Vikipedia diskuto:Baloto/Landonoma unueco: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Klarigo, kial mi ne ŝanĝos mian voĉon al la tria alternativo
Klarigo, kion mi planas, se venkos la kvara alternativo
Linio 193:
:::Tion mi ne bone komprenas. Ĉu vi celas, ke tiuj redaktantoj, kiuj nun voĉdonas por unueco, estonte devos nur uzi I-formojn, ĉar I-formoj nun superregas en la Esperanta Vikipedio, dum nur tiuj redaktantoj, kiuj nun voĉdonas por libereco, rajtos efektive libere redakti? [[Vikipediisto:Bertilow|Bertilow]] 10:01, 27. Jun 2009 (UTC)
::::Kion vi planas, kaze ke la kvara alternativo venkos (se oni konsideras tiun "baloton", kiu okazas kontraŭ la reguloj sur [[Vikipedio:Baloto]], esti vera baloto)? Ĉu ni atendu, ke vi unue pledas por unueco - kaj poste eventuale ne redaktos laŭ la principo de unueco? --[[Vikipediisto:Lu Wunsch-Rolshoven|Lu]] 18:19, 29. Jun 2009 (UTC)
::::: Unueco kaj reguleco funkcios nur, se vere estos regulo pri tio. Mi preferas unuecon kaj regulecon, sed se ne estiĝos regulo pri tio, tiam reguleco kaj unueco ĉiuokaze ne realiĝos, kaj tiam nur libereco estos havebla. Ja ankaŭ libereco havas siajn bonajn flankojn. Tiam mi redaktos laŭ miaj propraj preferoj, same kiel ĉiuj aliaj. Nenio stranga en tio. Vidu cetere mian klarigon, kial mi ne ŝanĝos mian voĉon al la tria alternativo (sub "Konsilo por apogantoj de la unua varianto").] [[Vikipediisto:Bertilow|Bertilow]] 11:18, 30. Jun 2009 (UTC)
 
:::Kion vi intenceas per la esprimo "ne enkonduki regulon". En via afiŝo ŝajnas, kvazaŭ vi konsideras venkon de la kvara regulo [Marcos verŝajne celas "alternativo". Lu] kiel ne-enkondukon de regulo. Nu, fakte la kvara alternativo same kiel la aliaj enkondukus regulon, nome regulon kiu difinus ke nun estas libereco pri landnomoj en la Vikipedio (kun precizigo kio estas tiu libereco). [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 19:58, 26. Jun 2009 (UTC)
::::Ankaŭ mi ne komprenas kion Lu celas. La kvara alternativo estas laŭ mi la plej komplika kaj nebula regulo. Mi tre timas, ke ĝia enkonduko signifos senfinan diskuton inter tiuj, kiuj diros, ke oni ne rajtas ŝanĝi en sia frazo la sufikson -uj- al -i- aŭ inverse, kaj tiuj, kiuj argumentos, ke ili ja rajtas, ĉar ili "grave" ŝanĝis ĝian enhavon. --[[vikipediisto:PaulP|<sub>PaulP</sub>]][[Speciala:Emailuser/PaulP|<sup><font color=red>@</font></sup>]]<font color=green>[[Vikipediista diskuto:PaulP|<sub>disk</sub>]]</font><font color=blue>[[Speciala:Contributions/PaulP|<sup>kont</sup>]]</font> 10:37, 27. Jun 2009 (UTC)
Reiri al la projektpaĝo "Baloto/Landonoma unueco".