Bonsajo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: bs:Bonsai
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hi:बोनसाई; cosmetic changes
Linio 1:
[[ImageDosiero:Bonsai IMG 6404.jpg|thumb|right|250px|Bonsajo]]
[[ImageDosiero:Bonsai IMG 6426.jpg|thumb|right|250px|Bonsajo]]
[[ImageDosiero:Bonsai IMG 6427.jpg|thumb|right|250px|Bonsajo]]
'''Bonsajo''' estas malnova [[arto]] de [[miniaturo|miniaturigo]] de [[arbo]]j kaj ties kulturado en [[florpoto]]j. Bonsajo similas laŭ grandeco al ordinara ĉambrofloro, sed laŭ proporcioj al normala arbo. Fakte bonsajo estas "preciza", sed malgrandigita kopio de arbo, elkreskinta en naturkondiĉoj.
 
== Bonsajo kaj ĝia ĝenerala priskribo ==
Bonsajo, traduko el la japana 盆栽 [bonsai], signifas "kreskaĵon en plata ujo". Kiel devena lando de bonsajo estis erare konsiderata [[Japanio]], sed fakte la arto de kulturado de miniaturaj arboj en ujoj aperis en malnovepoka [[Ĉinio]] proksimume antaŭ 2 mil jaroj. La arto kulturi bonsajojn venis en Japanion nur en la [[6-a jarcento]], kune kun [[budhismo]]. Ĉi tie la arto de kulturado de bonsajoj ricevis pluan evoluon. Kaj ĝuste de tie ĉi ĝi komencis sian venkan marŝon tra la tuta mondo. Japanio surprenis rolon de peranto inter Ĉinio kaj Okcidento. Ĝuste en la lando de eliranta suno estis maniero de kulturado de bonsajoj plibonigita kaj reguligita. La arto de moderna kulturado de bonsajoj estiĝis komence de la [[20-a jarcento]]. La ĉefa celo de tiu ĉi arto estas helpe de senĉesa serĉado de novaj [[formo]]j krei el ordinaraj kaj ekzotikaj arboj, kulturitaj en naturkondiĉoj, bonsajon. Diference de tradicia, ĉina, estas por japana bonsajo karakteriza pli granda eleganteco.
 
Linio 17:
* La arbo kaj la ujo: ili devas esti en kompozicia kongruo.
 
== Divido de bonsajoj ==
Bonsajoj dividiĝas laŭ formo kaj [[dimensio]]:
=== Bonsajo kaj ĝia dimensio ===
Klasifikado de bonsajoj laŭ dimensio estas tre relativa. Ekzistas sekvantaj specioj de bonsajoj:
*grandaj: 60 – 120 cm;
Linio 39:
*ni [[sterko|sterkas]] bonsajon per malforta koncentraĵo de sterkaĵoj.
 
=== Bonsajo kaj ĝiaj formoj ===
Klasifiko de specioj de bonsajoj, 樹形 [ĵukei] lit. ''formo de arbo'', laŭ ties formo estis farita de japanaj [[dezajno|dezajnistoj]]. Tial en la klasifikado oni uzas japanajn nomojn.
 
==== Chokkan ====
[[Dosiero:Bonsajo_Chokkan.png|50px|right|Bonsajo Chokkan]]
'''''Chokkan''''' 直幹 [ĉokkan] lit. ''rekta trunko'', estas bonsajo, kiu havas simetrian vertikalan formon, tio signifas rektan vertikalan trunkon en formo de [[konuso]] regule kovrita per branĉoj.
 
==== Moyogi ====
[[Dosiero:Bonsajo_Moyogi.png|50px|right|Bonsajo Moyogi]]
'''''Moyogi''''' 模様木 [mojo:gi] lit. ''muaro-arbo'', estas bonsajo, kiu havas nesimetrian vertikalan formon, tio signifas konusforman trunkon kun negranda kliniĝo al la bazo kaj maksimume kun tri negrandaj kurbiĝoj, regule kovritaj per branĉoj.
 
==== Shakan ====
[[Dosiero:Bonsajo_Shakan.png|50px|right|Bonsajo Shakan]]
'''''Shakan''''' 斜幹 [ŝakan] lit. ''klinigita trunko'' estas bonsajo, kiu havas klinigitan formon, tio signifas klinitan trunkon, pinton kaj la radikan sistemon turnigita en kontraŭdirekto ol kian havas la bazo de trunko, la forta radika sistemo.
 
==== Fukinagasi ====
[[Dosiero:Bonsajo_Fukinagasi.png|50px|right|Bonsajo Fukinagasi]]
'''''Fukinagashi''''' 吹流し [fukinagaŝi] ''vento-drivo'' estas bonsajo, kiu havas fleksitan formon, tio signifas klinigitan trunkon, precipe ĉe la pinto kun la branĉoj, direktita al flanko de la kliniĝo.
 
==== Hokidachi ====
[[Dosiero:Bonsajo_Hokidachi.png|50px|right|Bonsajo Hokidachi]]
'''''Hokidachi''''' ホウキ立ち [ho:kidaĉi] ''balailo-staro'' estas bonsajo, kiu havas ventumilan formon, tio signifas rektan trunkon, disbranĉigitan ĝis [[ventumilo]].
 
