POUM: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
 
La POUM estis starigita ĉefe de malkonsentantaj komunistoj, inter kiuj ĉeestis iuj el la plej konataj aktivuloj de la hispana komunismo, kiel [[Andreu Nin]], [[Juan Andrade]] aŭ [[Joaquim Maurín]].
==Ideologio==
 
La POUM estas ofte priskribata kiel [[trockismo|trockiisma]]. Tamen, ĝi ne sekvis komplete la gvidadon de [[Lev Trockij]]. Ekzemple, Trockij konsiliis la POUM forlasu la [[sindikato]]jn kaj kreu [[soveto]]jn, kaj ĝi rifuzis. Tamen, tiu priskribo estis ofte uzata laŭ la senco ''marksisma kontraŭ-[[stalinismo|stalinisma]]''. Kelkfoje ĝi estis uzata en ofenda maniero, kaj ne ĉiuj historiistoj favoras la uzon de tiu nomo.
 
Linio 15:
La POUM aktivis preskaŭ eksklusive en Katalunio. En julio de 1936 ĝi nombris ĉirkaŭ 3.000 anojn, sed ĝi plikreskis dum la sekvantaj monatoj kaj atingis gravan influon sur iuj katalunaj urboj kiel [[Ĝirono]], [[Taragono]] kaj ĉefe [[Ilerdo]]. Kiam komenciĝis la revolucio, la gvidantaro de la POUM estis sendube tiu, kiu prenis la plej radikalan sintenon rilate al la amasa movado:
 
<quoteblockquote>"La laboristoj, kamparanoj kaj maristoj luktas ne por defendi la malnovan burĝan Respublikon, kiu nenion donis al ili, sed por starigi la reĝimon de la estonto: la Respublikon de la Laboristoj. Tio –ili scias– malgraŭ la propagando de la partio de la Popola Fronto, kiuj klopodas, ke la laboristaj milicoj defendu la nunan konstitucion. Kvankam ĉe Madrido la laborista klaso, konduktata de la Socialista Partio, la sindikato [[Ĝenerala Unuiĝo de Laboristoj]] UGT kaj la oficialaj komunistoj, ankoraŭ sekvas la ordonojn de la [[Popola Fronto]], en Barcelono kontraŭe la registaro de la [[Generalitat]] estas nenio krom oficiala fasado sen nenia povo (...). Sekve en Katalunio ne ekzistas la tiel nomata dueco da povoj, la laborista klaso regas la tutan socion. Tra la sindikatoj la proletaro garantias la efikecon de ĉiuj publikaj servoj kaj de multaj privataj entreprenoj. La ekleziularo kaj la reakciuloj estis senproprigataj, la domojn de la riĉuloj kaj la monaĥejojn oni transformas al instruadocentroj aŭ sanigejoj. Formiĝas komitatoj ĉe la entreprenoj kaj la vilaĝoj, inter la maristoj kaj ĉe la respublikanaj trupoj. Nia POUM, kiu faras ĉion sub sia ebleco por krei novajn kaj interligi ilin, rigardas tiujn komitatojn kiel la bazon mem de la ĝermanta laborista kaj kamparana Respubliko.”<ref>La révolution espagnole [La hispana revolucio] n-ro 1a (setembro de la 1936a)</ref></quoteblockquote>
 
La socialista partio, kiu estis tiel fortika ĉe aliaj hispanaj regionoj, apenaŭ havis forton en Katalunio. La kataluna federacio de la PSOE partoprenis la fondon de la [[PSUC]], kune kun la komunista partio, sed tiu nova partio baldaŭ prenis komunistan karakteron. Tiel, en Katalunio produktiĝis tiu kurioza fenomeno, per kiu ĉiuj socialistaj tendencoj finkonfluiĝis ĉu en la PSUC aŭ en la POUM, kaj tiel ili aliiĝis almenaŭ oficiale ĉu al stalinistaj komunistoj ene de la unua aŭ al kontraŭstalinistaj komunistoj ene de la dua. La anoj de la POUM kaj de la PSUC konkuris iun tempon por regi la katalunan sekcion de la partio UGT, kvankam tamen la hegemonio de la anarkiista [[CNT]] estis senkonkura.