Harry Potter: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: gu:હેરી પોટર
Anstataŭigis paĝon per 'HAGGER???'
Linio 1:
HAGGER???
[[Dosiero:Harry Potter and the Philosopher's Stone.jpg|thumb|right|190px|Kovrilo de la ''[[Harry Potter and the Philosopher's Stone|originala romano]]''. ]]
'''Harry POTTER''' ([[Esperantigo|esperantigita]] kiel '''Hari POTER'''<ref>Laŭ la retejo [http://hp-esperanto.com/]</ref>) estas fantasta romano-serio kreita de la brita verkistino [[J. K. Rowling]] kun [[Hari Poter (ulo)|samnoma heroo]]. Unue nur literatura verko, Hari Poter fariĝos tre rapide [[fikcia universo]] kaj estos disponebla ankaŭ filme, videolude, kaj tiel plu. Laŭ la ĉi-suba tempsekvo, li naskiĝis ĉirkaŭ [[1980|1980]]. La unua romano de la serio, ''[[Hari Poter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj]]'' (Harry Potter and the Philosopher's Stone), eldoniĝis en [[1997]]. La libroj estas verkitaj per la tria persono, kun limigita ĉioscio, laŭ la vidpunktoj de Harry. Estas du esceptoj: la unua ĉapitro de la unua libro estas verkita laŭ la vidpunkto de [[Vernon Dursley]], la [[onklo]] de Harry, kaj la unua ĉapitro de la kvara libro estas verkita laŭ la vidpunkto de malgrava persono, [[Frank Bryce]].
 
==Trarigardo==
[[Dosiero:Harry Potter Logo.jpg|thumb|right|200px|La oficiala emblemo de '''Hari Poter''']]
La libroj pri Hari Poter celas precipe al pliaĝaj [[infano|infanoj]] sed iliaj ŝatantoj estas ĉiuaĝaj. Estas ankaŭ filmserio samnoma, senpere bazita sur la libroj. La unua filmo eldoniĝis en [[2001]].
 
Laŭ Rowling, la historioj estiĝis en ŝia kapo, plenformaj, kiam ŝi trajnis el [[Manchester]] ĝis [[Londono]]. La vendoj de la libroj, kun la aŭtortantiemoj el la filmo kaj komercaĵoj, (laŭ nekonfirmita fonto) igis ŝin pli riĉa ol [[Elizabeto la 2-a (Britio)|la Brita Reĝino]].
 
Ĉiu libro en la serio rakontas unu jaron en la vivo de Harry ĉe ''[[Hogwarts]]'', kie li lernas [[magio|magion]]. Estas plano pri sep libroj, kaj ĉiu estos iom pli malhela ol la antaŭa, laŭ tio ke Harry pli aĝas kaj lia malamikego [[Lord_Voldemort|Voldemort]] plifortiĝas. En [[nun en 2007|2007]] aperis la sepa libro de la serio.
 
Oni komparas la librojn kun tiuj de [[Ursula K. Le Guin]] (''"A Wizard of Earthsea"''), de [[C. S. Lewis]] ("[[Kronikoj de Narnio]]") kaj ankaŭ de [[Diana Wynne Jones]] kaj [[Philip Pullman]]. Ili estas ankaŭ parto de Brita genro romana pri vivo en edukpensiono, kaj la sekcio pri la gepatroj de Hari, la Durslejoj, pensigas iujn legantojn pri la verkoj de [[Roald Dahl]]. Baze de la komuna fantazia elemento, la Brita deveno de la aŭtoroj, la ŝato de kaj infanoj kaj plenkreskuloj, la ĝenerala populareco, kaj la filma adapto, oni ankaŭ komparas ĝin kun "[[La Mastro de l' Ringoj]]" de [[J.R.R._TOLKIEN|Tolkien]].
 
Iujn aĵojn viditajn en la filmo, ekzemple la faboformajn bombonojn ''"Bertie Bott's Every Flavour Beans"'' ("Ĉiugustaj Faboj de Berti Bot"), nun povas aĉeti en la vera mondo la ŝatantoj de la serio.
 
