute prave. Se la finaj voĉnombroj estos proksimume tiaj, estos plej racie konkludi por "unueco en titoloj kaj libereco en tekstoj". Mi pensas, ke pri tio pli-malpli ĉiuj konsentas. Ni evitu ekstremojn truditajn de la balotaj reguloj, se tiuj ekstremoj malkongruas kun la efektiva volo de la plimulto. (Mi skribas tion, kvankam mi mem klare preferas unuecon kaj en titoloj kaj en tekstoj.) [[Vikipediisto:Bertilow|Bertilow]] 17:47, 25. Jun 2009 (UTC)
 
::Tre bele. Ni estas ŝajne do tre proksimaj al kompromiso: a) Libereco en tekstoj; tiukampe ne plu necesas plia interkonsento. b) Unueco en titoloj - eble tiun kompromison povos akcepti ankaŭ la plej fervoraj liberecanoj. Restos la speco de la unueco - eble oni povos solvi tion en fina, ne tro akra diskuteto konservante la ĝisnunan praktikon, ĉu? (Kara SSire, ĉu vi pretas aliĝi al tia speco de "racia agado"?)
::Mi ne scias, ĉu en tia baloto oni rajtas ŝanĝi sian voĉon. (La tre mallonga regularo ne malpermesas...) Se oni povas, oni povus eĉ formaligi la interkonsenton: Necesus iom pli ol deko da homoj, kiuj migras al la tria alternativo :-) Amike --[[Vikipediisto:Lu Wunsch-Rolshoven|Lu]] 19:08, 25. Jun 2009 (UTC)
 
:Efekive estas problemo ke la maniero de baloto influas la rezulton. Mi proponis sufiĉe facile kompreneblan balot-metodon, per la du raŭndoj. Sed tio povas kaŭzi alian rezulton ol se oni uzus alian balot-metodon. Ĝenerale ne ekzistas perfekta balotmetodo; kaj oni nepre restu ĉe la balotmetodo, kiun oni antaŭe fiksis. Sed se (kiel estas diskutate supre) la baloto povas ĉiuokaze estis konsiderata nevalida, la antaŭe fiksita balotmetodo ne plu bezonas apartan konsideron, kaj oni povas pripensi, kiel diversaj balotmetodoj influus la rezulton.