Vikipedia diskuto:Baloto/Landonoma unueco: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Klarigo pri la signalo pri 'malunueco' de la Akademio
Linio 261:
::# Ĉu vi ''scias''?
::# La signalo pri "malunueco" venis de la Akademio. Decido pri libereco signifus nur, ke la vikipedio subiĝas al la decido de la Akademio. (Pri argumentado por Esperanto: La kerna problemo en la informado ne estas la argumentoj, sed la scio; la homoj simple ne scias, ke ekzistas Esperanto-vikipedio, ke renkontiĝoj grandiĝas, ke la [http://esperanto.china.org.cn/ ĉina registaro] publikigas en Esperanto ktp.) --[[Vikipediisto:Lu Wunsch-Rolshoven|Lu]] 18:40, 29. Jun 2009 (UTC)
:::: Se oni volas tiel interpreti la fakton, ke la Akademio donas kaj UJ-formojn kaj I-formojn en siaj rekomendoj, tiam tiu "signalo" datiĝas de la jaro 1974, kiam la Akademio forigis la antaŭan kondamnon de la sufikso I en gentobazaj landnomoj, kaj deklaris, ke ĝi "lasas al la ĝenerala uzado libere decidi pri la venko de la pli oportuna formo". Tiu sinteno restis en la "Listo de Normaj Landnomoj" en 1989 kaj tute same en la nova "Listo de Rekomendataj Landnomoj" en 2009. Ambaŭ tiuj dokumentoj enhavas kaj UJ-formojn kaj la I-formojn de gentobazaj nomoj. Nenia nova Akademia signalo pri tiu demando aperis de 1974. Se oni pripensas iomete, oni rapide komprenas, ke la Akademio tute ne povus forigi la UJ-formojn, ĉar ili estas Fundamentaj, kaj ankaŭ, ke apenaŭ havus sencon, ke la Akademio denove provu kondamni la I-formojn, ĉar ĝi jam provis tiun vojon dum jardekoj, tute malsukcese, kaj jam reprenis sian iaman kondamnon. Restas do kiel sola eblo prezenti ambaŭ sistemojn [[Vikipediisto:Bertilow|Bertilow]] 10:47, 30. Jun 2009 (UTC)
:::1. kaj 2. Ne, mi ne ''scias''. --[[Vikipediisto:Petrus Adamus|Petrus Adamus]] 18:46, 29. Jun 2009 (UTC)
::::En la ĉina Vikipedio, oni povas elekti ĉu vidi ĝin laŭ tradicia aŭ simpligita skribo. Eble oni povus uzi similan programkodon por havigi elekton pri -io/-ujo en la Vikipedio. Mi tamen imagas, ke programi ĝin estas komplike. Se iu Esperantisto emas fari ĝin, kaj konvinki Wikimedia ke tiu sistemo estu uzata en la Esperanta Vikipedio, tiam mi ja akceptus la solvon. Sed ni certe ne petu de iuj ne-esperantistaj programistoj de Wikimedia, ke ili programu tion por ni.
Reiri al la projektpaĝo "Baloto/Landonoma unueco".