Usama bin Laden: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
BOTijo (diskuto | kontribuoj)
e BOT - Adding link to Commons: Osama bin Laden
e Anstataŭigis paĝon per 'HAGGER???'
Linio 1:
HAGGER???
<div style="float:right;padding-left:1em;">
<br>
''[[FBI]] foto, dato nesciata''</div>
 
'''Usama BIN LADEN''' (naskiĝis {{daton|10|marto|1957}}; [[Araba lingvo|arablingve]]''' أسامة بن لادن''') estas [[Saŭda Arabio|saŭd-araba]] revoluciisto, kiu laŭ si batalas sanktan militon por la [[Islamo|islama]] mondo. En la 1980aj jaroj li batalis por [[Usono]] kontraŭ la komunista [[Sovetunio]] por forpuŝi ĝin el [[Afganio]], kaj nun li batalas kontraŭ [[Usono]] por forpuŝi ĝin de la islama mondo. La ĉeesto de Usono estas granda: en [[2000]] ĝi havis 6000 soldatojn en [[Saŭda Arabio]], bombantajn aviadilojn super [[Irako]] kaj ĝi estas delonge la patrono de [[Israelo]]. La gvidanta filozofio de Bin Laden estas [[islamismo]]: li deziras la unuiĝon de ĉiuj islamaj landoj en unu imperion. Prefere sub lia rego kiel [[kalifo]] (= la religia kaj politika reganto de la islama mondo). Por atingi tion, li klopodas instigi mondmiliton inter Usono kaj la [[Islama mondo]], kaj anstataŭigi registarojn kontraŭreligiajn (komunismajn, [[laikismo|laikismajn]], kaj tiujn, kiuj interkonsentas kun la Okcidento). Post la mondmilito, la islama imperio havos plimulton de la [[petrolo]] de la mondo kaj, per Pakistano, la [[atombombo]]n. Usono mem frakasiĝos kiel Sovetunio, kaj fariĝos la Dis-Unuiĝintaj Ŝtatoj.
 
Laŭ la opinio de kelkaj islamismanoj, [[modernismo]] ne povas kunvivi kun [[Islamo]] kaj minacas forviŝi ĝin. Tial Bin Laden batalas kontraŭ la Okcidento.
 
Usono vidas la manon de Bin Laden en la jenaj atakoj:
 
* '''[[1995]]:''' bombatako per kamiono en [[Riado]], [[Saŭda Arabio]]. 7 mortintoj (5 usonaj soldatoj, 2 hindiaj)
* '''[[1998]]:''' bombatako per sinmortigantoj kontraŭ la usonaj ambasadejoj en [[Kenjo]] kaj [[Tanzanio]]. 224 mortintoj.
* '''[[2000]]:''' bombatako per sinmortiganto kontraŭ la usona militŝipo <cite>[[USS Cole]]</cite> en [[Jemeno]]. 17 mortintoj.
*'''[[2001]]:''' je la [[11-a de septembro 2001|11-a de septembro]], terorista atako per sinmortigantoj kontraŭ la [[Pentagono (Usono)|Pentagono]] en [[Vaŝingtono (Usono)|Vaŝingtono]] kaj la [[Ĝemelturoj]] en [[Novjorko]], Usono. Ĉirkaŭ 3000 mortintoj.
 
La lasta estis, je taŭga interpreto de la vorto "unuopa", la plej granda unuopa atako kontraŭ civiluloj depost [[Hitlero]].
 
Bin Laden estas la estro de la terorista organizo '''La Bazo''' (arabe '''[[al-Kaida]]'''). Sed li agas ne kiel militestro, sed kiel faciliganto ("instiganto" estas lia vorto), provizante monon, konsilon, trejnadon, ktp. La Bazo ne estas ŝipo, kiun li regas, sed ĝardeno, kiun li plantas, akvumas kaj prizorgas. La ĉeloj de la organizo agas plejparte sendepende. Pro tio Bin Laden povas nei kulpon pri atakoj kaj la komplotoj estas pli malfacile eltroveblaj de registaroj. La Bazo havas 5000 homojn en 50 nacioj. Iuj ĉeloj apartenas al aliaj, kunlaborantaj organizoj: ekzemple, iuj ĉeloj apartenas al ''Hezb-Alaho'' de [[Libano]] kaj [[Hamaso]] de [[Palestino]].
 