==== Kengai ====
[[Dosiero:Bonsajo_Kengai.png|50px|right|Bonsajo Kengai]]
'''''Kengai''''' 懸崖 lit. ''krutaĵo'' estas bonsajo, kiu havas vertikalan aŭ [[grado|gradsimilan]] formon, tio signifas kurbigitan trunkon kaj branĉojn, pendigitaj suben, trans la rando de ujo.
 
==== Han-kengai ====
[[Dosiero:Bonsajo_Han_Kengai.png|50px|right|Bonsajo Han Kengai]]
'''''Han-kengai''''' 半懸崖 lit. ''duon-krutaĵo'' estas bonsajo, kiu havas duonvertikalan aŭ [[kaskado|duonkaskadan]] formon, tio signifas la trunkon kaj la branĉojn horizontalaj rilate al la rando de ujo.
 
==== Ishitsuki ====
[[Dosiero:Bonsajo_Ishitsuki.png|50px|right|Bonsajo Ishitsuki]]
'''''Ishitsuki''''' 石付き [iŝicuki] lit. ''ŝtono-kuno'' estas bonsajo, kiu havas [[roko|rokformon]], tio signifas la radikoj de kreskaĵo ĉirkaŭas [[ŝtono]]jn, kiuj estas en la tero.
 
==== Sokan ====
[[Dosiero:Bonsajo_Sokan.png|50px|right|Bonsajo Sokan]]
'''''Sokan''''' 双幹 [so:kan] ''dutrunko'' estas bonsajo, kiu havas duoblan formon, tio signifas 2 trunkojn, de diversa alteco kaj grandeco, elkreskantaj el unu radiksistemo.
 
==== Sankan ====
'''''Sankan''''' 三幹 [sankan] ''tritrunko'' estas bonsajo, kiam el unu radika sistemo elkreskas 3 trunkoj.
 
==== Kabudachi ====
'''''Kabudachi''''' 株立ち [kabudaĉi] ''stumpo-stara'' estas bonsajo, kiu havas plurtrunkan formon, tio signifas kreskaĵo kun kelke da trunkoj de diversa dikeco, simila al [[arbedo]]. Nombro de trunkoj estas malpara.
 
==== Yose-ue ====
[[Dosiero:Bonsajo_Yose-ue.png|50px|right|Bonsajo Yose-ue]]
'''''Yose-ue''''' 寄せ植え [joseue] ''korekte planto'' estas nomita [[arbaro|arbara]] komponaĵo, tio signifas multe da arboj de diversa dimensio kaj aĝo en unu ujo.
 
==== Ikadabuki ====
'''''Ikadabuki''''' 筏吹き ''floso-burĝono'' estas bonsajo, kiu havas formon de [[katamarano]], tio signifas la trunko kuŝanta sur aŭ en grundo, kun vertikalaj branĉoj kreskantaj supren. La kreskaĵo aspektas kiel arbara komponaĵo el kelke da arboj.
 
== Ĝardenaj kaj ĉambraj bonsajoj ==
[[ImageDosiero:bonsai_IMG_6425.jpg|right|thumb|250px|Bonsajo]]
La kulturado de ĉambraj bonsajoj en kondiĉoj de milda [[klimato|klimata]] zono estas kunigita kun grandaj malfacilaĵoj, ĉar tiuokaze kreskaĵoj ne eltenos longan vicon da jaroj. Pli sukcesa estas la kulturado de ĝardena bonsajo, kiu estas lokigita en freŝa [[aero]].
 
La ĝardena bonsajo suferas, se ĝi longtempe troviĝas en ĉambraj kondiĉoj, ĉar ĉambra aero estas por ĝi tro seka kaj varma. Sed se ni kulturas tiun ĉi kreskaĵon sur freŝa aero, problemoj estiĝas nur rare. Somere ni devas la ĝardenan bonsajon iom ombrigi antaŭ rektaj sunradioj kaj vintre ŝirmi ĝin kaj kaŝi ĝin antaŭ [[pluvo]], [[vento]] kaj [[neĝo]]. La fruktodonajn kaj kreskantajn bonsajojn ni ĉiam starigos por kelke da horoj sur bone lumigita loko. Al ĝardenaj bonsajoj apartenas ekz. [[junipero|ĉinia junipero]], [[cipreso]], [[cidonio|japana cidonio]], [[cedro|japana cedro]] kaj [[pino|arbara pino]] kaj ankaŭ [[acero]] kaj [[ulmo]]. En la fakto eblas kian ajn kreskaĵon ekkulturi kiel ĝardenan bonsajon. La ideo krei ĉambrajn bonsajon naskiĝis ne en Oriento, sed en Okcidento, nome en [[Germanio]]. La ĉambra bonsajo estas pli rezistema ol la ĝardena bonsajo. Tamen la ĉambra bonsajo postulas pli altan humidecon de la aero, tial oni rekomendas teni la bonsajon en sufiĉa distanco de hejtaparatoj. La ĉambra bonsajo estas ankaŭ inklina je trablovo.
 
