Cinkledoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ru:Оляпковые
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
*''Cinclus schulzi''
}}
La '''Cinkledoj''' (''Cinclidae'') estas [[familio]] el la [[ordo]] de la [[Paseroformaj birdoj]] (''[[Passeriformes]]''), [[subordo]] [[kantbirdoj]] (''[[Passeres]]''). En tiu [[familio]] ekzistas nur unu sola [[genro]] kun 5 [[specioj]]. '''Cinkledoj''' estas la sola [[familio]] el la [[paseroformaj birdoj]], kiuj estas adaptitaj al la vivo ĉe tre fluantaj akvoj kaj kiuj tie elturniĝas lertege.
 
Ilia [[nutraĵo]] konsistas el akvo-[[insektoj]], kiujn ili serĉas aŭ mergiĝante aŭ kurante sur la [[grundo]] de malprofundaj [[torento]]j. Ofte oni vidas la [[cinklo]]n sidistaranta sur [[ŝtono]] meze de [[rivero]] kaj baskulibaskulanta. De tie ĝi saltas sur la [[akvosurfacon]], turnas sin plurfoje cirkloforme kaj subite formerĝiĝas. Cinklo, naĝanta sur la [[akvosurfaco]], unuamomente aspektas kiel birdo misfortune falinta en [[akvo]]n.
En tiu [[familio]] ekzistas nur unu sola [[genro]] kun 5 [[specioj]].
 
'''Cinkledoj''' estas la sola [[familio]] el la [[paseroformaj birdoj]], kiuj estas adaptitaj al la vivo ĉe fluantaj akvoj.
 
Ilia [[nutraĵo]] konsistas el akvo-[[insektoj]], kiujn ili serĉas aŭ mergiĝante aŭ kurante sur la [[grundo]] de malprofundaj [[torento]]j.
 
Ofte oni vidas la [[cinklo]]n sidi sur [[ŝtono]] meze de [[rivero]] kaj baskuli. De tie ĝi saltas sur la [[akvosurfacon]], turnas sin plurfoje cirkloforme kaj subite formerĝiĝas. Cinklo, naĝanta sur la [[akvosurfaco]], unuamomente aspektas kiel birdo misfortune falinta en [[akvo]]n.
 
'''Cinkledoj''' flugas rapide kaj rektlinie kaj plej ofte etdistance super la akvo.
Preskaŭ la tutan jaron oni povas aŭdi la birdon kanti, ankaŭ en sunaj vintrotagoj. [[Masklo]]j kaj [[ino]]j kantas krude, pepadante kaj kun trilaj kaj gratantaj sonoj. Ofte oni preteraŭdas la [[kantado]]n pro la konstanta [[akvomuĝado]].
 
La '''cinkledoj''' bezonas rapide fluantan riveron aŭ rojon; kelkregione ili tamen kovasreproduktiĝas en [[vilaĝo]]j aŭ eĉ en [[urbo]]j. En la [[montaro]] oni trovis ovantajnreproduktantajn [[paro]]jnparojn ĝis en la alto de 2000 m. En la vintra [[duonjaro]] ili ofte vagadas kaj tiam ili estas troveblaj ankaŭ ĉe malrapide fluantaj [[rivero]]j kaj ĉe [[lago]]j.
 
Ilia granda, tegmentita muskaelmuska [[nesto]] havas enironenirejon je sia [[flanko]], kaj plej ofte estas konstruita je riverborda [[deklivo]], sub [[ponto]], en rokfendo aŭ en speciala [[nestkestonestoskatolo]].
 
La Cinklo estas la [[Nacia Birdo]] de [[Norvegio]]. Ĝi staras sur la [[Ruĝa listo de la endanĝerigitaj bestoj kaj plantoj en la Federacia Respubliko Germanio]].
 
== genroj kaj specioj ==
 
== genrojGenroj kaj specioj laŭ taksonomia ordo==
*Cinkledoj (''Cinclidae'')
**[[Cinklo (genro)|Cinklo]] (''Cinklus'')
***[[Cinklo]] aŭ Eŭropa cinklo (''Cinclus cinclus'')
***[[Bruna cinklo]] (''Cinclus pallasii'')
***[[Nordamerika cinklo]] (''Cinclus mexicanus'')
***[[Rustgorĝa cinklo]] (''Cinclus schulzi'')
***[[Blankakapa cinklo]] (''Cinclus leucocephalus'')
***[[Rustgorĝa cinklo]] (''Cinclus schulzi'')
 