Bin Laden administras ĉirkaŭ dek tendarojn en Afganio por trejni teroristojn. La trejnito iras tra la mondon, ekzemple al [[Sudano]], [[Bosnio]], [[Ĉeĉenio]], [[Taĝikio]], [[Jemeno]], [[Somalio]], [[Usono]], ktp.
 
La koro de la Bazo estas liaj kunbatalintoj de la afgana milito kaj la egiptoj de [[Islama Jihado]].
 
Ĝis lastatempe, Bin Laden loĝis en japana kamioneto sur monto en suda Afganio. Li piediras kun bastono kaj havas almenaŭ tri edzinojn kaj dek infanojn. Lia familio loĝas en la apuda urbo [[Kandaharo]]. Kvankam li estas arabo, lia vesto estas afgana. Lia riĉo estas, laŭ iu takso, ĉirkaŭ 85 Md. Li havas jeton. Laŭ onidiro, liaj renoj malsanas.
 
Bin Laden komprenas iom de la [[angla lingvo]] kaj skribis en la [[araba lingvo|araba]] klasika.
 
Bin Laden estas alta je ĉirkaŭ 198 cm, kaj peza je 73 kg.
 
 
== Vivo ==
 
Bin Laden estas filo de riĉa, pia familio en [[Saŭda Arabio]], naskiĝinte en [[Riado]]. Lia patro, de [[Jemeno|jemena]] deveno, estis la plej riĉa konstruisto de Saŭda Arabio, sed mortis kiam Osama havis 13 jarojn. Lia patrino devenas de [[Sirio]] aŭ Palestino. Li plenaĝiĝis en [[Ĝido|Jiddah]].
 
Ĉe universitato, Bin Laden studis civilan inĝenierarton. Unu tiea profesoro estis la [[tutislamismo|tutislamista]] [[Abdul Azama]], kiu fervorigis la fidon de Bin Laden. Malsimile al aliaj filoj de riĉaj arabaj familioj, Bin Laden nek kleriĝis en universitato okcidenta nek iafoje loĝis en la Okcidento.
 
Lia plej proksima sperto pri la Okcidento estas [[Bejruto]]: kiel studento li ofte iris al Bejruto, kie li drinkis, batalis en drinkejoj kaj postkuris virinojn. Bejruto baldaŭ poste ruiniĝis pro la enlanda milito. Tio ŝajnis al Bin Laden la puno de Dio.
 
Dum '''la milito de Afganio''' kontraŭ [[Sovetunio]] '''([[1979]]-[[1989]])''', la saŭd-araba registaro varbis lin por helpi organizi la "arabajn afganojn" por la milito. La usona [[CIA]] helpis trejni lin. Dum '''1980-86''', li estis ĉe la pakistana limo por subteni la militon. En '''[[1986]]''' li fariĝis komandanto en la milito kaj partoprenis en la kriza batalo de [[Ĝalalabado]]. Dum la milito, en '''[[1988]]''', li aniĝis la Bazon.
 
Post la malvenko de Sovetunio en '''[[1989]]''', kaj ĝia mirinda disfalo post kelkaj jaroj, Bin Laden fariĝis multe pli ambicia. Li vidis, ke eĉ granda lando estas venkebla en milito.
 
En '''[[1989]]''', li revenis al Saŭda Arabio kiel milita heroo. En '''[[1990]]''' [[Irako]] atakis kaj prenis [[Kuvajto]]n kaj Usono responde sendis soldatojn al Saŭda Arabio: por protekti Saŭdan Arabion mem kaj por batali la '''[[Dua Golfa Milito|Duan Golfan Militon]] ([[1991]])'''. Ĉar Bin Laden forte kontraŭstaris tion, la registaro malliberigis lin al la urbo Ĝido. En 1991 Bin Laden fuĝis al Afganio. Post la Golfa Milito, dekmiloj da usonaj soldatoj restis en Saŭda Arabio kaj ne revenis hejmen.
 