== Ĉambra bonsajo kaj kondiĉoj de zorgo pri ĝi ==
Laŭ pretendeco de kulturado ni povas starigi la ĉambran bonsajon je la sama nivelo kun tiuj plej pretendemaj ĉambraj kreskaĵoj. Pro malbona kulturado la bonsajo aŭ pereos aŭ ĝi perdos sian belecon fariĝante ordinara ĉambra kreskaĵo, sed neniuokaze miniatura arbeto.
 
Bonsajoj plejparte apartenas al [[tropiko|tropikaj]] kaj [[subtropiko|subtropikaj]] kreskaĵoj. El tio rezultas, ke se ni ne havas tiujn kondiĉoj laŭ [[naturo]], ni devas krei tiujn ĉi kondiĉojn per artefarita maniero. Se vi ne estas certaj, ke vi povos doni al bonsajo ĉion ĝustan kaj postulatan por ties sukcesa kaj ĝusta kresko, estas pli bone anticipe rezigni pri la ideo kulturi bonsajon.
 
=== Bonsajo kaj luma reĝimo ===
La tempo de daŭro de [[lumo|lumtago]] en la milda zono estas pli mallonga ol en [[tropiko]]j aŭ [[subtropiko]]j, tial sen sufiĉa lumigo bonsajo neniam havos sufiĉe da [[lumo]]. La manko de sunlumo estas precipe karakteriza por [[vintro|vintra]] parto de la [[jaro]]. Diversaj specioj de bonsajoj postulas diversajn kondiĉojn de lumigo. Kiam ni estos elektantaj starlokon por la bonsajo, ni priatentas pluajn parametrojn de lumigo:
*mondparton ([[nordo]], [[sudo]], [[okcidento]], [[oriento]]);
Linio 126:
*dum vintra tempo ni devas plialtigi la lumigon je 4 ĝis 5 [[horo]]j.
 
=== Bonsajo kaj varma reĝimo ===
La subtropikaj specioj de bonsajoj ([[mirto]], [[olivarbo]], [[granatujo]], [[oficina rosmareno]]) bezonas esti vintre tenataj dum [[temperaturo]] de 5 ĝis 15  °C kaj [[somero|somere]] esti elportataj je freŝa aero ([[balkono]], [[teraso]] ks.).
 
La tropikajn speciojn de bonsajo ni devas dum la tuta jaro teni ĉe temperaturo de 18 ĝis 25  °C. La tropikajn kreskaĵojn ne estas konvene meti sur parapeton, se ne estas sub ĝi lokigita hejtsistemo.
 
Ju pli alta estas temperaturo, en kiu ni tenas la bonsajon, des pli multe da lumo, [[akvo]] kaj vivtenaĵoj la bonsajo bezonas. Ju pli malalta estas temperaturo, des pli malmulte abunda devas esti verŝaĵo kaj sterkaĵo.
 
=== Bonsajo kaj humideco de aero ===
La humideco en urbaj spacoj estas kutime por bonsajo nesufiĉa. Kiel ni povas solvi tiun ĉi problemon?
 
Linio 142:
Por plialtigi la humidecon de aero oni rekomendas priŝpruci la kreskaĵon per akvo. Sed tiu ĉi proceduro alportas nur mallongtempan efekton, tial ni devas regule ripeti ĝin. Ni devas fari la priŝprucadon antaŭtagmeze, por ke la kreskaĵo havu tempon sekiĝi ĝis [[vespero]].
 
=== Bonsajo kaj ĝia priverŝado ===
Teraĵo en la ujo, en kiu ni kulturas la bonsajon, devus esti senĉese humida, ne seka, sed ne ankaŭ tro malseka. La sekecon de la [[grundo]] ni povas defini je tuŝo aŭ el ties kolorigo. Seka "[[krusto]]" sur surfaco de la teraĵo ne signifas, ke la teraĵo estas seka ĝisfunde.
 
Linio 149:
La plej bona akvo por priverŝado estas akvo "ripozita" en trankvilo dum kelkaj horoj. Ni povas uzi ankaŭ akvon el akvokondukilo, sed tiun ni lasos verŝonte kelke da horojn ripozi. La akvo tiel akiros ĉambran temperaturon kaj sedimentiĝas en ĝi malpuraĵo kaj mekanikaj malpuraĵoj.
 
=== Grundo por bonsajo ===
Teraĵo destinita por ĉambraj kreskaĵoj ne taŭgas por bonsajoj. Tia teraĵo kutime enhavas grandan kvanton de la plej malgrandaj partoj. Ekstremokaze ni povas uzi ĝin kiel aldonaĵo al baza teraĵo.
 
Linio 159:
Kiel humon ni povas uzi [[folio|folian]] humon kaj ankaŭ putriĝintan [[konifero]]n, [[torfo]]n, putriĝintan arboŝelon kaj ankaŭ kvalitan [[kompoŝto]]n kun alta enhavo de humo. Ni povas aldoni en grundan miksaĵon iom organikaj sterkaĵoj, ekz. [[korno|kornaj]] eroj, [[fiŝo|fiŝan]] aŭ [[osto|ostan]] [[faruno]]n, [[kolzo|kolzajn presitaĵojn]], nome en proporcio 3 [[gramo]]j da sterkaĵo je 1 [[kilogramo]] da grundo.
 