Estas nemalmultaj derivitaj, nepermesitaj libroj, en kiuj rolas Harry Potter aŭ similnoma persono. J. K. Rowling kaj ŝia eldonisto nunteme klopodas haltigi la disdonon de tiaj libroj.
 
==Romanoj kaj filmoj==
{{Hari Poter}}
 
La libroj iĝis tiel ŝategataj, ke librovendejoj nun festas "meznoktan eldonan feston" je la tago de eldono de nova libro en la serio ''Harry Potter''.
 
En 2001, supoze oni eldonis du librojn kopiitajn de tiuj en la librejo de ''Hogwarts'', plene prinotitajn en la marĝeno fare de Hari Poter kaj amikoj liaj. Ili estas ''"Fantastic Beasts and Where to Find Them"'' (de "Newt SCAMANDER") kaj ''"Quidditch Through the Ages"'' de "Kennilworthy Whisp". Tiujn verkis J. K. Rowling ; la monon ŝi donacis al "Comic Relief".
 
==La ĝisnuna historio==
[[Dosiero:GWR 'Hall' 5972 'Olton Hall' at Doncaster Works.JPG|thumb|right|180px|Lokomotivo simila al "Hogwarts-Ekspreso" ]]
 
{{spoiler}}
Laŭ la tempofadeno donita en la unua libro, tiu libro okazas ĉirkaŭ [[1991]] kaj [[1992]]; la dua, ''"Chamber of Secrets"'' en 1992 kaj [[1993]]; ''"Prisoner of Azkaban"'' en 1993 kaj [[1994]]; ''"Goblet of Fire"'' en 1994 kaj [[1995]]; ''"Order of Phoenix"'' en 1995 kaj 1996. La sekva libro rakontos pri 1997 ĝis [[1998]]. La sepa kaj fina libro iras de 1997 ĝis [[1998]], kaj Harry devus esti fininta la lernejon en 1998, aĝa je 17 jaroj, supozante ke li vivis por tion fari. Rowling ofte turmentetas tiumaniere siajn legantojn, kiam oni demandas al ŝi pri la kariero de Harry post la lernejo.
 
==Polemiko ==
La libroj estas provokintaj polemikon.
 
=== Akuzoj pri sorĉartaĉo ===
''The American Library Association'' ("La Usona Biblioteka Asocio") kontrolas la ĉiujaran kiomon da formalaj skribaj plendoj al biblioteko aŭ lernejo pri la enhavo aŭ deco de libroj. La serio "Harry Potter" estas la plej ofte priplendataj libroj ekde 1998 ĝis nun.
 
La plendantoj asertas, ke la libroj havas okultajn aŭ satanajn temojn, estas perfortemaj kaj kontraŭfamiliaj.
 
Iuj [[Kristanismo|Kristanaj]] grupoj en [[Usono]] estas denuncintaj la serion pri antaŭenigo de sorĉartaĉo aŭ satanismo. ''"Ĝi enhavas potencajn kaj valorajn lecionojn pri amo kaj kuraĝo kaj la fina venko de bono super malbono,"'' diris Paul Hetrick, proparolanto de ''[[Focus on the Family]]'', nacia Kristanisma-fundamentista grupo bazita en [[Colorado Springs]]. ''"Tamen, la pozitivaj mesaĝoj estas pakitaj en medio - sorĉartaĉo -, kiu estas rekte kondamnita en la Sankta Skribo."'' [http://www.cesnur.org/recens/potter_06.htm].
 
Iuj grupoj bruligis aŭ penis bruligi (tio necesigus permesilon en la plimulto de lokoj) la librojn de J.K. Rowling, ofte kun aliaj libroj kiujn oni juĝas kontraŭdiraj al la instruo de la Biblio. Vidu la artikolojn pri [[Harry Potter kaj cenzuro]], kaj [[librobruligo]].
 
