Pianomekaniko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
Unu el tiuj estis la la florencano ''Bartolomeo Cristofori'', kiu ĉ. 1710 pretigis unuajn ekzemplerojn de puŝlameno-mekaniko. Sendepende de tio ankaŭ la franco ''J. Marius'' (1716) kaj ''Christoph Gottlieb Schröter'' el [[Nordhausen]] (1717) inventis klavarinstrumenton, kies kordoj ne estis pinĉataj, sed frapataj per marteloj. Por la pluevoluo de piano surbaze de martelmekaniko precipe gravis [[Gottfried Silbermann]] (1683–1753) en [[Strasburgo]] samkiel ''Johann Andreas Stein'' en [[Aŭgsburgo]], kiu validas kiel inventisto de la bufromekaniko.
 
Pluaj ŝtupoj en la evoluo de la pianomekaniko estis la konstruo de desuprefrapa mekaniko farfare de ''Nannette Streicher'' kaj ''Theodor Stöcker'' samkiel la invento de ripetmekaniko („double échappement“) farfare de ''Sébastien Érard'' en la jaro 1823.
 
Unu el la plej aktualaj novigoj en la historio de la pianomekaniko estas patento de la piankonstruisto ''Josef Meingast'' el [[Bamberg]], kiu en la jaro 2002 prezentis ruliĝantan martelrulon.
Linio 34:
 
=== Puŝlamenomekaniko ===
Pro la disvastigo de la puŝlamenomekaniko farfare de anglaj piankonstruistoj mekanikotipoj laŭ la puŝlamenprincipo ankaŭ ricevis la nomon ''angla mekaniko''. Pluajn modifaĵojn oni ankaŭ nomis "duonangla mekaniko" kaj "plenangla mekaniko", kvankam tiujn – ekz. la „Blüthner-Patent-Mechanik“ – evoluigis germanaj kaj aŭstraj piankonstruistoj. „Duonanglaj mekanikoj“ ekzistis ĝis ĉ. 1900.
 
=== Ripetmekaniko ===