Saĝo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ro:Înţelepciune
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{ĝermo}}
'''Saĝo''' estas [[homo|homa]] kapablo kiu disvolviĝas per aplikado de [[inteligento]] al siaj [[sperto]]jspertoj. Saĝo donas al la homo pli bonan [[kompreno]]nkomprenon, kiu ebligas cerbumi pri kio estas vera aŭ malvera kaj kio estas bona aŭ malbona. en apartaj corkonstancoj.
 
== Proverbo ==
Ekzistas pluraj [[proverbo]]j pri saĝo en la [[Proverbaro Esperanta]] de [[L. L. Zamenhof]], inter ili<ref>[http://eo.lernu.net/biblioteko/proverboj/listo.php]</ref>:
* {{citaĵo|''Azen' al azeno riproĉas malsaĝon.''}}
* {{citaĵo|''Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo.''}}
* {{citaĵo|''Post domaĝo venas saĝo.''}}
 
== Referencoj =Klarigoj===
Ekzistas du kategorioj de etikaj normoj: 1) la normoj ''negativaj-absolutaj'' (ekzemple, “ne mortigu”, “ne priŝtelu”, ne torturu” ktp) kiuj preskribas neniam plenumi tiujn agojn kiuj estas ĉiam malbonaj; 2) la normoj ''pozitivaj-relativaj'' (ekzemple, “helpu la proksimularon”, “plenumu promesojn” ktp), kiuj ordonas plenumi certajn agojn, sed ne en ĉiŭj kazoj, des malpli se tiuj agoj estas malpermesitaj de normoj negativaj-absolutaj (ekzemple, “oni ne rajtas helpi la malriĉulojn mortigante la riĉulojn).
 
Sed por plenumi virtan agon, ne sufiĉas esti provizita je normoj-reguloj, necesas ankaŭ akirinti la virton de la saĝo aŭ prudento (nekonfuzenda, laŭ la hodiaŭa signifo, kiel simpla singardo) aŭ ''Fronesis'' (se tion diri helenvorte), ĉar la normoj estas indikoj nur ĝeneralaj, kiuj, kun escepto de la normoj negativaj-absolutaj, ne povas el si mem orienti nian racion en la varia multfomiĝo de la situacioj: ili estas kiel geografia mapo kiu signas nur la precipuajn lokojn.
 
===Tasko de la saĝo rilate al la normoj negativaj-absolutaj===
Kompare kun la nagativaj-absolutaj normoj, saĝo (fronesis) havas neniun taskon fiksi esceptojn, tamen ĝi havas ĉiam la taskon identigi la agon kiun oni celas plenumi, devas nome kompreni ĉu la ago enkadriĝas sub la absoluta norno aŭ ne. Ekzemple, post la konsento al la absoluta morala principo “ne mortigu”, kiel oni devas konduti se aviadilo elkursigita kaj rekte celumanta sur la Ĝemelajn Turojn? Faligi la aviadilon (antaŭ ol ĝi trafu la celon) sur kiu vojaĝas dekoj da senkulpaj personoj estas murdo kaj do malbona ago, aŭ ĉu tio ne estas murdo kaj do morale bona? Do, ĉi tie devas agi saĝo.
===Tasko de la saĝo en kazo de normoj pozitivaj-relativaj===
Plisupre estis dirite ke la normoj pozitivaj-relativaj, kiuj ordonas plenumi agon, ne devigas ĉiam, tial rilate ilin la saĝo intervenas vaste. Ni vidu almenaŭ iujn el ĝiaj funkcioj:
 
a) Racio devas foje decidi inter normoj kunfliktantaj. Ekzemple, en la kazo, prezentita de filozofo Sartre, de la studento kiu devas elekti ĉu respekti la devon asisti sian patrinon grave malsanan aŭ servi al sia patrujo okupita de nazioj).
 
