Aethelred la 1-a (Northumbria): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Aethelred la 1-a''' (m. la [[18-an de aprilo]] [[796]]) estis reĝo de [[Northumbria]], [[Anglio]], de 774 al 779 kaj denove de ĉ. 790 al sia murdigo en 796.
 
Laŭ la [[Anglosaksa Kroniko]] li estis filo de [[Aethelwald Moll]] kiu regis Northumbria de 759 al sia detroniĝo en 765, kiam Alhred iĝis reĝo. En 774 Alhred estis detronigata kaj ekzilita, kaj Aethelred (eble ankoraŭ knabo) altroniĝis.
Linio 5:
Tiuepoke Northumbria suferis pro kvereloj inter la plej potencaj familioj. En 779 Aethelred estis detronigata kaj [[Aelfwald la 1-a (Northumbria)|Aelfwald la 1-a]] (verŝajne nepo de [[Eadbert (Northumbria)|Eadbert]] kiu regis Northumbria de ĉirkaŭ 737 al 758) iĝis reĝo. Dum la regadoj de Aelfwald kaj lia sekvulo [[Osred la 2-a]] Aethelred vivis en ekzilo. Cirkaŭ 790 Osred estis detronigata kaj Aethelred regajnis la tronon.
 
En 790, laŭ [[Simeono de Durham]], Eardwulf "estis kaptata, kaj kondukata al [[Ripon]], kaj Aethelred komandis ke tie li estu mortigata ekster la pordo de la monaĥejo. La monaĥoj portis la korpon en la preĝejon, kantante gregoriajn ĉantojn, kaj metis ĝin eksteren en tendon; post meznoktonoktomezo oni trovis lin en la preĝejo, vivan." Letero de [[Alcuinus]] al Eardwulf sugestas ke oni konsideris la resanigon mirakla.
 
En 791 Aethelred mortigis Aelf kaj Aelfwine, filojn de Aelfwald kaj eblaj rivaloj por la trono. La sekvantan jaron Osred la 2-a klopodis regajni la tronon sed malvenkis, kaj estis kaptata kaj mortigata la 14-an de septembro.