==Aspekto==
[[Image:Eurasian White-fronted Dipper, C cinclus.JPG|thumb|left|Eŭrazia cinklo, ''C. cinclus'']]
Cinkloj estas malgrandaj, fortikaj, mallongvostaj, mallongflugilaj, kun fortaj gamboj. La diferencaj specioj estas ĝenerale '''malhelbrunaj''' (foje preskaŭ nigraj), aŭ brunaj kaj blankaj, escepte la [[Rustgorĝa cinklo]], kiu estas bruna kun ruĝecbruna gorĝomakulo. La grandoj de la specioj gamas el 14 al 22 cm longe kaj el 40 al 90 g peze, kaj maskloj estas pli grandaj ol inoj. Ties mallongaj flugiloj kaŭzas zuman karakteran flugmanieron.<ref name=Whistler1928>Whistler, Hugh. (2007). ''Popular Handbook of Indian Birds''. British Museum Natural History: Londono. 4a eldono. ISBN 1406745766</ref><ref name=Tyler1994/><ref name=Robbins1966>Robbins, C.S.; Bruun, B.; & Zim, H.S. (1966). ''Birds of North America''. Western Publishing Company: New York.</ref>
 
==Distribuado kaj habitato==
Cinkloj troviĝas en taŭgaj habitatoj de fluanta akvo en altaj teroj de [[Ameriko]], [[Eŭropo]] kaj [[Azio]]. En Afriko ili troviĝas nur en la [[Atlasa Montaro]] de [[Maroko]]. Ili loĝas la bordojn de altaj rapidaj riveroj aŭ torentoj de malvarma, klara akvo, sed for de la reprodukta sezono, ili povas viziti lagobordojn kaj marbordojn.<ref name=Tyler1994/>
 
==Adaptado==
Malkiel multaj akvobirdoj, cinkloj estas ĝenerale similaj laŭ formo al multaj terbirdoj (ekzemple ili ne havas retajn piedojn), sed ili havas kelkan morfologian kaj fiziologian adaptadon al la akvaj kutimoj. La flugiloj estas relative mallongaj sed forte muskolaj, permesante ilin uzi tiujn kiel naĝiloj subakve. Ili havas densan [[plumaro]]n kaj povan oleoglandon por akvoprotekti siajn plumojn. La okuloj havas bone disvolvigitajn fokusmuskolojn kiuj povas ŝanĝi la kurbecon de la lenso por plibonigi sian subakvan vidkapablon.<ref name=Goodge1960>{{cite journal | last = Goodge | first = W.R. | title = Adaptations for amphibious vision in the Dipper (''Cinclus mexicanus'') | journal = J. Morphol. | volume = 107 | issue = | pages = 79–91 | date = 1960 | doi = 10.1002/jmor.1051070106}}</ref> Ili havas nazŝtopilojn por eviti ke la akvo eniru siajn naztruojn. La [[sango]] havas altan koncentrigon de [[hemoglobino]], permesante pli grandan kapablon stoki [[oksigeno]]n ol al terbirdoj, kaj permesante ilin resti subakve dum almenaŭ 30 sekundoj.<ref name=Tyler1994>Tyler, Stephanie J.; & Ormerod, Stephen J. (1994). ''The Dippers''. Poyser: London. ISBN 0-85661-093-3</ref>
 
==Kutimaro==
===Manĝo===
Cinkloj manĝas etajn animalojn predatajn en kaj laŭlonge de bordoj de freŝakvaj rojoj kaj riveroj. Illi ripozas sur rokoj kaj manĝas borde de akvo, sed ili ofte firmiĝas sur roke kaj piediras parte aŭ tute merĝitaj. Ili tiam serĉas subakve predojn inter kaj sub ŝtonoj kaj restaĵoj; ili povas ankaŭ naĝi per siaj flugiloj. La du sudamerikaj specioj naĝas kaj plonĝas malpli ofte ol la tri nordaj specioj.<ref name=Tyler1994b>{{cite journal | last = Tyler | first = S.J. | title = The Yungas of Argentina: in search of Rufous-throated Dippers ''Cinclus schulzi'') | journal = Cotinga | volume = 2 | issue = | pages = 38–41 | date = 1994}}</ref> La predaĵo konsistas ĉefe el [[senvertebrulo]]j kiaj [[nimfo (biologio)|nimfoj]] aŭ [[larvo]]j de [[Efemeroj]], [[Simuliedoj]], [[Plekopteroj]] kaj [[Trikopteroj]], tiel kiel etaj fiŝovoj. Ili manĝas ankaŭ [[molusko]]jn kaj [[krustulo]]jn, ĉefe vintre kiam insektolarvoj estas malpli disponeblaj.<ref name=Tyler1994/>
 
===Reproduktado===
Reproduktaj teritorioj estas konsiderataj de paroj de cinkloj laŭlonge de taŭgaj riveroj kaj defenditaj kontraŭ entrudoj de aliaj cinkloj. Ene de la teritorio la paro devas havi bonan nestolokon kaj ripozejojn, sed la ĉefa faktoro por la longo de la teritorio estas la disponeblo de sufiĉa manĝo por ili kaj ties idaroj. Sekve la longo de teritorio povas varii el ĉirkaŭ 300 m ĝis 2500 m.<ref name=Tyler1994/>
 
Cinklonestoj estas kutime grandaj, rondaj, kupolaj strukturoj faritaj el [[musko]], kun interna taso el herberoj kaj radiketoj kaj flanka enirtruo. Ili estas ofte konstruitaj en fermitaj spacoj super, aŭ ĉe, fluanta akvo. La loko povas esti bordo, fendo aŭ sub tubo aŭ ponto. Arbolokoj estas raraj.<ref name=Tyler1994/>
 