Ĉiujn elementojn ni zorgeme kunmiksos varmigante ilin en poto dum 15 [[minuto]]j dum temperaturo 100 °C. Dum tia ĉi prilaborado de la grundo ni neniigos ĉiujn [[semo]]jn de [[herbo]]j kaj la plej diversajn malsanojn.
 
La unuaj du miksaĵoj havas neŭtralan staton de acideco, la tria grunda miksaĵo diferenciĝas de ili per sia plialtigita acideco. Malaltigi la acidecon de grundo ni povas per aldono de [[kalcio]], kiun ni almiksos al la organika sterkaĵo. La plialtigitan acidecon malaltigas ankaŭ torfo aŭ putriĝinta konifero.
 
== Bonsajo kaj ĝia kultivado ==
=== Kultivado de bonsajoj el semoj ===
[[ImageDosiero:BonsaiTridentMaple.jpg|right|250px|thumb|Bonsajo]]
El semoj oni kulturas tropikajn kaj subtropikajn kreskaĵojn. Granda kvanto de semoj, kiuj enhavas firman ŝelon, plantonte subiĝas al tavoligo. Plej ofte oni iom tranĉos, trapikos la ŝelon aŭ praktikas akvan reguligon, tio signifas, ke semoj estas metataj en varman akvon por la tuta tago. Tiujn ĉi semojn estas poste necese senprokraste enplanti, ĉar ili rapide perdas sian ĝermecon. Ni devas enplanti proksimume 2 oble pli da semoj ol ni planas, ĉar ne ĉiu semo ĝiskreskas ĝis plenkreska kreskaĵo. Kaŭzoj de pereo de semoj estas diversspecaj: nesterila teraĵo, malfavora jarsezono, malbonaj kondiĉoj por kulturado ktp.
 
Linio 174:
Por ilia pli bona lumigo estas bone planti semojn unu de la alia kun sufiĉe granda intervalo. Grandajn semojn ni plantas unuope, etajn semojn ni regule dispolvigas, anticipe ni kunmiksos ilin kun duobla porcio de malprofunda seka sablo. Kiam ili estas plantintaj, ni alpresos ilin per tabuleto kaj superŝutos per malprofunda grundo, je forto 2 ĝis 3 pli granda ol estas dimensio de la semetoj. Sed la semojn, kiuj ŝatas kaj bezonas lumon, ni ne superŝutas. La ujon kun la plantitaj semoj ni kovros per [[vitro]] aŭ [[travideblo|travidebla]] kovrilo, kiu ebligas konservi humidecon kaj sekurigas aliron de lumo al la semoj. Ni devas lokigi la ujon tiel, por ke eĉ en la malplej varma periodo ĝi havu sufiĉan alŝovon de varmo, ekz. ĉe [[radiatoro]] ĉe [[centra hejtado]].
 
Optimuma temperaturo por plimulto da bonsajoj estas 20 ĝis 25  °C (sed ne pli alta!). La semetoj devas esti ŝirmataj de rektaj sunradioj. Ni devas gardi la teraĵon, por ke ĝi estu nek sekiĝinta nek tro humida. Manko de humideco kaj ankaŭ ties troeco damaĝas al la semoj.
 
Tuj kiam la semoj estos ekĝermintaj, ni devas levi la kovrilon, por ke ni certigu aliron de aero. Sed post 2 ĝi 3 tagoj ni forigos la kovrilon. Kiam la [[tigo]]j iom estos elkreskintaj, havante 3 ĝis 4 folietojn, ni devas replanti ilin en novan argilan poton, plenigita per freŝa grundo. La tigojn oni plantas unu de la alia en distanco 3 ĝis 4 cm. Samtempe oni iom tranĉos la [[radiko]]jn kaj enprofundigos en la grundon je nivelo de la unua paro de folietoj. Multfoja replantado en periodo de 4 ĝis 8 semajnoj (depende de la jarsezono) helpas formigadon de riĉa kaj bone evoluiĝinta radika sistemo de junaj kreskaĵoj. Post 6 ĝis 8 semajnoj post la replantado ni povas la grundon iom sterki.
 
=== Bonsajo kaj ĝia stikado ===
Apartigitajn tigojn, akiritaj sekve de formigado de bonsajo, ni povas uzi por [[stikado]].
 
Por tiu ĉi maniero de multigado de bonsajo estas konvene uzi junajn kaj elastajn stikaĵojn, en longeco 5 ĝis 10 cm. Ni devas fortranĉi ilin per akra tranĉilo, sub lasta paro de [[folio]]j. En suba parto de la stikaĵo ni atenteme apartigos foliojn, por ke ni ne difektu surfacon de la stikaĵo.
 