La Golfa Milito montris al Bin Laden, ke la Okcidento konservus la disigon de la araba mondo eĉ per milita potenco.
 
En '''[[1992]]''', Bin Laden transloĝiĝis al [[Sudano]], kiu tiam akceptis iun ajn islamanon sen vizo. Li loĝis tie '''1992-1996'''. En Sudano li estis komercisto, edzinigis nevinon de la reganto, kaj ankoraŭ estris la Bazon. Li fondis teroristajn tendarojn en Sudano kaj komencis labori kun aliaj teroristaj grupoj por forpuŝi usonajn soldatojn el la islama mondo.
 
En 1992 Bin Laden bombis hotelon en [[Adeno]], [[Jemeno]] por mortigi usonajn soldatojn, sed anstataŭe mortigis du turistojn. Ĉi tio estis la unua terorista atako de Bin Laden. Multaj aliaj sekvos.
 
En 1992, Usono sendis soldatojn al [[Somalio]], kion Bin Laden kontraŭstaris. En '''1993''' liaj teroristoj mortigis 18 soldatojn kaj ses monatojn poste, Usono retiriĝis de Somalio. Al Bin Laden, Usono ŝajnis "papera tigro", multe malpli pacienca kaj kuraĝa ol Sovetunio.
 
En [[1993]], laŭ Usono, Bin Laden penis aĉeti '''atombombon''' (aŭ la necesan uranion) en la rusa fimerkato. Li ankaŭ eble provizis monon por la atako de 1993 kontraŭ la [[Ĝemelaj Turoj]] de Novjorko.
 
En '''[[1995]]''', liaj teroristoj en Riado bombatakis per kamiono kaj mortigis kvin usonanojn soldatojn (kaj du hindianojn). Pro tio, Usono kaj Saŭda Arabio premis Sudanon deporti Bin Ladenon.
 
Deportite en '''[[1996]]''', Bin Laden foriris al Afganio, kie li ankoraŭ loĝas. Bin Laden tiam '''deklaris [[jihado|jihadan]] militon kontraŭ Usono'''. Liaj celoj:
 
# Forpuŝi usonajn soldatojn ("[[Krucmilito|krucmilitistojn]]") el la [[Araba Duoninsulo]].
# Renversi la registaron de Saŭda Arabio.
# Liberigi [[Islamaj pilgrimejoj|sanktajn lokojn de islamo]].
# Subteni islamajn revoluciistojn tra la mondo.
 
Bin Laden malestimas la saŭd-araban registaron: ĝi ne starigas islaman leĝon, lekas la botojn de Usono kaj lasas la usonajn soldatojn profani la landon de la sanktaj urboj [[Mekao]] kaj [[Medino]]. La usonaj soldatoj, siavice, subtenas la tiranan reĝon. Li ne nomas sian patrolandon Saŭda Arabio, sed la "Araba Duoninsulo" kaj la "Lando de Du Sanktaj [[Moskeo]]j". La saŭda registaro forprenis lian civitanecon. Bin Laden restas sencivitulo.
 
Laŭ Bin Laden, Usono starigis soldatojn en la [[Araba Duoninsulo]] por protekti Israelon, ne por protekti la fluon de petrolo.
 
De post almenaŭ 1996 (eble de post 1993), Usono penis mortigi Bin-Ladenon kaj detrui lian organizon.
 
En 1996, la [[Taliboj|taliboj]] (la "studentoj") venkis Afganion. Kvankam ilia interpreto de islamo estis severa, ili estis honestaj kaj ordigis la landon post jaroj de milito kaj ĥaoso. Bin Laden subtenas la talibojn kiel komandanto de fremda legio de la "afganaj araboj". Bin Laden tre multe admiras la talibojn kaj deziras ion similan por la tuta islama mondo. Li edzinigis la filinon de [[Mohameto Omaro]], ilia regnestro.
 