Kontraste, la [[Katolikismo|Katolika Eklezio]] aprobis la serion, dirante ke ĝi estas plena je Kristanaj moralaĵoj kaj ke la intrigo de bona kontraŭ malbona estas tre evidenta. John Killinger, pastro en la eklezio ''Congregationalist Church'', ankaŭ argumentis ke, anstataŭ korupti la mensojn de infanoj, la romanoj kuraĝigas la junajn legantojn sekvi la instruon de [[Jesuo Kristo]]. La libro ''"The Hidden Key to Harry Potter: Understanding the Meaning, Genius, and Popularity of Joanne Rowling's Harry Potter Novels"'' ("La Kaŝita Sloŝilo al Harry Potter: Kompreni la Signifon, Genion, kaj Popularecon de la romanoj Harry Potter de Joanne Rowling"), verkita de [[John Granger]] (lektoro en la Ortodoksa Eklezio) pretendas malkovri la kristanajn temojn en sia analizo de la historio.
 
===Akuzo pri plagiato===
Kontraŭ Rowling procesis [[Nancy Stouffer]], aŭtoro de ''[[The Legend of Rah and the Muggles]]''. Eldonita en [[1984]], la libro roligis protagoniston nomitan Larry Potter, kaj ankaŭ tiaj personoj kiel Lilly Potter, la kuzino de Larry. Stouffer akuzis pri kopirajta rompo, sed Juĝisto de la Usona Distrikta Kortumo forĵetis la pretendojn de Nancy Stouffer pri plagiato kaj monpunis ŝin je 50 000 Usonaj dolaroj por eldono de fraŭdaj dokumentoj kaj malvera atesto. Krome, Stouffer devis pagi parton de la advokata honorario de Rowling, ŝia Usona eldonisto (Scholastic Press) kaj Warner Bros. Films.
 
Ŝatanto de bildstriaj serioj estas notintaj ke serio, unue eldonita en [[1990]] de [[DC Comics]], nomita "The Books of Magic" ("La Libroj de Magio") de [[Neil Gaiman]], enhavas multajn similaĵojn kun la libroj de Rowling. Ili inkluzivas malhelharan junulon nomitan Tim Hunter kiu malkovras sian potencon kiel la plej pova sorĉisto de sia epoko renkontinte magiopovulojn, el kiuj la unua donacas al li sian magian strigon. Oficiale, Rowling neas scion pri tiu serio, kaj Gaiman diris, ke li kredas la similojn aŭ koincidencon, aŭ tiritaj el la samaj arketipoj de fantasto. Ĉar [[AOL Time Warner]] estas kaj la produktoro de la filmoj Harry Potter kaj la posedanto de DC Comics, estas tre malprobable ke estos ia leĝa proceso.
 
==Parodioj pri Harry Potter==
*[[Barry Trotter]], de [[Michael Gerber]] - serio de parodioj eldonita en Usono kaj la Unuiĝinta Reĝlando.
*[[Porri Gatter]] (Порри Гаттер), de [[Andrej Ĵvalevskij]] (Андрей Жвалевский) kaj Igor' Myt'ko (Игорь Мытько) - [[Belarusio|Belarusa]] serio de parodio de Harry Potter.
*[[Tanja Grotter]] (Таня Гроттер), de [[Dmitrij Jemec]] (Дмитрий Емец) - [[Rusio|Rusa]] serio pri magia lernejanino, prezentita kiel "ia Rusa respondo al Harry Potter".
*''Harry Potter and the Kidney Stone'', ("Harry Potter kaj la Rena Ŝtono") de [[Desmond Devlin]], ilustrita de [[James Warhola]]. Unuapaĝa historio en la gazeto [[Mad Magazine]], marto 2000.
* ''Welcome Back, Potter'' - satiro en stilo de "Saturday Night Live" (usona televida programo) kaj [[Welcome Back, Kotter]].
 
==Nepermesitaj libroj kun rolulo Harry Potter==
*''[[Harry Potter and Leopard-Walk-Up-to-Dragon]]'' - devene en la Ĉina lingvo.
*''[[Harry Potter Kolkataye]]'' (Harry Potter en [[Calcutta]]), de Uttam Ghosh, verkita en la bengala.
 
==Fikcio verkita de ŝatantoj==
En la reto troviĝas nekalkuleblaj historioj verkitaj de ŝatantoj kaj dediĉitaj al Harry Potter, kaj multaj hejmpaĝoj dediĉitaj al tia fikcio.
{{el}}[http://www.sugarquill.net/ The Sugar Quill]
{{el}}[http://www.fictionalley.org/ FictionAlley]).
 