Teraĵo por plantado de stikaĵoj estas la sama, kiel por semoj. La ujo devas havi proksimume profundaĵon 6 cm. La greftaĵojn ni enplantas malprofunde, proksimume 1 ĝis 1,5 cm, kaj en humidigitan grundon. Ni plantas ilin vertikale atentante, ke la greftaĵoj ne falu. Distanco inter unuopaj plantaĵoj dependas de ties dimensio, sed ĉiuokaze ili devas reciproke tuŝi unu la alian. Plantinte la stikaĵojn ni surverŝos la grundon kaj la ujon ni kovros per vitro aŭ per plastaĵo. Optimuma temperaturo por stikaĵoj de tropikaj kreskaĵoj estas 20 ĝis 25  °C, por stikaĵoj de subtropikaj kreskaĵoj estas 14 ĝis 20  °C. Tuj kiam aperos tigoj, ni levos la kovrilon kaj kiam 1 tago estos pasinta, ni forigos la kovrilon.
 
=== Bonsajo kaj multigado per aeraj tranĉaĵoj ===
Tio estas olda maniero, kiu estas uzata por kulturado de la plej diversaj specioj de [[fikuso]]j. Kun ties helpo eblas krei el granda kreskaĵo bonsajon.
 
Linio 198:
Kiam ni estos farintaj la noĉojn per kia ajn maniero, ni superŝutos ilin per biohumo, kiu enhavas por kreskaĵo gravajn hormonojn de kresko kaj ĉirkaŭmetos ĉirkaŭ ili [[musko]]n aŭ [[torfo]]n, kaj poste ni ĉirkaŭvolvos ilin per [[polietyleno]]. Ni devas reteni la muskon kaj la torfon en humida stato. Post 1,5 ĝis 2,5 monatoj, laŭ jarsezono kaj aspekto de la kreskaĵo, ekĝermos sub la musko aŭ torfo radiketoj. Nun ni devos apartigi la nodeton de la trunko, nome sub la loko, kie la radiketoj ekĝermis kaj atenteme enplanti en ujon plenigita per teraĵo. Ni samtempe devas atenti, por ke ni ne damaĝu muskajn aŭ torfan ĉirkaŭvolvon. Ni devas la junan kreskaĵon dum la unua [[semajno]], ĝis kiam ties radika sistemo ne firmiĝos, ŝirmi antaŭ malfermita sunspaco kaj trablovo. Ni replantas la kreskaĵon en novan ujon sole unufoje dum la [[jaro]].
 
=== Bonsajo kaj konvenaj florpotoj kaj ujoj ===
Ni povas uzi por bonsajo kiel specialajn platajn ujojn, tiel ankaŭ kutimajn [[florpoto]]jn el [[argilo]] aŭ el artefarita [[materio]]. Sed pli bone estas preferi [[ceramiko|ceramikan]] ujon. Dum humidigado ni devas memori, ke argila florpoto ensorbas en sin certan kvanton de humidaĵo. Tial devas esti la humidigado de kreskaĵo en argila florpoto pli abunda ol en florpoto el artefarita materio.
 
Linio 211:
Por kreskaĵoj [[floro|florantaj]] kaj kreskaĵoj kun klaraj aŭ [[griza|griz]][[verda]]j folioj plej bone taŭgas ujoj de klaraj nuancoj. Por bonsajoj kun malhele [[verda]]j folioj kaj ankaŭ por tiuj, ĉe kiuj la malhela trunko kaj ties branĉoj superas super kvanto de folioj, estas konvenaj ujoj de malhele [[griza]], malhele [[bruna]] kaj malhele [[blua]] koloro. En la unua okazo oni preferas ujojn kolorigitaj per [[glazuro]], en alia okazo devus esti uzeblaj florpotoj sen glazuro.
 
==== Plantado ====
Fine ni do la plantaĵojn kaj tigojn plantas en daŭran argilan ujon. Ĉe plantaĵoj ni apartigas flankajn radiketojn kaj ĉe tigoj tro longajn radikojn pritranĉas.
 
Linio 218:
Enplantonte ni egaligos la fundon de la ujo kaj surmetos per maldika tavolo de grundo. Ni distiros la radikojn de la plantaĵo kaj tiel ĉi reguligita ni enmetos ĝin en la argilan ujon. Ni surŝutos post tio inter la radiketojn fundamenton de grundo, kiun ni zorgeme egaligos kaj modere alpremos per la [[fingro]]j. Kiam la argila poto estas plenigita per la grundo, ni zorgeme estus frapontaj sur ĝi, por ke eventualaj malplenaj lokoj malaperu. En okazo de bezono ni poste iom da teraĵo ankoraŭ aldonos en la ujon. Ni devas lasi por surverŝado inter muro de la ujo kaj kalkano de la kreskaĵo sufiĉan interspacon.
 
=== Bonsajo kaj ĝia replantado ===
En la paso de la unua jaro ni lasas bonsajon libere kreski. Sed dum sekvantaj 5 ĝis 7 jaroj estas jam bezone bonsajon replanti, nome komence ĉiujare kaj poste ĉiun duan jaron.
 
