Kamparano: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
De la markata kontrasto inter urbanoj kaj kamparanoj eliras popolaj tradicioj de rakontoj de inteligentaj aŭ ruzaj kamparanoj kiuj trompas aŭ sukcesas super urbanoj, kvankam iliaj konoj estas simplaj. Tiu tradicioj ripetas el diversaj kaj malproksimaj landoj, kiaj [[Bulgario]], [[Hispanio]] ktp.
 
==Politiko kaj socio==
{{ĝermo-etnografio}}
Ekde kiam post la fino de la [[Mezepoko]] en [[Eŭropo]], tre ofte dum urbanoj apogis la pli progreseman politikon de [[reĝo]]j kontraŭ nobeluloj, tiuj estis apogitaj vole nevole de kamparanoj. De tiam estas ĝenerala impreso ke kamparanoj estis sufiĉe reakcia forto kontraŭ urbanoj aŭ aliaj laboristoj aŭ politikaj tendencoj kiuj estus pli progresemaj; almenaŭ se oni simpligas la historiajn tendencojn. Tiun fakton apogis la reakcia ĝenerala idearo de kamparanoj, baze sur religiaj kaj tradiciaj kredoj. Tio estis ĝenerala impreso, kvankam foje okazis insurekciaj ribeloj ie kaj tie plej ofte pro manko de resursoj ĉefe por pago de la impostado, terluado aŭ eĉ plej ofte por manĝi.
 
Pli malpli tiu kontraŭstaro ripetiĝis dum la [[Franca Revolucio]] kaj kamparanaj ribeloj kontraŭ la centra revolucia ŝtato. Tiele resumis tiun ideon la [[anarkiisto]] [[Mikaelo Bakunino]]:
 
“[...] en ĉiuj eŭropaj landoj estas homamaso ankoraŭ senmova, almenaŭ laŭŝajne, kiu ĝis nun restis nepenetrebla de la propagando por la ideoj pri emancipado, humaneco kaj justeco: la kamparanamaso. Tiu ĉi hodiaŭ konsistigas la potencon, la lastan apogon kaj la lastan rifuĝejon de ĉiuj despotoj, veran klabon inter ties manoj por nin dispremi”<ref>Bakunin, Elekto de tekstoj (1867-1873), SAT-Broŝursevo- Laŭte!, Laroque Timbaut, 1983, Esperantigo D.C., paĝo 13.</ref>
 
Ankaŭ dum la [[Rusa Revolucio]] la [[kulako]]j oponis sin kontraŭ la nova revolucia reĝimo dum la urbanoj kaj laboristoj de fabrikoj pli apogis la [[bolŝeviko]]jn. Ĉiukaze la [[komunisto]]j popularigis sian [[simbolo]]n de revolucio kiel [[martelo]] kaj [[falĉileto]], respektive simboloj de la industriaj laboristoj kaj de kamparlaboristoj.
 
==Notoj==
<references/>
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Kamparana ribelo]]
* [[Milita falĉilo]]
* [[Kolĥozo]]
* [[Nacia Centro de Sendependuloj kaj Kamparanoj]]
 
[[Kategorio:socio]]