Johano Kalvino: Malsamoj inter versioj

2 bitokojn forigis ,  antaŭ 10 jaroj
e
Ŝanĝo de Institutoj al Instruoj, vidu ex.: http://www.museeprotestant.org/Pages/Notices.php?scatid=3&noticeid=132&lev=2&cim=134&Lget=FR
e (Ŝanĝo de Institutoj al Instruoj, vidu ex.: http://www.museeprotestant.org/Pages/Notices.php?scatid=3&noticeid=132&lev=2&cim=134&Lget=FR)
[[Dosiero:Portrait john calvin.jpg|thumb|left|200px|Portreto de Jean Calvin fare de nekonata artisto ([[16-a jarcento]]). El la kolekto de la biblioteko de [[Ĝenevo]].]]
'''Jean CALVIN''', esperantigite '''Johano KALVINO''', denaske Jean Cauvin (n. la [[10-an de julio]] [[1509]] - m. la [[27-an de majo]] [[1564]]) estis influa [[Francio|franca]] [[Teologio|teologo]] kaj [[pastoro]] dum la [[Reformacio|Protestantisma Reformacio]]. Li multe kontribuis al la disvolviĝo de nova kristana teologia sistemo poste nomita [[kalvinismo]]. Calvin unue laboris kiel [[Humanismo|humanista]] [[Juro|juristo]], antaŭ ol rompi kun la [[Romkatolikismo|Romkatolika Eklezio]] ĉirkaŭ la jaro [[1530]]. Kiam komenciĝis la persekutado de protestantoj en [[Francio]], Calvin fuĝis al [[Bazelo]] ([[Svislando]]), kie li en [[1536]] publikigis la unuan eldonon de sia fundamenta verko ''[[InstitutojInstruoj de Kristana Religio]]''.
 
En la sama jaro, Calvin estis invitita de [[Guillaume Farel]] por helpi al la eklezia reformado en [[Ĝenevo]]. La urba konsilantaro kontraŭis la akcepton de la ideoj de Calvin kaj Farel, tiel ke la du homoj estis forpelitaj. Pro invito de [[Martin Bucer]], Calvin sekve iris al [[Strasburgo]], kie li fariĝis pastoro de eklezio de francaj rifuĝintoj. Li daŭre subtenis la reformacian movadon de Ĝenevo, kie li estis denove invitita por gvidi ĝin. Post sia reveno al Ĝenevo, li enkondukis novajn formojn de ekleziaj direktado kaj [[liturgio]], malgraŭ la kontraŭstaro de pluraj potencaj familioj de Ĝenevo, kiuj provis malgravigi lian aŭtoritaton. Dum tiu periodo ankaŭ alvenis al Ĝenevo [[Miguel Servet]], hispano famiĝinta pro sia [[Herezo|hereza doktrino]]. Li estis denuncita de Calvin kaj mortpunita de la urba konsilantaro. Pro la senĉesa alveno de novaj rifuĝintoj favoraj al Calvin, kaj pro la baloto de nova konsilantaro, la kontraŭuloj de Calvin devis forlasi Ĝenevon. Jean Calvin dediĉis la finon de sia vivo al la disvolviĝo de la Reformacio, en Ĝenevo sed ankaŭ tra la tuta [[Eŭropo]].
594

redaktoj