Přívoz (Ostrava): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|Historia blazono de la urbo '''Přívoz''' estas antaŭa urbo situanta hodiaŭ sur teritorio de Ostrava. Nuntempe ĝi estas...
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 11:
La industria evoluo de Ostrava montriĝis en la devene agrikultura karaktero de la municipo. Dum en la jaro [[1843]] ĉi tie vivis 424 loĝantoj, en la jaro [[1921]] tio jam estis 17351 homoj. La nove alvenintaj estis precipe laboristoj en la ostravaj minejoj. Kvankam nur minoritato el ili estis [[germanoj]], estis dum subteno de la germana gvidantaro de la minejoj farata ampleksa germanigo de la ĉeĥa loĝantaro.
 
Por la laboristoj estis konstruitaj kolonioj U jámy František (''Ĉe minejo František'') ([[1870]]–[[1926]]), U koksovny František (''Ĉe koaksigejo František'') ([[1906]]–[[1926]]), U Odry (''Ĉe Odra'') ([[1910]]–[[1912]]) ktp. Por la fervojaj kaj aliaj okupitoj estis konstruataj ludomoj. La ampleksa loĝejkonstruado ne okazis amase, sed laŭ teritoria plano de la municipo, kiun prilaboris antaŭa viena arkitekto [[Camillo Sitte]]. Tiu partoprenis ankaŭ en projekto de [[novbaroko|novbaroka]] urbodomo konstruita en la jaroj [[1896]]-[[1897]] (hodiaŭa sidejo de [[Arkivo de urbo Ostrava]]) kaj [[novgotiko|novgotika]] paroĥa preĝejo [[Preĝejo de Nemakulita koncipo de Virgulino Maria (Ostrava-Přívoz)|Nemakulita koncipo de Virgulino Maria]].
 
La [[2-an de aŭgusto]] [[1900]] Přívoz estis avancita je urbo. La administracio priregata fare de germanoj realigis ĉe la viena ministerio de enlando alinomigon je ''Oderfurt'', kiu estis en [[1920]] nuligita. Ekde la jaro [[1924]] Přívoz estis alligita al Moravia Ostrava.