Rufa: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 18:
En [[Mezeŭropo]] pli malpli du procentaĵoj de la homoj (en [[Germanio]] ekzemple ĉirkaŭ 1,64 milionoj) havas nature rufajn harojn, en [[Usono]] kaj [[Anglio]] temas pri kvar procentaĵoj. La relative plej multaj rufharuloj estas en [[Skotlando]], preskaŭ dekkvar procentaĵoj - kvankam multaj homoj supozas ke plej granda ofteco de rufuloj estus inter la [[Irlando|irlandanoj]]. Laŭdire rufharuoj ekzistas en ĉiuj mondopartoj, sed en iuj partoj estas vere malmultaj, ekzemple 0,03 procentaĵoj en [[Papuo-Novgvineo]].
[[Dosiero:
La plej multaj rufharuloj ekzistas en [[Norda Eŭropo]], el ili (laŭ la stato de [[2005]]) pli-malpli 660.000 en [[Skotlando]], 420.000 en [[Irlando]] kaj 290.000 en [[Kimrio]]. En Anglio la procentaĵo de rufuloj aparte altas en la graflandoj [[Cornwall]], [[Nottinghamshire]] kaj [[South Yorkshire]] kaj en la pleja nordo, lime al Skotlando. Relative multaj rufharuloj en Eŭropo ekster la [[Brita Insularo]] kaj [[Skandinavio]] ankoraŭ ekzistas en [[Nederlando]], [[Belgio]], [[Germanio]], [[Francio]], partoj de [[Italio]], [[Hispanio]] kaj [[Rusio]], en [[Baltio]] kaj en [[Sudorienta Eŭropo]].
Linio 27:
Krome iuj homoj kun plejparte tre malhela ruĝeca harkoloro troveblas en la nordo de [[Barato]], en la plej nordaj partoj de [[Okcidenta Azio]] kaj en [[Pakistano]]. En [[Maroko]] kaj [[Alĝerio]] rufaj haroj foje renkonteblas inter anoj de la [[berberoj]]. Aparte maloftaj rufharuloj estas en [[Japanio]] kaj la insularoj de la suda [[Pacifika Oceano]].
[[Dosiero:
== Naturaj farboj ==
Plantaj farboj de pluraj jarmiloj uzatas por ruĝeca kolorigo de teksaĵoj, sed ankaŭ de haroj. Aparte [[henao]], ruĝa tinkturo eltirita el la folio de raraba arbedo, jam de de antikva epoko uziĝas por ruĝigo de la haroj - ekzemple per henao ruĝigitaj haroj troveblis ĉe [[antikva Egiptio|egiptia]] [[mumio]]] el la 14-a jarcento antaŭ Kristo. Laŭ la dezirata kolora nuanco krome uziĝas plantopartoj kiel ŝeloj de [[juglando]], [[indigo]], radikoj de [[rabarbo]], [[mirtelo]], [[kafo]] aŭ [[teo]].<ref>[http://www.hairweb.de/haare-pflanzenfarbe-henna.htm "kolorigi harojn per plantaj farboj"]</ref>
|