En '''[[1998]]''' li deklaris sian intencon, mortigi ne nur usonajn soldatojn en la Araba Duoninsulo, sed usonanojn ie ajn en la mondo, civilajn aŭ militajn. La mortigado de ne-batalantoj estas kontraŭ iu ajn aŭtoritata interpreto de [[islamo]]. Spite de tio, liaj vortoj estis unuafoje realigitaj en aŭgusto, kiam li bombis la usonajn ambasadejojn en '''[[Kenjo]] kaj [[Tanzanio]]'''. Ne nur estis la ambasadejoj ekster la Araba Duoninsulo, sed la mortintoj estis civiluloj. La nombro ankaŭ estis multe pli granda ol ĉe pasintaj atakoj: ne nur dekoj da mortintoj, sed nun centoj. Bin Laden diris, ke la ambasadorejoj estis centroj por spionado en la Araba Duoninsulo.
 
En venĝo por la ambasadorejoj, Usono bombis liajn tendarojn en Afganio (kaj bombis lokon, kie Bin Laden ĵus estis antaŭ horoj) kaj lian fabrikon en Sudano.
 
En '''[[1999]]''' Bin Laden verkis libron, <cite>Usono kaj la Tria Mondmilito</cite>. Li nun deziris instigi mondmiliton inter Usono kaj Islamujo. La milito unuigus la islaman mondon sub unu kalifo; ĝi restarigus la islaman imperion (sub la [[otomana imperio|otomanoj]]) kiu disfalis je la [[11-a de septembro]] [[1922]].
 
En 1999 la [[CIA]] penis mortigi lin.
 
En '''[[2000]]''' liaj teroristoj faris per boato kaj bomboj grandan truon en la flanko de la usona militŝipo la <cite>[[USS Cole]]</cite> apud Adeno, Jemeno. 17 usonaj soldatoj mortis. Por li, la militŝipo simbolis la Okcidenton kaj la malgranda boato Mohameton.
 
Je la '''[[11-a de septembro 2001]]''' teroristoj atakis la Pentagonon en Vaŝingtono kaj detruis la Ĝemelturojn en Novjorko, mortigante ĉirkaŭ 3000 homojn. Usono suspektas Bin-Ladenon. Bin Laden en intervjuo de la pakistana gazeto ''Ummat'' ([[28-a de septembro]]) mem neis respondecon por la atakoj, dirante, ke li neniel aprobas la mortigon de senkulpuloj. La plej multaj okcidentaj amaskomunikiloj rifuzis raporti pri tio kaj koncentriĝis al video-sceno, en kiu Bin Laden diras, ke la atako estas la "puno de Dio" kaj dankas Dion. Tri semajnojn antaŭ la atako, Bin Laden avertis pri tre granda atako kontraŭ Usono pro ĝia subteno de Israelo. En la tagoj antaŭ la atako, li kaj liaj batalantoj forlasis la teroristajn tendarojn. Post la atako, li vokis la popolon de Afganio kaj [[Pakistano]] batali sanktan militon kontraŭ Usono.
 
Je '''la [[7-a de oktobro]]''' Usono atakis Afganion kiel gastiganton de Bin Laden. Bin Laden vokis la islaman mondon al milito kontraŭ Usono. Li rigardas la militon kiel lukton inter islamo kaj la Okcidento, inter kredantoj kaj nekredantoj.
 
De post 1996, Bin Laden estis militanta kontraŭ Usono, sed Usono nur nun rekonas tion.
 
Bin Laden volis fari al Usono en Afganio kiel li faris al Sovetunio: kaŭzi ĝian malvenkon kaj disfalon. Kiam Pakistano kaj la Golfo aliĝus al lia imperio, laŭ liaj planoj, li povus detrui Usonon kiel grandan potencon.
 
En la aŭtuno de 2001, Usono renversis la talibojn kaj Bin Laden malaperis ĝis novembro 2002, kiam li denove minacis Usonon kaj la Okcidenton.
 
