Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 19:
En [[1914]] aperis la unua numero de la esperanta gazeto "Vegetarano", redaktita de [[August Oskar Bünemann|Oskar Bünemann]]. De [[1927]] ĝis [[1932]] la gazeto estis samtempe oficiala organo de IVU. Tiutempe ĝi enhavis internaciajn informojn pri vegetarismo ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la angla, franca kaj germana. Pro financaj kialoj IVU ĉesis eldoni la gazeton en 1932.
 
En [[1954]], [[Natan Ben-Cion Ĥavkin]] el [[Israelo]] reorganizis la asocion. Ekde [[1971]] vigligis ĝin [[Arnošt Váňa]] el [[Slovakio]]. Li enkondukis la principon, ke membroj ne pagu fiksan kotizon, sed jaran donacon, kies altecon ili povas mem difini. Tiu ĉi principo restis en TEVA ĝis hodiaŭ2008.
 
En [[1992]] Váňa transdonis la prezidantecon al [[Christopher Fettes]]. Sed en la postaj jaroj okazis [[skismo]] - la membroj de TEVA ricevis malsamajn numerojn de [[Esperantista Vegetarano]] el Italio kaj el [[Slovakio]], en kiuj eĉ estis indikitaj malsamaj nomoj de estraranoj kaj malsamaj kontoj por donacoj. Pri la skismo kulpis la jam ĉ. 85-jara Váňa. La skismo finiĝis pro la decido de la membroj preferis asocion kun statuto kaj demokratie elektita estraro (kun Christopher Fettes kiel prezidanto) al amikaro gvidata de Váňa, kaj fine pro la malsaniĝo kaj posta morto (en [[1998]]) de Váňa.