Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 318:
Sur [[Diskuto:Sojla temperaturo]] okazis diskuto, kiu rezultis en titolŝanĝo de [[Kritika temperaturo]] al [[Sojla temperaturo]]. Estas ankoraŭ kelkaj aliaj tiaj uzoj de "kritika" en la Vikipedio, ekzemple [[Kritika maso (movado)]], "kritika periodo" menciita en [[Akirado de lingvaĵo]] kaj "kritika punkto" en [[fazodiagramo]]. Laŭ la argumentoj en tiu diskuto ni devus ankaŭ tiujn ŝanĝi. Ĉar tio nun jam afektas pli ol unu artikolon, mi mencias ĝin ĉi tie. Se iu kontraŭas tiujn ŝanĝojn, bonvolu legi la tutan diskuton ĉe [[Diskuto:Sojla temperaturo]]. Se vi kontraŭas kun la konkludoj de tiu diskuto, bonvolu mencii kontraŭargumentojn al la tieaj argumentoj. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 16:53, 7. Jul 2009 (UTC)
:Okaze de [[Kritika maso (movado)]] (same mia artikolo) la titolo estas akceptinda, ĉar temas pri '''kritika''' movado, kiu kritikas malkonvenajn eblecojn por biciklistoj en iu loko, urbo. Ĉikaze tute ne estas senco ŝanĝi la vorton al sojlo. [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 18:12, 7. Jul 2009 (UTC)
::Mi ne scias, ĉu en la angla esprimo la vorto estas uzata tiusence. Eble temas pri vortludo, kie oni profitas la dusensecon de la angla vorto ''critical'': la maso estas "kritika", ĉar ĝi kritikas la kutiman pensmanieron, sed ankaŭ "sojla", ĉar ĝi celas konkeri la urbajn stratojn per amasa, pacema invado de bicicklistoj. --[[Vikipediisto:WinstonSmith|WinstonSmith]] 18:31, 7. Jul 2009 (UTC)