'''Vidu ankaŭ:''' [[Usona Prezidenta ĝisdatiga dokumento de la 6-a de aŭgusto, 2001]]
==Eksteraj ligoj==
{{Commons|Osama bin Laden}}
*[http://contreinfo.info/article.php3?id_article=1223 teksto de la lasta vidbendo atribuita al li (france)]
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1957|Bin Laden, Usama]]
[[Kategorio:Terorismo|Bin Laden, Usama]]
 
{{LigoElstara|ceb}}
 
[[af:Osama bin Laden]]
[[an:Osama bin Laden]]
[[ar:أسامة بن لادن]]
[[ast:Osama bin Laden]]
[[bat-smg:Osama bin Ladens]]
[[bg:Осама бин Ладен]]
[[bn:ওসামা বিন লাদেন]]
[[bs:Osama bin Laden]]
[[ca:Osama bin Laden]]
[[ceb:Osama bin Laden]]
[[cs:Usáma bin Ládin]]
[[cy:Osama bin Laden]]
[[da:Osama bin Laden]]
[[de:Osama bin Laden]]
[[el:Οσάμα μπιν Λάντεν]]
[[en:Osama bin Laden]]
[[es:Osama bin Laden]]
[[eu:Osama bin Laden]]
[[fa:اسامه بن لادن]]
[[fi:Osama bin Laden]]
[[fo:Osama bin Laden]]
[[fr:Oussama Ben Laden]]
[[fy:Osama bin Laden]]
[[ga:Osama bin Laden]]
[[gl:Osama bin Laden]]
[[he:אוסאמה בן לאדן]]
[[hi:ओसामा बिन लादेन]]
[[hr:Osama bin Laden]]
[[hu:Oszama bin Laden]]
[[hy:Ուսամա բեն Լադեն]]
[[ia:Osama bin Laden]]
[[id:Usamah bin Ladin]]
[[io:Osama bin Laden]]
[[is:Osama bin Laden]]
[[it:Osama bin Laden]]
[[ja:ウサーマ・ビン=ラーディン]]
[[jv:Osama bin Laden]]
[[ka:ოსამა ბინ ლადენი]]
[[ko:오사마 빈 라덴]]
[[ku:Usama bin Ladin]]
[[la:Usama bin Ladin]]
[[lb:Osama Bin Laden]]
[[li:Usâmah bin Lâdin]]
[[lt:Osama bin Ladenas]]
[[lv:Osama bin Ladens]]
[[mk:Осама бин Ладен]]
[[ml:ഉസാമ ബിന്‍ ലാദന്‍]]
[[mr:ओसामा बिन लादेन]]
[[ms:Osama bin Laden]]
[[nds:Osama bin Laden]]
[[nl:Osama bin Laden]]
[[nn:Osama bin Laden]]
[[no:Osama bin Laden]]
[[oc:Osama bin Laden]]
[[pdc:Osama bin Laden]]
[[pl:Usama ibn Ladin]]
[[ps:اسامه بن لادن]]
[[pt:Osama bin Laden]]
[[ro:Osama bin Laden]]
[[ru:Усама бин Ладен]]
[[scn:Osama bin Laden]]
[[sh:Osama bin Laden]]
[[simple:Osama bin Laden]]
[[sk:Usáma bin Ládin]]
[[sl:Osama bin Laden]]
[[sq:Bin Laden]]
[[sr:Осама бин Ладен]]
[[sv:Usama bin Ladin]]
[[szl:Usama ibn Ladin]]
[[ta:ஒசாமா பின் லாடன்]]
[[te:ఒసామా బిన్ లాదెన్]]
[[th:อุซามะห์ บิน ลาดิน]]
[[tl:Osama bin Laden]]
[[tr:Usame bin Ladin]]
[[uk:Осама бен Ладен]]
[[ur:اسامہ بن لادن]]
[[uz:Usoma bin Lodin]]
[[vi:Osama bin Laden]]
[[yi:אסאמא בין לאדען]]
[[zh:奥萨玛·本·拉登]]
[[zh-yue:賓拉登]]