Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 322:
 
:Mi mem trovas la terminon "sojla" tre bona kaj sprita por la koncerna nocio. Sed oni ja povas diskuti, ĉu estas ĝuste ĝin enkonduki pere de la Vikipedio. Ordinare, ŝajnas al mi, la baza principo estas, ke Vikipedio uzu terminojn, kiuj estas jam establitaj aŭ almenaŭ jam uzataj, kaj ne mem inventu ion. Sed eble tiu principo ne estas rigore uzebla en la Esperanta Vikipedio, ĉar en multaj okazoj ankoraŭ mankas klare establita uzo, kaj timige ofte entute ne eblas trovi ajnan vorton jam uzatan por la koncerna ideo en Esperanto. En tiu ĉi okazo ja ekzistas jamaj terminoj, sed ili estas forte kritikeblaj ("kritika", "kriza", "krita"...). Tio donas problemon. [[Vikipediisto:Bertilow|Bertilow]] 09:29, 8. Jul 2009 (UTC)
 
== konsilo al nova kunlaboranto ==
 
Kontrolo kontraŭ spamo. NE ENIGU ion ajn!
- Mi legis la manlibron de Ziko pri Vikipedio. Mi intencas traduki artikolojn el la nederlandlingva Wikipedia, kiuj - laŭ mi - interesas internacian publikon. Mi devus mencii mian fonton. Sed mi samtempe intencas preterlasi aŭ resumi partojn, kiuj supozeble tro detalas por tia publiko, aŭ mem aldoni fakton, kiu ne troviĝas en la originalo. Kiel mi procedu?
- Ĉu Vikipedio aŭtomate serĉas ligojn aŭ ĉu mi mem devas eltrovi por kiuj vortoj ekzistas aliaj artikoloj?
- Ĉu mi povas "treni" bildojn el Wikimedia en novan tekston en lokon kiun mi preferas?
Antaudankon,
Ivo