Kiam oni demandas al J.K. Rowling pri la fikcio de la ŝatantoj, ŝi diris, "Mi legis iujn el ili. Mi pensas ke estas tre flate, ke oni tiom amas la personojn." Ĝenerale ŝi subtenas la ŝatanto-fikcion, sed ŝi petas ke la hejmpaĝoj kun plenkreskula enhavo estu ŝlositaj per pasvorto por ke infanoj aĝaj malpli ol 18 ne povu legi ilin.
 
Multo da historioj, skribitaj de ŝatantoj, romance parigas diversajn
personojn, por montri la subtenon de la aŭtoro por tiun kuno. La
paroj, kiujn ŝatantoj subtenas kaj priskribas, varias de tute "kanonaj"
(ekzemple Lily kaj James Potter, la gepatroj de Harry; aŭ
Arthur kaj Molly Weasley, la gepatroj de Ron) ĝis la eblaj (Harry kaj
Hermione aŭ Ron kaj Hermione) - kaj kelkaj ŝatantoj subtenas eĉ tiajn
parigojn, kiuj - laŭ la ĝisnunaj indikoj - ne estas tre probablaj (
Lily Potter kaj la Loligego). Okazas daŭra opinienketo, ĉe la retejo
"Fiction Alley", pri tio, kiun Harry finfine elektos, kaj nun la voĉoj
dividiĝas jene: 45.96 % por Ginny Weasley, 23.83% por Hermione, 13.19%
por Luna Lovegood (malgraŭ intervjua diro de JKR, ke Harry finos kun
iu kunestinta ekde la komenco), kaj 8.94 kredas ke estos neniu. Kiam
oni demandas al Rowling, ĉu estos nekutimaj paroj en la venontaj
libroj, ŝi diris: "Mi ne vere volas diri, ĉar tio ruinigus la
retpaĝarojn de la ŝatantoj." Laŭ ŝiaj retpaĝoj, eĉ iom plaĉas al
ŝi la debatoj pri la diversaj kunigoj [http://www.jkrowling.co.uk/].
 
La historioj verkitaj de la ŝatantaro ofte havas interesajn
vidpunktojn pri la temoj kaj karakteroj de la libro. Iuj kredas,
ekzemple, ke la ĉe-retaj ŝatantoj havas multe pli da simpatio por [[
Draco Malfoy]] ol la ordinara ŝatanto.
 
 
==Arto de la ŝatantoj==
Retpaĝaroj, ekz. [http://www.artisticalley.org/ ArtisticAlley],
entenas milojn da artaĵoj faritaj de artistoj de ĉiu nivelo de
lerteco, aranĝitaj laŭ libroĉapitroj kaj personoj. Troviĝas ankaŭ
unuopaj retejoj, kiuj estas [[montrofenestro]]j de verkoj de talentaj
artistoj.
 
==La karaktero de Harry==
Harry ne permesas, ke la famego ŝancelu lian kapon, kaj li restas
humila, malgraŭ la memorigoj de homoj kiel Gildreroy Lockhart pri lia
granda famo. Fakte, Harry-on ĝenas lia famo ĉar ĝi kaŭzas ke oni
pli adoras lin aŭ pli malamas lin.
 
La plej granda deziro de Harry estas ke li estu normala kaj ĉiuj, kiuj
estas karaj al li, estu sekuraj kaj feliĉaj. Ofte Harry riskas sin por
aliaj homoj kaj penas konvinki aliajn ne sin meti en danĝeron.
Ekzemple, en la unua libro li ne volis ke Ron kaj Hermione iru serĉi
la ŝtonon kun li. La samo okazis en ''"Harry Potter and the Order of''
''the Phoenix" '', kiam Ginny, Neville kaj Luna volis aliĝi al la savmisio
de Harry, Ron, kaj Hermione.
 
Sed tio ne signifas ke Harry estas perfekta. Li povas facile koleriĝi,
kiam oni insultas liajn gepatrojn, aŭ aliajn homojn karajn, aŭ kiam
oni ne kredas lin.
 
