Kosmologio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
FlaBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: af:Kosmologie
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Kosmoscienco''' (aŭ '''kosmologio''' de greka κοσμολογία – kun la proksimuma signifo ''scienco pri la universa ordo'') estas teoria branĉo de la fiziko kiu temas pri plena konstituo, formo, deveno, evoluo, ktp. de la universo aŭ kosmo, prenita kiel tuto.
 
=== Antikvaj kosmologioj ===
redaktota
 
=== Moderna kosmologio ===
Moderna kosmologio, laŭ sciencologoj, komenciĝis kiam [[Edvin Hubble]] (1889-1953) observis ke la universo estas en ĉiama kaj kontinua ekspansio. Pliprecize, li malkovris ke al kiu ajn direksto oni rigardu, la galaksioj malproksimiĝas el la tero per rapido kiu estas proporcia al ilia distanco el ni. Alivorte, la universo estas ekspansianta, kaj tio signifas ke en la pasinto la objektoj kiuj ĝin konstituas devis esti multe pli proksimaj unu al la alio ol kiom ili nun estas. Tiu malkovro eliminis multajn kosmologiojn de la pasinto, lasante liberan kampon nur al du: la [[teorio]] de la [[Big Bang]] de [[Lemaitre]] (1927), kaj la [[teorio]] de la Stacionara Universo (1948) de [[Hoyle]].
la teorio de la granda eksplodo subtenas ke la universo estas ekspansianta ekde certa komenca kondiĉo de grandega denseco kaj kaj varmega temperaturo, el kiu originis grandega eksplodo okazinta en la pasinto kies efikoj daŭras ankaŭ nun. Tiu kosmologia teorio estas hodiaŭ la ple akceptita inter la scienculoj.
 
La teorio de [[Stacionara Universo]], konata ankaŭ kiel teorio de la “kontinua “kreado”, provas ekspliki kiel la universo ''povas ekzisti de ĉiam kaj esti ĉiam la sama'', sen bezono de iu ajn kreinto. La vorto "stacionara” signifas ke la universo estas ĉiam en movo, sed kun lokaj karakterizoj meze nevariaj tratempe. Sed kiel tio eblas, se intertempe la universo ekspansias? Fakte, ekspansio implicas malpliiĝon de la denseco... Por savi la modelon, Fred Hoyle kaj aliaj postulis ke en la universo “kreiĝus” kontinue materio, kvante tiom eta ke niaj pereksperimentaj kontroloj ne povas kapti, sed sufiĉa por plenigi la spacon restiĝintan vakua pro la galaksia ekspansio: tiel ke se la galaksioj malproksimiĝas, je ili kreiĝas novaj kiuj plenigas la spacon vakuan. Tiu teorio estis la sola alternaivo al tiu de la Big Bang, ne nontraŭanta la konstaton de Hubble, nome la malproksimiĝo de la galaksioj.
Hoyle akre oponis kontraŭ la hipotezon de la grandega eksplodo pro tio ke akcepti ke la universo havas vivtempon finitan signifus akcepti la neprecon de la komenca kreado. Do, de Dio kreinta!
 
Sed plonĝis la malkovro de la funda [[kosma radiado]] (1964), kiu signis la finon de la teorio de la Stacionara Universo. La kosma radiado ekprezentiĝus, laŭ la kompleksa teorio, 379.000 jarojn post la grandega eksplodo: kaj tio kontraŭas la stacionaran univeron dum koincidas kun la postuloj de la granda esplodo.
 
Sed ĝis kiam teorio savas sian rajton helpi la homan menson en la komprenado pri la origino kaj fomiĝo de la univero?
 
===Bibliografio===
Giancarlo Cavalleri, l’0rigine e l’evoluzione dell’universo, Tcniche nuove, Milano.
 
MiĉaelHeller, Nuov FISICA E NUOVA TEOLOGIA, San Paolo, 2009.
 
== Vidu ankaŭ ==