Linio 243:
Post tio, kiam ni lokigos ĝuste la kreskaĵon, ni plenigos la argilan ujon per teraĵo. Por ke pleniĝu malplenaj lokoj en la teraĵo, ni atenteme per la fingroj alpremos la grundon inter la radikoj kaj laŭlonge laŭ la florpoto. Ni atenteme priverŝos la replantitan kreskaĵon per akvo ĝis tiu tempo, ĝis kiam la akvo ne fluos el la dren-aperturo. Ni starigos la florpoton kun la bonsajo sur klare lumigita loko kaj kiel eble plej malproksime de ebla trablovo. Post 4 ĝis 5 semajnoj la bonsajo kreos novan radikan sistemon.
 
== Bonsajo kaj ĝia formigado ==
=== Pritranĉado de branĉoj kaj tigoj ===
Bonsajon estas plej bone pritranĉi printempe aŭ somere, kiam la kreskaĵo eniras en periodon de aktiva kresko. Tiujn bonsajojn, kiuj kreskas en la paso de la tuta jaro, ni povas pritranĉi kiam ajn. sed ni devas memori, ke tia ĉi kreskaĵo estas en vintra periodo tre malfortigita.
 
Linio 265:
Antaŭ tio, ol ni apartigos unu aŭ du branĉojn, oni rekomendas kovri la branĉojn per la polmo aŭ folio de papero, por ke ni konstatu, ĉu la fortranĉo de branĉoj vere montriĝos pozitive en la aspekto de kreskaĵo. Ju pli altan kreskaĵon ni planas, des pli multe da tempo la procedo de pritranĉado mem prenas.
 
==== Pritranĉado de pino kaj cipreso ====
Procedo de pritranĉado de bonsajo okazas same kiel ĉe ceteraj specioj de kreskaĵoj, tamen pritranĉado de [[pino]] kaj [[cipreso]] (''Cupressus macrocarpa'') havas siajn apartaĵojn.
 
Linio 272:
Simila procedo taŭgas ankaŭ por tigoj de cipreso.
 
==== Metodo linnan‘ ====
Tiu ĉi metodo de pritranĉado de kreskaĵoj estiĝis fine de la [[19-a jarcento]] en [[Ĉinio]], en urbeto [[Linnan‘]]. Inventintoj de tiu ĉi metodo estis [[monaĥo]]j de budhisma monaĥejo, kiuj aprezis bizaran kaj nodan formon de [[arbo]]j, kreskantaj en [[montaro]]j, kaj ili decidiĝis ekkulturi kreskaĵojn de simila formo, sed per artefarita vojo, kio sukcesis al ili.
 
Linio 279:
Kiam la kreskaĵo havos sufiĉe da forto, ni devas fortranĉi ĝian trunketon super tiu ĉi burĝono, kiu definas direkton de kresko. Post ia tempo, kiam la fortranĉita tigo elkreskos kaj denove plifortiĝos, ni denove fortranĉos la tigon super tiu ĉi burĝono, kiu montras jam iom ŝanĝitan direkton de kresko. Oni faras la pritranĉadon kelkfoje, sekve de kio la kreskaĵo akiras interesan kaj naturan aspekton. Principa negativo de tiu ĉi metodo de la formigado de bonsajo apartenas tempo de daŭro (preskaŭ kelke da jaroj) kaj altaj postuloj por lumaj kondiĉoj.
 
==== Bonsajo kaj pritranĉado de aeraj radikoj ====
Multe da tropikaj kreskaĵoj ellasas aerajn radikojn. Sed ne ĉiujn ni devas apartigi. Parton de radikoj eblas direktigi vertikale suben kaj superŝuti per teraĵo. La donita operacio helpos krei bizaran formon de bonsajo.
 
=== Bonsajo kaj ĝia formigado helpe de drato ===
Metodo de formigado de bonsajo helpe de [[drato]] estas relative nova. Ĝi aperis nur en la [[20-a jarcento]]. Baza maniero estis antaŭ tio formigado de bonsajo per "fortranĉado", kiu gvidis al postulata efekto nur post paso de multaj jaroj.
 
Linio 295:
Ni devas senpere ĉirkaŭvolvi la draton tiel, por ke unuopaj kaneloj faru kun la ĉirkaŭvolvata branĉo angulon 45°. Samtempe ni observas, por ke ne okazu damaĝigo de ŝelo, foliaro kaj tigoj. Kreskaĵon kun fajna ŝelo ni unue ĉirkaŭvolvos per premita [[papero]] kaj nur poste per drato, por ke ni ne vundu la surfacon de kreskaĵo. Se unu drato por alidirektado de kresko kaj formigado de bonsajo ne sufiĉos al ni, ni uzos trankvile ankoraŭ unu. Dum la formigado ni ĉiam per unu [[mano]] firme alpremos la draton al la bonsajo kaj per la alia mano ni zorgeme volvas la draton sur la trunkon. Samtempe ĉiun faritan kanelon ni kaptos per la unua mano. La suban finaĵon de la drato ni firme sekurigos ĉe la bazo aŭ sur ĉefa aŭ forta branĉo de la kreskaĵo. Ni volvas la draton direkte de sube supren el la trunko kaj ankaŭ de la trunko ĝis pintoj de grandaj kaj fortaj branĉoj. La branĉoj, kiuj troviĝas kontraŭ si, ni povas ĉirkaŭvolvi per unu drato. Se poste ni volas fleksigi suben aŭ direktigi supren, ni volvas la draton sur la branĉon turnigante en bezonata direkto.
 