==Interesaj faktoj==
*La novelo ''Uncle Dynamite'' (1948) de [[P. G. Wodehouse]] inkluzivas personon nomitan ''Police Constable Harold Potter'' kaj ankaŭ ''Hermione (Bostok, tamen, ne Granger).''
*Oni rimarkas ke la Nederlanda Ĉefministro, [[Jan Peter Balkenende]], similas al Harry Potter.
*La subtenantoj de [[Vladimir Putin]] ofte akuzas, ke la produktantoj de la filmoj modelis la aspekton de [[Dobby]] laŭ la prezidento de Rusio.
*Unu sceno en la Brita televidserio ''Monty Python's Flying Circus'' roligis personon nomitan Harold Potter.
 
==Legu ankaŭ==
#[[Tradukoj de Harry Potter]]
#[[Artikoloj pri tradukoj de Harry Potter]]
#[[Hogwarts]] (Hogvarto)
#[[La rapidtrajno de Hogvarto]]
#[[Fikciaj libroj en la serio de Harry Potter]]
#[[Personoj en la libroj de Harry Potter]]
#[[Listo de lokoj en la libroj de Harry Potter]]
#[[Magio en Harry Potter]]
 
===Magiaĵoj===
*[[Balailstango]]
*[[Nevidebliga mantelo]]
*[[Quidditch]] (Kvidiĉo)
 
===Magiaj Bestoj===
*[[Boggart]]
*[[Dementor]] (Demencisto)
*[[Thestrals]]
 
===Magiula Terminaro===
*[[Muggle]] (Muglo)
 
===Socioj en Harry Potter (laŭ devena angla termino)===
*''[[Dumbledore's Army]]''
*''[[Order of the Phoenix]]'' (Ordeno de la Fenikso)
*''[[Death Eaters]]''
*''[[The Inquisitorial Squad]]''
*''[[The Ministry of Magic]]''
 
