Vikipedia diskuto:Baloto/Landonoma unueco: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 176:
== Kial ne konsideri la diversajn formojn kiel sinonimojn ? ==
Ja ekzistas sinonimoj en Eo: aboco = alfabetumo; absolvi = pekliberigi = malkomdamni; adjekto = cirkonstanca komplemento...ktp ktp. Mi supozas ke neniu forĵetus la uzon de cirkonstanca komplemento, en artikolo kies titolo estus "adjekto". Se komence de artikolo oni klare diras ekz: Francio (aŭ Francujo), oni ja povas konsideri la du formojn ne konkurencaj sed sinonimaj, do libere uzeblaj laŭplaĉe....--[[Vikipediisto:Ssire|Ssire]] 10:16, 26. Jun 2009 (UTC)
 
: Ili ja estas sinonimoj. Pri tio certe ĉiuj el ni samopinias. Sed tamen preskaŭ ĉiuj Esperantaj gazetoj elektas uzi aŭ nur I-formojn, aŭ nur UJ-formojn de gentobazaj landnomoj. Grava ekzemplo estas Monato, kiu uzas nur I-formojn. Se iu sendas artikolon kun UJ-formoj, oni ŝanĝas la tekston laŭ la redaktaj reguloj de Monato. Tio estas tute akceptebla afero. En enciklopedio tiaj redaktaj principoj estas almenaŭ same indaj kaj normalaj kiel en gazeto. Ĝis nun ankaŭ ĉi tie praktike regis tia stato: Oni uzadis nur I-formojn, kaj ankaŭ UJ-preferantoj agis laŭ tio - laŭ silenta aŭ subkomprenata regulo. Sed estos interese vidi, kiel evoluos la enhavo de nia Vikipedio, se ekregos libereco. Ĉu la I-preferantoj vere akceptos la multajn UJ-formojn, kiuj tiam invados Vikipedion? [[Vikipediisto:Bertilow|Bertilow]] 13:23, 26. Jun 2009 (UTC)
Reiri al la projektpaĝo "Baloto/Landonoma unueco".