Ni lasos la draton sur la kreskaĵo proksimume de 1 [[monato]] sur fajnaj branĉoj ĝis 6 monatoj por la trunko kaj fortaj branĉoj. Se la drato komencos enkreski per la ŝelo, ni devas senprokraste forigi ĝin, senpardone por tio, ĉu la arbeto akceptis la postulatan formon aŭ ne. En mala kazo restas sur la ŝelo [[cikatro]]j, kiuj malbonigas eksteran aspekton de bonsajo. Post paso de kelke da semajnoj ni povas ripeti la ĉirkaŭvolvadon.
 
Forigadon de la drato oni faras en mala direkto ol ĉirkaŭvolvigadon. Sed estas ankaŭ bezone fari tion tre zorgeme, por ke ni ne damaĝigu la kreskaĵon.
 
=== Bonsajo kaj ĝia formigado sen drato ===
Ni povas formigi bonsajon ankaŭ per aliaj manieroj, ekzemple helpe de ŝarĝo aŭ per stangetoj. Por ke ni ne damaĝu la ŝelon de kreskaĵo, ni devas meti sub stangetojn guman submetaĵon.
 
=== Bonsajo kaj malgrandigado de dimensioj de iliaj folioj ===
Iam dimensio de folio ne respondas al malgranda alteco de bonsajo. Ĉiokaze ni devas la foliojn malgrandigi per artefarita maniero.
 
Linio 313:
* oni kulturas ĝin en bonaj kondiĉoj (sur ombrigita loko kaj dum ĝusta surverŝado).
 
=== Bonsajo kaj plifortigo de ĝia trunko ===
Sen interveno de homo ĉiu trunko mem atingos pli frue aŭ pli malfruenecesan dikecon. Sed ni povas tiun ĉi procedon plirapidigi. Ekzistas kelke de tiuj ĉi manieroj:
 
Linio 319:
::La unuaj 3 ĝis 5 jaroj ni ĉiujare replantas junajn arbetojn en grandan florpoton kaj kiam tiu ĉi tempo estos pasinta, ni plantas ili en platan ujon. Tio ĉi gvidas al natura plifortigo de la trunko.
:2. Por junaj kaj elastaj kreskaĵoj kaj kreskaĵoj sen firma ŝelo:
::Proksimume unufoje dum semajno en periodo de aktiva kresko ni movas per la suba parto de trunko en la plej diversajn direktojn, sekve de kio la trunko difektiĝos kaj plifortiĝos.
:3. Por kreskaĵoj kun glata trunko:
::Suban parton de trunko ni libervole ĉirkaŭvolvas per drato. Kiam la trunko komencos ĉirkaŭkreski per ŝelo, ni forigos la draton. Sekve de tiu ĉi operacio estiĝas tuberoj, kiuj malaperos post 3 ĝis 5 jaroj.
Linio 326:
:5. Al plifortigo de la trunko povas gvidi neapartigitaj branĉoj de granda dimensio en la suba parto de arbo, tamen tiu ĉi rapida plifortigo de la trunko kondukos al estiĝo de fajnaj branĉoj.
 
== Bonsajo kaj ĝiaj netradiciaj komponaĵoj ==
=== Alplantado ===
Por ke tero sub bonsajo aspektu nature, oni alplantas sufiĉe ofte al bonsajo muskojn aŭ herbo. Sed bedaŭrinde en ĉambraj kondiĉoj muskoj kreskas tre malmulte.
 
Linio 334:
Al kelkaj specioj de bonsajoj ni povas aldoni [[ŝtono]]jn, [[gruzo]]n kaj [[sablo]]n.
 
=== Bonsajo kaj ĝia grupa plantado (arbaro) ===
Por grupa plantado estas plej konvenaj bonsajoj kun malgrandaj folioj, kiujn ni plantas en platan ujon, longa 25 ĝis 40 cm, [[ovalo|ovala]] aŭ rektangula formo. Ni aranĝas [[arbaro|arbaran]] komponaĵon el plenkreskaj, 5 ĝis 10 jaraj kreskaĵoj, plantitaj komune kun la junaj. Ni plantas en unu ujon kreskaĵojn de unu specio kaj de la sama formo. Por dono de natura efekto oni rekomendas elekti malparan nombron de kreskaĵoj, sed malpli ol 10. Ni devas eviti de simetria aŭ rektangula dislokado de kreskaĵoj kaj ankaŭ de enplantado de 2 kreskaĵoj en vicon. Ĉiuj kreskaĵoj devas per la alteco kaj per la aĝo diferenciĝi. Plej bele estas, kiam la plej alta kaj la plej maljuna arbeto havas tiun plej fortan trunkon, kaj la plej malalta kaj la plej juna arbeto la trunkon plej malfortan.
 
