Rigi: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: la:Rigina; cosmetic changes
Linio 12:
'''Rigi''' estas montmasivo en la [[Alpoj]] en centra [[Svislando]]. Ĝia plej alta pinto havas altecon de 1797,5 m [[s.m.]] kaj situas sur la limo de la kantonoj [[Kantono Ŝvico|Ŝvico]] kaj [[Kantono Lucerno|Lucerno]].
 
== Nomo ==
La nomo '''Rigi''' kiu en la germana lingvo estas uzata nekutime por montoj kun feminina artikolo (''die Rigi'') devenas de la vorto ''Rigine'', kiu estis vorto por la geologiaj kuŝoj, kiuj bone videblas ĉe la norda flanko de la mono. Por la turisma reklamo de la [[19-a jarcento]] oni disvastigis la legendon, ke Rigi estas mallongigo de la latina esprimo ''Regina montium'' (''Reĝino de la montoj'').
 
== Geografio ==
Rigi siutas inter la [[Kvarkantona Lago]] en sudo kaj okcidento, la [[Lago de Zugo]] en nordoriento kaj la [[Lago de Lauerz]] en la sudorienta flanko. La montmasivo estas tre impresa, ĉar ĝi leviĝas de ĉiuj flankoj de 400 metroj [[s.m.]] al preskaŭ 1800 m [[s.m.]] kaj tiel formas impresan pinton, kiu ofertas mirindan rondvidon al la tuta [[Svisa Mezlando]] ĝis la [[Nigra Arbaro]] en nordo, la [[Ĵurasa montaro]] en nordokcidento, la [[Antaŭalpoj]] en oriento kaj la [[Alpoj|Alpa Ĉeno]] en sudo.
 
== Geologio ==
Geologie Rigi fakte kun escepto de la [[kalko|kalkŝtona]] teraso de ''Hochflue'' ne apartenas al la Alpoj sed al la subalpina [[molaso]]. Ĝi do efektive estas parto de la [[Antaŭalpoj]] respektive de la [[Svisa Mezlando]]. La ŝtonmaterialo kunpremita el diversaj materialoj estas nomata [[konglomeraĵo]].
 
== Turismo ==
Rigi estas ŝatata ekskurscelo por [[turismo|turistoj]] el la tuta mondo. Sur la montmasivo troviĝas diversaj hoteloj kaj kuraclokoj. Ekzistas multaj eblecoj por migradi en [[somero]] kaj [[skiado|skiadi]] kaj [[neĝtabulado]] en [[vintro]].
 
== Trafiko ==
[[Dosiero:Swiss Rail VRB old1.jpg|thumb|left|150px|<small>Trajno de la [[Vitznau-Rigi-Fervojo]] ĉe ''Rigi Kaltbad''</small>]]
De ambaŭ flanko al Rigi kondukas [[dentoradofervojo|dentoradofervojoj]]j, krome ekzistas [[aertelfero]]. La monto do estas bonege atingebla de ĉiuj flankoj krom nordo.
 
La [[Vitznau-Rigi-Fervojo]], konstruita de Niklaus Riggenbach laŭ sia franca patento n-ro 59625 de [[1863]] kaj inaŭgurita en [[1871]], kiu kondukas de la suda flanko de [[Vitznau]] en [[Kantono Lucerno]] al la kulmino estas la unua dentoradofervojo de [[Eŭropa]].
Linio 34:
Ankaŭ ekzistas de la okcidenta flanko [[aertelfero]] de [[Weggis]] ĝis ''Rigi Kaltbad''.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}}[http://www.rigi.ch Oficiala retejo de la Rigifervojoj]
{{el}}[http://www.rigikulm.ch Retejo de la Hotelo Rigi Kulm]
Linio 40:
 
[[Kategorio:Montoj en Svislando]]
[[Kategorio:Montoj de la Alpoj]]
[[Kategorio:Montoj kun alteco inter 1000 kaj 1999 m]]
 
Linio 50:
[[he:הר ריגי]]
[[it:Rigi]]
[[la:Rigina]]
[[nl:Rigi (berg)]]
[[ru:Риги (гора)]]