==Aktoroj kaj Personoj==
*[[Daniel Radcliffe]] - [[Harry POTTER]] = Hari Poter
*[[Rupert Grint]] - [[Ronald WEASLEY]] = Ronald Veslej
*[[Emma Watson]] - [[Hermione Granger]] = Hermion Granĝer
*[[Richard Harris (aktoro)|Richard Harris]]/[[Michael Gambon]] - [[Albus Dumbledore]] = Albus Dumbledoro
*[[Maggie Smith]] - [[Minerva McGonagall]] = Minerva MakGonagall
*[[Robbie Coltrane]] - [[Rubeus Hagrid]] = Rubeo Hagrid
*[[Alan Rickman]] - [[Severus Snape]] = Severus Snapo
*[[Tom Felton]] - [[Draco Malfoy]] = Drako Malfoj
*[[Matthew Lewis]] - [[Neville Longbottom]] = Nevil Longsubo
*[[Evanna Lynch]] - [[Luna Lovegood]] = [[Luna Bonamo]]
*[[Mark Williams (aktoro)|Mark Williams]] - [[Arthur Weasley]] = Arturo Veslej
*[[Julie Walters]] - [[Molly Weasley]] = Moli Veslej
*[[Chris Rankin]] - [[Percy Weasley]] = Persi Veslej
*[[Bonnie Wright]] - [[Ginny Weasley]] = Ĝini Veslej
*[[James Phelps]] kaj [[Oliver Phelps (aktoro)|Oliver Phelps]] - [[Fred kaj George Weasley]] = Fred kaj Ĝorĝ Veslej
*[[Richard Griffiths]] - [[Vernon Dursley]] = Vernon Durslej
*[[Fiona Shaw]] - [[Petunia Dursley]] = Petunia Durslej
*[[Harry Melling]] - [[Dudley Dursley]] = Dudlej Durslej
*[[Gary Oldman]] - [[Sirius Black]] = Sirius Blak
*[[David Thewlis]] - [[Remus Lupin]] = Remus Lupeno
*[[Jason Isaacs]] - [[Lucius Malfoy]] = Lucius Malfoj
*[[David Bradley]] - [[Argus Filch]] = Argus Filĉ
*[[Devon Murray]] - [[Seamus Finnigan]] = Simo Finigan
*[[Sean Biggerstaff]] - [[Oliver Wood]] = Olivero Ligno
*[[Kenneth Branagh]] - [[Gilderoy Lockhart]] = Gilderoj Lokhart
*[[Emma Thompson]] - [[Sybill Trelawney]] = Sibil Trelavnej
*[[Shirley Henderson]] - [[Moaning Myrtle]] = Moaning Mirtle
*[[Hugh Mitchell]] - [[Colin Creevey]] = Kolin Krivi
*[[Christian Coulson]] - [[Tom Marvolo Riddle]] = Tom Vlades Mistero
*[[John Hurt]] - [[Mr. Ollivander]] = S-ro Olivander
*[[Adrian Rawlins]] - [[James Potter]] = Ĵems Poter
*[[Geraldine Somerville]] - [[Lily Potter]] = Lili Poter
*[[John Cleese]] - [[Nearly Headless Nick]] = Preskaŭ Senkapa Nik
*[[Warwick Davis]] - [[Professor Flitwick]] = P-ro Flitvik
*[[Ian Hart]] - [[Professor Quirrell]] = P-ro Kvirel
*[[Miriam Margoyles]] - [[Professor Sprout]] = P-ro Sprut
*[[Richard Bremmer]] - [[Lord Voldemort]] (voĉo) = Lordo Voldemorto
*[[Timothy Spall]] - [[Peter Pettigrew]] = Petro Etsono
*[[Toby Jones]] - [[Dobby]] (voĉo) = Dobi
*[[Katie Leung]] - [[Cho Chang]] = Ĉo Ĉang
*[[Gemma Jones]] - [[Poppy Pomfrey|Madam Pomfrey]] = S-ino Pomfreŝ
*[[Pam Ferris]] - [[Marjorie Dursley|Aunt Marge]] = Onklin' Marĵori
*[[Zoe Wanamaker]] - [[Madam Hooch]] = Fraŭlino Krampo
*[[Robert Hardy]] - [[Cornelius Fudge]] = Kornelio Fudĝo
*[[Leslie Phillips]] - [[Sorting Hat]] (voĉo) = Ordinganta Ĉapelo
*[[Elizabeth Spriggs]]/[[Dawn French]] - [[The Fat Lady]] = La Dika Sinjorino
*[[Terence Baylor]] - [[The Bloody Baron]] = La Sangema Barono
*[[Simon Fisher Becker]] - [[The Fat Friar]] = La Dika Monaĥo
*[[Nina Young]] - [[The Grey Lady]] = La Griza Sinjorino
*[[Paul Whitehouse]] - [[Sir Cadogan]] = Moŝto Kadogan
*[[Verne Troyer]] - [[Griphook]] = Gripkrampo
*[[Alfred Enoch]] - [[Dean Thomas]] = Din Tomas
*[[Danielle Taylor]] - [[Angelina Johnson]] = Anĝelina Ĵonson
*[[Leilah Sutherland]]- [[Alicia Spinnet]] = Alicia Spineto
*[[Emily Dale]] - [[Katie Bell]] = Katia Bel
*[[David Holmes]] - [[Adrian Pucey]] = Adrian Pucej
*[[Will Theakston]] - [[Marcus Flint]] = Marko Flint
*[[Scott Fern]] - [[Terrence Higgs]] = Terenco Higz
*[[Eleanor Columbus]] - [[Susan Bones]] = Suzana Osoj
*[[Julie Christie]] - [[Madam Rosmerta]] = S-ino Rozmerta
 
==Notoj==
<references/>
==Vidu ankaŭ==
*[[Tanja Grotter]]
 
==Eksteraj ligiloj==
{{el}}[http://www.scholastic.com/harrypotter Oficiala Usona sito de la eldonisto]
{{el}}[http://eo.mondediplo.com/article737.html Artikolo pri Harry Potter]
{{el}}[http://www.hp-fc.de/sprachen/sprachtabellen/esperanto.html Esperanto kaj Germana vortlisto pri Harry Potter]
{{el}}[http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/200208/30224430.html Pri Harry Potter]
{{el}}[http://hp-esperanto.com/ Petskribo por aperigi Hari Poter-on esperante]
 