Linio 345:
#okaze de [[malsano]] de unu bonsajo estiĝas minaco de [[infekto]] de la tuta komponaĵo.
 
==== Roka plantado ====
Ni distingas 2 specojn de rokaj komponaĵoj, kiuj kreas diversajn estetikajn efektojn:
#plantado de kreskaĵoj sur ŝtonon (ĉiokaze el komponaĵ-centro eliras kreskaĵo).
Linio 352:
Laŭ speco de roka plantado oni metas apartajn pretendojn aŭ por kreskaĵo aŭ por ŝtono.
 
===== Bonsajo sur ŝtono =====
Bonsajo devas havi longajn kaj fortajn radikojn kaj [[ŝtono]] devas esti krevinta kaj kun [[kanelo]]j, en kiujn eblas lokigi la [[radiko]]jn. Oni lokigas la kreskaĵon sur ŝtono tiel, por ke la radikoj troviĝu en teraĵo sub la ŝtono. Ni fiksas la kreskaĵon sur la ŝtono kaj la ŝtono ni metas en platan ujon. Ni surŝutos ĉirkaŭ la ŝtono la teraĵon. Ni disigos la radikojn sur la fundo de la ujo kaj superŝutos per la teraĵo. Por ke la radikoj estu senĉese humidaj, ni metos sur la ŝtono [[polietileno]]n. Spaco inter la ŝtono kaj la polietileno ni plenigos per sablo konservante tiel humidecon. Post kelke da monatoj, kiam la radikoj sufiĉe elkreksos kaj enradikiĝos en la grundo, ni forigos la sablon kun la polietileno.
 
Linio 359:
Kiam la radikoj atingos la fundon, ni elprenos la kreskaĵon, dislokigos ĝin sur la ŝtono, kiun ni metos en platan ujon kaj ĉirkaŭmetas per grundo.
 
===== Bonsajo kaj ĝia plantado en kavaĵon de ŝtono =====
[[ImageDosiero:Bonsai.jpg|right|thumb|250px|Bonsajo]]
Por plantado de bonsajo ni bezonas belan [[ŝtono]]n kun granda kaj evidenta kavaĵo. Ni metos la ŝtonon en la ujon tiel, por ke la kavaĵo estu el flanko, kio aldonos al la komponaĵo interesan kaj asimetrian aspekton. Se estas kelke da kavaĵoj, ni metos la ŝtonon tiel, ke ĉiuj kavaĵoj aperu en antaŭ parto de la komponaĵo.
 
Linio 371:
Ni ne replantas bonsajon en la ŝtono. Ĉiujare suprajn tavolojn de la malnova grundo en la kavaĵo ni interŝanĝos kun la nova. Ni surverŝas ĝin tre atenteme.
 
===== Bonsajo kaj terena plantado =====
Diference de la arbara komponaĵo dominas en pejzaĝa komponaĵo malkovrita spaco, la t.n. [[valo]], arbarhakejoj, herbejoj. Ni plantas bonsajojn en platan ujon, de [[ovalo|ovala]] aŭ rektangula formo, ne tro proksime unu de la alia metante inter ili ŝtonojn. Oni rekomendas eluzi kreskaĵojn kun malgrandaj folioj kaj mallonga konifero. En unu ujon ni plantas kreskaĵojn de unu specio en aĝo de 2 ĝis 5 jaroj.
 
Linio 386:
Ni replantas tiuj ĉi pejzaĝajn komponaĵojn ĉiun duan jaron.
 
== Kiel ĝuste aĉeti pretan bonsajon ==
Bonsajo kaj ĝia kulturado estas pretendema laboro, postulanta certajn kutimojn. Per malĝusta decido aŭ pli malfrua surverŝaĵo ni povas klopodon de kelke da monatoj aŭ eĉ jaroj tute neniigi. Krom tio, la rezultojn de propra laboro ni ekvidos nur post longa tempo. Por ke ni havu bonsajon laŭ nia imago tute preta, ni bezonas minimume 4 ĝis 5 jaroj. Tiom da tempo estas bezone tial, por ke forta trunko havu tempon por kreiĝi. Ĉiuj ĉi kaŭzoj devigas nin, por ke ni prefere aĉetu jam maturiĝantan bonsajon, kiu estas preskaŭ preta.
 
Linio 404:
#formon kaj eksterajn preferencojn de bonsajo.
 
== Vidu ankaŭ ==
*[[Arbo]]
*[[Arbaro]]
Linio 416:
 
{{elstara}}
{{LigoElstara|fi}}
{{LigoElstara|hr}}
{{LigoElstara|mk}}
 
[[Kategorio:Japana arto]]
[[Kategorio:Plantoj]]
 
{{LigoElstara|fi}}
{{LigoElstara|hr}}
{{LigoElstara|mk}}
 
[[af:Bonsai]]
Linio 442 ⟶ 441:
[[gl:Bonsai]]
[[he:בונסאי]]
[[hi:बोनसाई]]
[[hr:Bonsai]]
[[hu:Bonszai]]