Pirato: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e SVG flago
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Pirato''', '''flibustro''', '''[[korsaro]]''' kaj '''kaperisto''' estas nocioj kiuj ekde memoreblaj tempoj ekzistas, eĉ dum la epoko de la antikvaj grekoj kaj romianoj, en ĉiuj regionoj de la mondo ([[Ĉinio|ĉinaj]] piratoj, [[Barbario|barbariaj]]Barbareskaj piratoj]] en la [[Mediteraneo]], en la [[Nova Mondo]] kaj eĉ je la komenco de la [[21-a jarcento]] ankoraŭ en la [[Sud-Ĉina Maro]], la [[Markolo]] de [[Malako]], [[Brazilo]]...) kaj kiuj koncernas neleĝajn agadojn faritajn de ŝipanaro al alia ŝip(anar)o, eĉ sur la tero. Nuntempe ankaŭ la aviado estas konfrontita kun la problemo.
 
La multjarcenta fenomeno de piratado ankoraŭ nun apartenas al la internacia [[marveturado]]. Piratado signifas la rabon de varoj aŭ la kidnapon de homoj kaj postuli elaĉetan monon aŭ por uzo en la sklavokomerco. La origino de la pirateco koincidas kun la komenco de la marveturado. Kun la apero de la transmaraj komercoŝipoj kaj la aneksa transporto de valoraĵoj la piratado rapide disvastiĝis.