===Ĉe-retaj [[rolludo|rolludaj]] ttt-ejoj===
{{msg:el}}[http://www.deckleswood.com/ Deckleswood School of Witchcraft and Wizardry]
{{msg:el}}[http://www.hexrpg.com/ Hogwarts Extreme]
{{msg:el}}[http://www.redflu.com/ Redflu una web sobre Harry Potter en español]
 
<!--- Listo de libroj kaj filmoj : {{harrypotter}}. ne jam ekzistas. AL 25/05/04 --->
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Potter, Harry}}
[[Kategorio:Fantasto]]
[[Kategorio:Fikciuloj]]
[[Kategorio:Harry Potter]]
 
{{Commons|Harry Potter}}
 
{{leginda}}
 
{{LigoElstara|hr}}
{{LigoElstara|sv}}
 
{{LigoElstara|es}}
{{LigoElstara|ms}}
 
{{LigoElstara|ast}}
 
[[af:Harry Potter]]
[[als:Harry Potter]]
[[ar:هاري بوتر (سلسلة)]]
[[ast:Harry Potter]]
[[bat-smg:Haris Puoteris]]
[[be:Серыя раманаў «Гары Потэр»]]
[[bg:Хари Потър]]
[[bn:হ্যারি পটার]]
[[br:Harry Potter]]
[[bs:Harry Potter]]
[[ca:Harry Potter]]
[[cdo:Hă-lī Pŏ̤-táik]]
[[cs:Harry Potter]]
[[cy:Harri Potter]]
[[da:Harry Potter]]
[[de:Harry Potter]]
[[el:Χάρι Πότερ]]
[[en:Harry Potter]]
[[es:Harry Potter]]
[[et:Harry Potter (romaanisari)]]
[[eu:Harry Potter]]
[[fa:هری پاتر]]
[[fi:Harry Potter]]
[[fo:Harry Potter]]
[[fr:Harry Potter]]
[[fy:Harry Potter]]
[[ga:Harry Potter]]
[[gl:Harry Potter]]
[[gu:હેરી પોટર]]
[[he:הארי פוטר]]
[[hi:हैरी पॉटर]]
[[hr:Harry Potter]]
[[hu:Harry Potter]]
[[ia:Harry Potter]]
[[id:Harry Potter]]
[[io:Harry Potter]]
[[is:Harry Potter]]
[[it:Harry Potter]]
[[ja:ハリー・ポッターシリーズ]]
[[ko:해리 포터]]
[[la:Harrius Potter]]
[[lb:Harry Potter]]
[[li:Harry Potter]]
[[lt:Haris Poteris]]
[[lv:Harijs Poters]]
[[mk:Хари Потер]]
[[ml:ഹാരി പോട്ടര്‍]]
[[mn:Харри Поттэр]]
[[mr:हॅरी पॉटर]]
[[ms:Harry Potter]]
[[nds:Harry Potter]]
[[nl:Harry Potter]]
[[nn:Harry Potter]]
[[no:Harry Potter]]
[[oc:Harry Potter]]
[[pl:Harry Potter]]
[[pms:Harry Potter]]
[[pt:Harry Potter (série)]]
[[qu:Harry Potter]]
[[ro:Harry Potter]]
[[ru:Гарри Поттер (серия романов)]]
[[sc:Harry Potter]]
[[scn:Harry Potter]]
[[sco:Harry Potter]]
[[se:Harry Potter]]
[[sh:Harry Potter]]
[[simple:Harry Potter]]
[[sk:Harry Potter (knihy)]]
[[sl:Harry Potter]]
[[sq:Harry Potter]]
[[sr:Хари Потер]]
[[sv:Harry Potter]]
[[szl:Harry Potter]]
[[ta:ஹாரி பாட்டர்]]
[[th:แฮร์รี่ พอตเตอร์]]
[[tl:Harry Potter]]
[[tr:Harry Potter (kitap serisi)]]
[[uk:Гаррі Поттер (серія романів)]]
[[vec:Harry Potter]]
[[vi:Harry Potter]]
[[wuu:哈利波特]]
[[yi:הארי פאטער]]
[[zh:哈利·波特]]
[[zh-min-nan:Há-lih Phá-thò]]