Penitenco: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{polurinda}}{{ĝermo}}
'''Penitenco''' nocie multeflankas. Ĝi fakte povas aludi al ĉiuspeca sufero aŭ al sufero pro siaj mankoj, pli specife pro moralaj mankoj; ĝi povas pensigi al sistemoj punrepagaj praktikitaj de religioj por reakcepti la pentantajn pekintojn; plie ĝi ne ekskludas la suferojn de la asketa vivo; krome en [[kristanismo]], por konfesioj akceptantaj la konfesan repacigan [[sakramento]]n povas signifi ĝuste tiun sakramenton; ĝuste por tiuj lastaj pli korekte ĝi signifas sintenojn kaj agadojn per kiuj la pekulo, post la konfeso aŭ rekono de sia kulpo, intencas ripari kaj repagi, ĉe Dio kaj ĉe la kristana komunumo, la malbonon plenumitan per la pekado.
 
Ĝuste tiu lasta estas la signifo de tiu nocio ''pentenco'' kiu eble pli klare nomiĝeblus ripara penitenco, rejustiga post, aparte por katolikismo, la pekliberiga konfeso kaj [[absolvo]]. En la latina oni ĝin difinas “satisfactio“ (riparo, sakramenta pentofaro, kutime altrudita de la konfesprenanto).
Linio 8:
Ĉiuj kristanaj eklezioj akordas en la fakto ke estas devo de la pekulo, kiu jam obtenis la dian pardonon rilate kulpon per penta konfeso aŭ per penta konsciiĝo pri sia malbonagado, reestabli sin mem kaj perturbitajn aferojn en la antaŭa stato. La strebo profiti de [[indulgenco]], laŭ la praktikantoj de tiu spirita rito, kontribuas al tiu kreskiĝo per la konsciiĝo pri la ekzisto de la peno repagota.
 
===Historio de la pentofara penitenco===
Se en kristanismo, penitenco indikas procezon de [[konvertiĝo]] al Dio per la konsciiĝo pri la peko kaj per la propono reveni al vivo sankta laŭ la evangelia, greke [[μετανοια]], ĝi ĉiam implicas la devon ripari kaj antaŭ la proksimuloj (ĉiam damaĝitaj pro skandalo kaj febliĝo de la komuna adhero al Kristo) kaj antaŭ Dio. Sed la manieroj, eksteraj kaj publikaj, de riparado, laŭ la kristanaj jarcentoj, ne ĉiam estis kanone kaj fakte la samaj:
 
Linio 17:
[[Adulto]]
 
[[HommrtigoHommortigo]]
 
Sur tiuj pekuloj nur la episkopoj havis jurisdicion, sed la pentintoj devis longatempe restadi ekstere aŭ funde de la preĝejo dum liturgiajoj kaj vesti specialajn vestojn por montri sian penton kaj spirite sin purigi. Per publika liturgia preĝo la episkopo ilin reinirigis en la fidelulan komunumon. Kiam la praktiko de la individua konfeso disvastiĝis kaj la episkopoj delegis la al simplaj sacerdtoj la jurisdikcion de la [[absolvo]], kreiĝis la problemo pri kiu pentofara penitenco altrudi.
===Tarifa pentofaro===
Ĉar tiu peko kuntrenas ŝuldon ĉe Dio, oni imagis ke al Dio la pekulo devas redoni iun specan kompenson kalkuleblan preskaŭ materie ekxaktan. Tiu sistemo naskiĝis en okcidento, ĉe la monaĥoj de Irlando (pro tio dirita ankaŭ ''insula'' tarifo), ekde de la sepa jarcento kaj rapide disvastiĝis tra tuta Eŭropo. Kaj naskiĝis, por helpi al la konfesprenantoj, veraj tarifaroj kiujn la pastro aplikadis per la principo: al aparta peko aparta tarifo, kie tarifo estas pentofaraĵo. Tiel la publika pekakuzo kaj pentofaro fariĝis privataj kaj la sakramento emis inklini al la devoteco kaj intima partopreniĝo, sed iom post iom la tuta sistemo glitis pli al jura kontrakto ol al filia renkontiĝo kun la pardonanta Patro. La sistemo, fakte, modifiĝis plurfoje kaj laŭloke, kiel konstateblas hodiaŭ en la tarifaraj libroj plurestantaj, ĝis kiam, pro la neplutolereblaj misuzoj kaj ekscesoj, kreiĝis alia kanona maniero determini kaj aplikadi la pentofaran penitencon, kiu evoluiĝis ĝis la aktualaj reguloj fiksitaj precipe de la Trenta Koncilio.
 
===Eksteraj ligiloj kaj dokumentoj===
 
* [http://www.ludanto.org La fundamentoj de la Kristanismo en Religiaj verkoj de [http://www.ludanto.org] kaj [WWW.ueci.it]
* [http://www.ueci.it/ Unione Esperantista Cattolica Italiana] {{it}}
 
Catechismus catholicae Ecclesiae [http://www.vatican.va/archive/catechism_lt/p2s2c2a4_lt.htm#ARTICULUS%204 %20SACRAMENTUM%20POENITENTIAE%20ET%20RECONCILIATIONIS]
 
===Penitenco en la diversaj religioj===
redaktota
 
===Bibliografio===
 
===Bibliografio===
I fondamenti del Cristianesimo, Elledici, Torino (Italio)
 
La fundamentoj de la Kristanismo, eldono promanuskripta, Ueci Milano (Italio)
 
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Pentofaro]]
 
[[Kategorio:Kristanismo]]