b) Por apliki la saman normon necesas aparta percepto pri la elstaraj apartaĵoj de la situacio, estas postulita “vidamplekso” kiu siavice postulas rafiniĝon de la saĝo kiu devas regi la emociojn kaj direkti la volon. Oni vidas ke ĉi tie la saĝo montras sian funkcion kaj neceson.
 
c) Foje la normo ne devigas ĉiujn personojn. Ekzemple, la normo helpi bezonulojn ne devigas en la sama mezuro malriĉulojn. Ĉi tie havas vastan spacon la interveno de la saĝo.
 
d) Ekzistas virtaj agoj kiuj ne enkadriĝas ene de normoj (ekzemple, la agoj de amikeco). Ĉi-kaze normo indikas nek ''kiel'' nek ''kiam''. Jen do kampo por la interveno de la saĝo.
 
e) ...
 
Oni komprenas la gravecon de tiu “virto” necesa precipe en direktantoj kaj politikistoj, konsilantoj kaj influaj personoj. Ne sufiĉas, tial, lerni la normojn, necesas akiri la saĝon aŭ prudenton.
 
Ne necesas diri ke religioj asertas ke tiu saĝo estas ankaŭ virto akirenda per respekto de la negativaj-absolutaj normoj, eĉ kristanismo instruas ke la saĝo estas ankaŭ dia donaco akirenda per alvoko kaj intima obeo al la Sankta Spirito.
 
 
===Historio de la koncepto pri la saĝo===
Alia estas la saĝo laŭ kristanismo, alia estas la saĝo laŭ klerismo, alia estas la saĝo ĉe diversaj kulturoj. Filozofioj lasis sian stampon pri saĝo. vidu detalojn ĉe [http://it.wikipedia.org/wiki/Saggezza], kaj ĉe [http://fr.wikipedia.org/wiki/Sagesse] kie estas prezentata spurojn de la "diversaj" saĝoj en la diversaj kulturoj.
 
===La libro de la Saĝo aŭ La saĝo de Salomono===
Ekzistas ankaŭ, kanona nur por katolkoj kaj orientaj kristanaj eklezioj (ne do por protestantoj kaj hebreoj), biblia libro nomata “Libro de la Saĝo”, aŭ “[[La saĝo de Salomono]]" (Greke Σοφια Σολομωντος), kie estas proponita la saĝo sub speciala naturo, certe enprenanta ankaŭ la Fronesis grekan: la saĝo, laŭ tiu libro, similas al dia ĉeesto en la homo. Laŭ katolikoj, la libro, greke verkita malmulte antaŭ la novtestanta verkaro kaj citanta bilierojn de la [[Septuaginto]], estas Di-inspirita ankaŭ pro tio ke ĝiaj propraj konceptoj ĉeestas ĉe novtestantaj verkistoj. Por pliscii ĉi-rilate oni konsultu
 
[http://it.wikipedia.org/wiki/Libro_della_Sapienza ]
 
[http://en.wikipedia.org/wiki/Book_of_Wisdom]
 
[http://la.wikipedia.org/wiki/Liber_Sapientiae]
 
[http://www.enciclopediacattolica.it/wiki/Libro_della_Sapienza]
 
===Referencoj===
<references/>
Giacomo Samek Lodovici, Virtù e ragion pratica, Vita e Pensiero, Milano, 2008.
 
== =Proverbo pri la saĝo===
Ekzistas pluraj [[proverbo]]jproverboj pri saĝo en la [[Esperanta Proverbaro Esperanta]] de [[L. L. Zamenhof]], inter ili<ref>[http://eo.lernu.net/biblioteko/proverboj/listo.php1]</ref>:
*« {{citaĵo|''Azen' al azeno riproĉas malsaĝon.''}} »
*« {{citaĵo|''Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo.''}} »
*« {{citaĵo|''Post domaĝo venas saĝo.''}} »
 
{{ĝermo}}
 
[[Kategorio:Filozofio]]
[[Kategorio:Virtoj]]
[[Kategorio:Psikologio]]
 
[[ar:حكمة]]