Vikipedia diskuto:Baloto/Landonoma unueco: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 32:
:::(Poste ankoraŭ dauriĝas rilata diskuto en subsekcio, en kiu neniu kontraŭas la trovitan interkonsenton, dum pluraj esprimas, ke efektive okazis interkonsento.)
:::Kiam Niko faris la unuecigon, la situacio estis ke kvar homoj (Surfo, Niko, mi kaj Bertilo) estis klare pledintaj por "prezidanto" kaj nur unu (Kerio) estis klare pledinta por "prezidento", dum Arno ne havis klaran preferon. Do paroli pri interkonsento certe ne estis eraro. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 23:44, 24. Jun 2009 (UTC)
::::Kara Marcos, jen: Vi pretendas, ke mi malĝuste prezentis, sed vi per viaj detaloj ĝuste pruvis, ke mi kion mi resumis, ja respegulas la faktojn: Manpleno da homoj diskutetis pri la demando prezidanto/prezidento kaj poste iu konkludis, ke oni balotis ..., kaj poste iu rapide ŝovis la diskuton al arkivo, tiel ke oni nur kun malcilo entute povas retrovi la historion - jen tre stranga koncepto pri demokratio - mi tion nomus manipulado! [[Vikipediisto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] 20:37, 3. Jul 2009 (UTC)
 
:Mi cetere ĵus kontrolis: Ankaŭ pri la aliaj temoj ne okazis baloto. Se vi kontrolas en la [[:Kategorio:Vikipediaj balotoj]] vi vidas, ke ĝis nun okazis nur unu baloto entute, nome pri la majuskligo de la familiaj nomoj! Krom tio estis kelkaj diskutoj kun interkonsento sen formala voĉdono kiel ekzemple [[Vikipedio:Diskutejo/Kategorioj "de" kaj "en" lando]] kaj kelakaj spontaneaj balotoj sub diskutoj por simplaj unuopaj demandoj. Formalan voĉdonon en la Esperanto-vikipedio do nin nun post la majuskligo de familiaj nomoj havas nur la duan! Do tion oni devas nepre foje rektigi! Bonvolu korekti min, se mi eraras. (Kaj aldoni la koncernajn balotojn al la kategorio!) [[Vikipediisto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] 15:18, 24. Jun 2009 (UTC)
::[[:Kategorio:Vikipediaj balotoj]] estis kreita nur antaŭnelonge por listigi pasintajn balotojn. Ankoraŭ ne estis listigitaj ĉiuj: Precipe la multaj malpli grandaj balotoj kiuj okazis en la diskutejo dum la pasintaj jaroj ne aperas en ĝi.
::Ĉiuokaze, la Vikipedio '''ne''' estas balota demokratio. La ĉefa maniero veni al decidoj en la Vikipedio estas serĉado de kompromisoj pere de diskutado kaj ide-interŝanĝo. Balotado estu nur lasta solvo, kiam tiu unua vojo ne kondukas al iu interkonsento (kiel klare preskribas la paĝo [[Vikipedio:Baloto]]). En pluraj aliaj Vikipedioj (ekzemple la germana) oni eĉ malpli emas al balotoj ol ĉe ni, kaj multe preferas serĉadon de kompromisoj per diskutado. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 23:44, 24. Jun 2009 (UTC)
 
 
== Esperanton ni ne anstataŭigu per iu alia lingvo ==
Reiri al la projektpaĝo "Baloto/Landonoma unueco".