Dalekarla lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
 
==Supra silga==
(Svede ovansiljansmål)
La supra silga estas la vera "dalekarla lingvo" (dalska). Ĝi havas tri ĉefajn dialektojn:
* muraa (mormål), en komunumo de Mora kaj kun varianto en Ore en norda parto de komunumo de Rättvik,
* ursaa (ossmol), en komunumo Orsa,
* elvedala (elwdasmål), en suda parto de komunumo Älvdalen.
 
La dialekta divido en malnova tempo estis tre forta. Ekzemple la muraa vilaĝo Östnor dum multaj generacioj estis dividita en tri apartajn dialektojn kun geografie ne ŝanĝiĝantaj limoj. La dialekto vuomusa, de paroko Våmhus, historie apartenas al la muraa grupo sed havas multajn trajtojn komunajn kun elvedala. La ursaa dialekto estas pli unueca en si kaj pli aparta de la aliaj, interalie per alia sonsistemo, kie ekzemple la sono r ne retrofleksigas sian sekvanton sed anstataŭe malaperas, ekzemple ĝia nomo por si mem, "orsmol" (Orsa-lingvo) estas elparolata "us-mul", kie la unua silabo estas mallonga.
 
La diferenco inter muraa kaj ursaa estas kompareble same granda kiom inter sveda kaj norvega lingvoj. Ene de Supra Silga regiono oni interkomprenas sin per la lokaj dialektoj, sed forlasinte ĝin al ekzemple Malsupra Silgo oni devas uzi la svedan por komprenigi sin.
 
==Malsupra silga==