Rafael Merry del Val: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
== Biografio ==
 
Rafael Merry del Val y Zulueta devenis el aristokrata hispana familio, kaj kun la familio loĝis en Anglujo ĝis 1878. La lernejaj kaj studaj jaroj kondukis Merry del Val al [[Slough]], [[Namur]], [[Bruselo]], [[Durham]] kaj, fine, al [[Romo]] ĉe la Akademio de la Ekleziaj Nobeloj. Tie li licenciĝis je kanona juro kaj doktoriĝis je [[teologio]] kaj [[filozofio]]: kion li faris kontekste de granda pieco kaj fordono al la kaŭzo de Dio kaj de la Katolika Eklezio.
 
== Kariero ==
 
En 1887 li estis sendita kun la papa delegitaro partoprenonta en la Unuiĝinta RegnoBritio okaze de la festadoj pro la kvindekaj jaroj ekde la kronado de la [[Reĝino Viktoria]]; ordiniĝis sacerdoto la 30-an de ooktobro 1888 kaj estis kooptita en la diplomataro de la Sankta Seĝo, en kiu ekfunkciis kiel persona sekretario de ĉeepiskopo [[Luigi Galimberti]] nuncio en Germanio kaj poste en la Aŭstria-Hungara Imperio, kie li akiris grandan diplomatan sperton, favoritan de lia kono de ses lingvoj, facile praktikataj, krom de la klasikaj bazaj en la ekleziaj studoj.
 
En 1893 li laboris en Vieno kaj ekde 1896 fariĝis Sekretario de la Papa Komisiono pro la ekzameno pri la valideco de la ordinado en la [[Eklezio de Anglio]], en kiu partoprenis ankaŭ kardinalo Petro Gasperri, kiu estos lia posteulo kiel Ŝtatsekretario. En 1897-1898 estis sendita al Kanado kiel apostola vikario de papo [[Leono la 13-a]], kiu lin nomunis ankaŭ konsilisto de la Kurio pri la afero de la [[Index Librorum Prohibitorum]] (listo de la libroj malpermesitaj), kaj drektoro de la Papa Eklezia Akademio kaj, la 19-an de aprilo 1900, episkopo kun la titolo de Niceo.
 
Merry del Val funkciis kiel sekretario dum la konklavo de 1903, karakterizita perpro la aŭstria vetoo al papado kontraŭ la kardinalo Mariano [[Rampolla del Tindaro]], tiama Ŝtatsekretario. La ĵuselektita Pio la 10-a, konstantinekonstantinte la kvalitojn de Merry del Val, tiun ĉi eknomumis sia persona sekretario kaj, poste, Ŝtatsekretario kaj Prefekto de la Apostola Palaco jam ankaŭ ol lin levis al la honoro de la kardinaleco. Inter la urĝaj aktojagoj de tiu papadopaporegado rimarkiĝas la malpermeso kun aŭtomata ekskomuniko, por ĉiu kardinalo elektanta, ricevi kaj komuniki dum konklavo la vetoon de kiu ajn registaro, malgraŭ kontraŭa kutimo aŭ antaŭa privilegio.
 
Merry del Val estis ankaŭ nomumita [[KardunaloKardinalo Kamerlengo]].
 
Dum sia Ŝtatsekretariado, Merry del Val devis apartmaniere alfronti tri problemojn: la disiĝo inter Ŝtato kaj Eklezio en Francio, la partopreno de la katolikoj al la politika vivo en Italio kun praktika neniigo de la [[Non expedit]], kaj la teologia lukto kontraŭ [[modernismo]].
Linio 19:
Fakte Merry del Val havis liberan agadon en la diplomatiaj aferoj ĉar la papo Pio la 10-a havis nur pastoralan sperton.
 
Se eta afero ne malpliigas la grandajn, subtenantoj de planitaj lingvoj ne ignoras ke Merry del Val certe konsilis Pion la 10-an akcepti kaj beni la kopodojn de la unuaj volapukistoj, kaj poste, de la esperantistoj. La unua, Volapuko, celis krei komunan lingvon por ke la homoj pli facile sin reciproke kompenu,komprenu; la dua, esperanto, fakte kultis la saman celon malgraŭ ĝia aŭtoro precipe celis per ĝi disvastigi siajn vivkonceptadojn.
 
== Novaj taskoj ==
 
Kun la alveno de Benedikto la 15-a, Merry de Val, anstataŭita de nova Ŝtatsekretario, fariĝis Prefekto de la Kongregacio de la administrantaro de la Baziliko de Sankta Petro. Sed krome li estis ŝarĝita Sekretario de la Sankta Ofico kaj Prezidanto de la Akademio por la katolika religioeklezio. Dum la sekvantaj jaroj kiel apostola delegito pritraktos diversajn aferojn en Italio kaj alilandojaliaj landoj.
 
Li mortis la 26-an de februaro 1953 kaj estis entombigita en la vatikanaj grotoj. Sur sia tombo, li antaŭdiktis tiun epitafon: “Da mihi animas, caetera tolle” “Donu al mi la animojn, ceteraĵon vi prenu”. Temas pri biblia esprimo adaptita por signifi la porapostolan engaĝiĝon.