Nomoj de Birmo/Mjanmao: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e UJ-igis tekston, kiun origine verkis mi.
Linio 11:
La nomo de la lando aperis unuafoje en [[Monoj|Mon-popola]] [[epigrafo]] datiĝanta de [[1102]], en kiu la nomo estis literumita ''Mirma''. La unua registro de la nomo en Birmlingva epigrafo datiĝas de [[1190]], kaj en tiu epigrafo la nomo estis literumita ''Mranma''. Hodiaŭ en la birma lingvo la nomo ankoraŭ estas literumata ''Mranma'', sed intertempe en plej multaj dialektoj de la birma lingvo la "r"-sono malaperis. Ĝin anstataŭis la glitsono "j". Tial, kvankam la nomo estas skribata ''Mranma'', ĝi vere elparoliĝas ''Mjanma''. En la [[Ĉina lingvo|Ĉina]] la nomo aperis la unuan fojon en [[1273]], kaj estis registrita kiel "緬" (elparolata ''Miǎn'' en mandarena ĉina). Tiun nomon hodiaŭ ankoraŭ uzas la han-ĉinoj kaj aliaj orient-azianoj, kiel ekzemple la [[vjetnamoj]].
 
La [[etimologio]] de ''Mranma'' restas malklara. Ofte rekontata klarigo, kiu havas oficialan subtenon en Birmo, estas, ke la nomo devenas de la Sanskrita ''Brahma'', la nomo de la veda kreado-dio [[Bramao]]. Tiun interpreton de la nomo disvastigis al [[HindioHindujo]] kelkaj Budhistaj monaĥoj el [[Cejlono]]. Tial historie Birmo estis en HindioHindujo nomata ''Brahma-deŝ'' ("Brama-lando"). Tiu nomomaniero tamen jam eluziĝis.
 
En la jardekoj antaŭ la sendependiĝo, partioj favorantaj sendependiĝon serĉis nomon por la naskiĝonta lando, kiu estis entenonta ne nur birme parolantajn homojn, sed ankaŭ plurajn naciajn malplimultojn. En la 1920-aj jaroj iuj favoris la nomon ''Mjanma'', kiu estis nomo uzata por la malnova birma reĝlando detruita de la britoj en la 19-a jarcento. En la 1930-aj jaroj la maldekstremaj sendependecopartioj favoris la nomon ''Bama'', ĉar laŭ ili tiu nomo pli bone ol ''Mjanma'' inkluzivas la malplimultojn. Efektive estis nomata ''Bama'' la birma marioneta reĝimo enpostenigita de la Japana okupacia armeo en la [[Dua Mondmilito]]. Sed tamen, je la sendependiĝo en [[1948]] oni elektis la nomon ''Mjanma'' por la nova lando. Tiu nomo estas la oficiala nomo de Birmo en la birma lingvo la tutan tempon ekde 1948, dum la nomo ''Bama'' estas uzata de la birma popolo en ĉiutaga parolado.