Vikipedia diskuto:Baloto/Landonoma unueco: Malsamoj inter versioj

 
::::: Ssire skribis: «Politiko kiel tiu de "Monato" k.a. (kiun mi ne kritikas) funkcias laŭ principo ke ambaŭ formoj ĝuste '''ne''' estas sinonimaj sed ja konkurencaj, kun unu kiu estus laŭ la PIV-sistemo markita de la signo "Evi.".» Ĉu vi volas diri, ke laŭ Monato "Francio" kaj "Francujo" ne estas sinonimoj (samsignifaj vortoj) ? De kie vi havas tiun informon? [[Vikipediisto:Bertilow|Bertilow]] 13:19, 27. Jun 2009 (UTC)
 
== Argumentoj de Lu el la balotpaĝo ==
 
Lu aldonis al la argumentoj por la kvara alternativo jenon:
:En retaj listoj kaj forumoj jam ekzistas miksado de la du sistemoj. Krome ial ankaŭ la iistoj ofte uzas "Esperantujo". --[[Vikipediisto:Lu Wunsch-Rolshoven|Lu]] 07:40, 25. Jun 2009 (UTC)
La Vikipedio ne estas reta listo nek forumo, sed enciklopedio. En retaj listoj aŭ forumoj oni ekzemple neniam redaktas la tekstojn verkitajn de aliaj, en Vikipedio jes. Aldone, Vikipedio ĝenerale strebas pli al norma Esperanto ol retaj listoj kaj forumoj. Oni povus argumenti, ke nemiksado de la du sistemoj estas ia normo en Esperanto. Ĝis kiam ĉi tiu argumento estos pliklarigata kaj vortumita pli bone, mi forigas ĝin el la listo de koncizaj argumentoj. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 14:35, 27. Jun 2009 (UTC)