Brita imperio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
UJ-igis landnomojn, kiujn mi mem origine enskribis en I-formo
Linio 17:
==Landoj kaj lokoj, kiuj almenaŭ unufoje apartenis al la imperio de [[Britio]]==
 
: [[Antigvo-Barbudo]] - [[Aŭstralio]] - [[Bahamoj]] - [[Bangladeŝo]] - [[Barato]] - [[Barbado]] - [[Barejno]] - [[Belizo]] - [[Birmo]] - [[Bocvano]] - [[Brunejo]] - [[Butano]] - [[Calais]] (ĝis 16 jarcento) - [[Dominiko]] - [[EgiptioEgiptujo]] - [[Fiĝioj]] - [[Gambio]] - [[Ganao]] - [[Grenado]] - [[Gujano]] - [[Honkongo]] - [[Irako]] - [[Irlando]] - [[Israelo]] - [[Jamajko]] - suda [[Jemeno]] - [[Jordanio]] - [[Kanado]] - [[Kataro]] - [[Kenjo]] - [[Kipro]] - [[Kiribato]] - [[Kuvajto]] - [[Lesoto]] - [[Malajzio]] - [[Malavio]] - [[Maldivoj]] - [[Malto]] - [[Maŭricio]] - [[Minorko]] - [[Nauro]] - [[Niĝerio]] - [[Nov-Zelando]] - parto el [[Okcidenta Germanio]] kaj [[Okcidenta Berlino]] - [[Pakistano]] - [[Palestino]] - [[Papuo-Nov-Gvineo]] - [[Salomonoj]] - [[Samoo]] - [[Sejŝeloj]] - [[Sent-Kristofo kaj Neviso]] - [[Sent-Lucio]] - [[Sent-Vincento kaj la Grenadinoj]] - [[Siera-Leono]] - [[Singapuro]] - norda [[Somalio]] - [[Sri-Lanko]] - [[Sud-Afriko]] - [[Sudano]] - [[Svazilando]] - [[Tanzanio]] - [[Tongo]] - [[Trinidado kaj Tobago]] - [[Tuvalo]] - [[UAE]] - [[Ugando]] - orienta [[Usono]] - [[Zambio]] - [[Zimbabvo]]
 
Ĉi tiuj landoj plejparte estas en [[Afriko]], suda [[Azio]], [[Oceanio]] kaj la [[Antiloj]] kaj sendependiĝis 1945-1997. Ili plejparte nun apartenas al la [[Brita Komunumo]]. Antaŭ 1940, nur Usono, Irlando, Kanado, Nov-Zelando, Aŭstralio kaj Sud-Afriko estis sendependaj de Britio. Usono kaj Irlando estis tute sendependa, sed la aliaj estis [[dominio|dominioj]] de la imperio kaj kunlaboris (libervole) kune kun metropolo Britio en milito kaj komerco.
Linio 66:
La [[Franca Imperio]] de [[Napoleono la 1-a]] akre batalis Brition. Li sukcesis fermi la eŭropajn marbordojn al britaj komercistoj. Tamen, li estis venkita.
 
Britio koloniis Afrikon de pluraj flankoj. De [[Gvineo]], de Sudafriko kie ĝi anstataŭis [[nederlanda Imperio|Nederlandan Imperion]], de [[Zanzibaro]] kaj de [[EgiptioEgiptujo]]. La celo estis la [[afrika senrompa imperio]] sed la [[Kongreso de Berlino]] malhelpis tion per la kreo de [[Belga Kongo]], propraĵo de la belga reĝo.
 
En Azio, Britio venkis [[sipaja Ribelo|Sipajan Ribelon]] en Hindio. Ĝi batalis pri [[Mezazio]] kontraŭ [[Rusa Imperio]], kion [[Rudyard Kipling]] nomis "la Granda Ludo". Per la [[Opiaj Militoj]], Britio malfermis [[Ĉinio]]n al ĝiaj varoj.
 
===20-a jarcento===
En la [[Unua mondmilito]], Britio kaj iam malamika Francio batalis kontraŭ imperioj rusa, [[Germana Imperio|germana]] kaj [[Otomana Imperio|otomana]]. Pro ĝia venko, Britio ekadministris multe de la disfalinta otomana imperio ([[Irako]], [[Kuvajtio]], [[EgiptioEgiptujo]], [[Palestino]], ktp.) kaj afrikan parton de la [[germana imperio]]. Per la akiro de eksgermana [[Tanganjikio]], Britio realigis la afrikan senrompan imperion de EgiptioEgiptujo al Sudafriko kaj de Siera-Leono al [[Zanzibaro]].
 
Por la milito, Britio bezonis la rimedojn de la kolonio. La landoj kie [[blankuloj]] estis plimulto ekakiris memregon kiel dominioj. La neblankaj kleruloj el aliaj partoj de la imperio ankaŭ deziris memregon.