La kutima ovodemetado de la tri nordaj cinklospecioj estas de 4-5 ovoj; tiu de la sudaj specioj ne estas bone konata, kvankam indicoj sugestas ke tiu de la Rustgorĝa cinklo estas de 2 ovoj.<ref name=Salvador1986>{{cite journal | last = Salvador | first = S. | coauthors = Narosky, S.; & Fraga, R. | title = First description of the nest and eggs of the Red-throated Dipper in northwestern Argentina | journal = Gerfaut | volume = 76 | pages = 63–66 | date = 1986}}</ref> La kovado daŭras 16-17 tagojn kaj la zorgo de la idaro faras nur la ino dum la venontaj 12-13 tagoj. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn dum ĉirkaŭ 20-24 tagoj. Cinklidoj kutime sendependiĝas de la gepatroj du semajnojn post elnestiĝo. Cinkloj povas fari duan ovodemetadon, se tion permesas la kondiĉoj.<ref name=Tyler1994/>
 
===Komunikado===
La alvokoj de cinkloj estas laŭtaj kaj altatonaj, similaj al alvokoj fare de aliaj birdoj de rapidaj riveroj; la sonfrekvenco varias ene de mallarĝa gamo de 4.0-6.5 [[kHz]], super la frekvenco de la torento de <2 kHz. <ref name=Martens1990> Martens, J. kaj Geduldig, G. "Acoustic adaptations of birds living close to Himalayan torrents", Proc. Int. 100 DO-G Meeting, paĝoj 123-131, Current Topics Avian Biol. 1990, Bonn</ref> Cinkloj komunikiĝas ankaŭ pervide per sia karakteraj movoj por subiĝi aŭ kliniĝi, krom per rapida palpebrumado por montri siajn palajn suprajn [[palpebro]]jn kiel serio de blankaj ekbriloj dum pariĝadaj kaj minacaj ceremonioj.<ref name=Goodge1960/><ref name=Creutz1966>Creutz, G. (1966). ''Die Wasseramsel''. A. Ziensen: Wittenburg Lutherstadt.</ref>
 
==Konservado==
Cinkloj komplete dependas el rapidfluantaj riveroj kun klara akvo, atingebla manĝo kaj sekuraj nestolokoj. Ili povas esti minacataj de io ajn kiu damaĝus tiujn necesojn kia [[akvopoluado]], [[acidiĝo]] kaj [[malklariĝo]] kaŭzita de [[erozio]]. Riverregulado pro kreado de [[akvobaraĵo]]j kaj [[akvorezervejo]]j, krom [[riverkanalizado]], povus degradi kaj detrui la habitaton de cinkloj.<ref name=Tyler1994/>
 
Cinkloj estas foje ĉasataj aŭ persekutataj de homoj pro diversaj kialoj. La raso de [[Cipro]] de la Cinklo estas formortinta. En la [[Atlasa Montaro]] oni supozas, ke cinkloj estas [[afrodiziigaĵo]]. En areoj de [[Skotio]] kaj [[Germanio]], ĝis la komenco de la [[20a jarcento]], oni pagis [[stipendio]]jn por mortigi cinklojn pro miskomprenata koncepto ke ili damaĝas fiŝarojn per predado de ovoj kaj idoj de [[Salmonedoj]].<ref name=Tyler1994/>
 
Spite minacoj al lokaj populacioj, la konservostatuso de plej parto de cinklospecioj estas konsiderata kiel Malplej Zorgiga. La ununura escepto, la [[Rustgorĝa cinklo]], estas klasita kiel vundebla pro ties malgranda, fragmentata kaj malpliiĝanta populacio kiu estas minacata, ĉefe en Argentinio, pro ŝanĝoj en riverkontrolado.<ref>[http://www.birdlife.org/datazone/species/index.html?action=SpcHTMDetails.asp&sid=6277&m=0 BirdLife International (2007) Species factsheet: ''Cinclus schulzi''.] Elŝutita el http://www.birdlife.org en 14/3/2008</ref>
 
==Referencoj==
<references/>
* Mullarney, Svensson, Zetterstrom kaj Grant, ''Collins Bird Guide'' ISBN 0-00-219728-6
 
==Eksteraj ligoj==
*[http://www.itis.usda.gov/servlet/SingleRpt/SingleRpt?search_topic=TSN&search_value=178535 ITIS - Cinclus]
*[http://ibc.hbw.com/ibc/phtml/familia.phtml?idFamilia=133 Filmetoj de cinkloj] ĉe Interreta Birdokolekto
*[http://www.xeno-canto.org/browse.php?query=cinclidae Cinklosonoj] ĉe xeno-canto.org
 
[[Kategorio:Cinkledoj]]
[[kategorio:Birdoj de Eŭropo]]
[[kategorio:Birdoj de Azio]]
[[kategorio:Birdoj de Afriko]]
[[kategorio:Birdoj de Ameriko]]
 
 
[[ca:Cínclid]]