Vikipedia diskuto:Baloto/Landonoma unueco: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 140:
::::::Mi plene subtenas la koncizigon faritan de Marcos, vere ne estas taŭge transformi la balotpaĝon al diskutejo, kion kelkaj emas. Krome konsideru, ke plimulto de voĉdonantoj tute ne legas la tekstojn, se ili longas. --[[Vikipediisto:Petrus Adamus|Petrus Adamus]] 05:53, 29. Jun 2009 (UTC)
:::::::Belaj argumentoj, Marcos: ''koncizigi, regrupigi, konservi la karakteron...'' Mi plej miras, ke en vian kapon venas nenia penso pri deco. Se vikipediisto havas klare deklaritan partiecon en diskutata afero, estas plej malbonmore kaj maljuste, ke tiu persono redaktu argumentojn "ne-personajn", eble eĉ kontraŭajn al sia opinio. Nenian rajtigon donas belaj motivoj, ĉar redaktado estas samtempe interpretado de la argumentoj kaj reguloj kaj ĉiam eblas suspekti favoradon de sia propra vidpunkto. Eĉ se la ŝanĝoj estus plibonigoj (laŭ la plimulto), jam la eblo suspekti eventualan falsadon devas sufiĉi por sin deteni de tiaj agoj. - Alia afero estas tio, ke mi ne komprenas, kial entute eblas ŝanĝi la tekston de la balota paĝo, kiam la balotado jam komenciĝis. Nu, fakte, kial mi plendu? Vi ja voĉdonis por bona alternativo, kvankam mi mem ankoraŭ iom hezitas ĉu ŝanĝi mian voĉon al la kvara... --[[Vikipediisto:Surfo|Surfo]] 12:24, 29. Jun 2009 (UTC)
::::::::Laŭ tiu stranga opinio, ke estas nedece redakti argumentojn kontraŭajn al siaj propraj, tute ne eblus havi koncizan liston de argumentoj, ĉar ĉiu flanko rajtus plilongigi siajn argumentoj senfine, kaj la alia flanko rajtus neniel interveni en tio. Tiam temus pri normala diskutejo sub malĝusta nomo, ne pri konciza listo de argumentoj. Ĉu vi do tute kontraŭas la ideon de konciza argumentlisto? Se ne, kiujn praktikajn proponojn vi havas por realigi ĝin? [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 22:08, 29. Jun 2009 (UTC)
 
== Grava - estas vigla disputo, tamen ni ne forgesu, ke ni havas komunan celon ==
Reiri al la projektpaĝo "Baloto/Landonoma unueco".