Filipo Melanktono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Zumbini (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: thumb|Portreto de Filipo Melanktono, de [[Lucas Cranach la Maljuna. Oleo sur panelo.]] '''Filipo Melanktono''' (laŭnaske '''Philipp Schwartzerd''') (...
 
Zumbini (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
 
En 1507 li estis sendita al la Latina Lernejo de [[Pforzheim]], kies [[rektoro]], Georg Simler de [[Wimpfen]], enkondukis lin al studo de [[latina]]j kaj [[greka]]j poetoj kaj de la filozofio de [[Aristotelo]]. Sed influis lin ĉefe lia onklo, Johann Reuchlin, la grava reprezentanto de [[humanismo]], kiu konsilis lin ŝanĝi sian familinomon, ''Schwarzerd'' (laŭvorte ''Nigra-tero''), al la greka ekvivalento ''Melanktono'' (Μελάγχθων).
 
Danke al la influo de la onklo, en 1518 akiris la [[katedro]]n de [[greka lingvo]] en la Universitato de [[Wittenberg]]. La prelego akceptanta tiun katedron ege alllogis la atenton de [[Marteno Lutero]], katedristo de Biblia Teologio en Wittenberg ekde 1512 kaj kiu ludis gravajn rolon kaj influon sur li. Li studis [[Teologio]]n kaj finis en 1519.
 
==Teologo==
En 1521 li verkis ''Komunaĵoj pri Teologio'', verko favore al la [[Reformacio]], kaj anstataŭis la figuron de [[Lutero]] kiel estro de tiu movado en Wittenberg kiam ties estro estis arestita en la kastelo de Wartburg. En 1526 li iĝis katedristo de Teologio kaj partoprenis, kun aliaj 27 delegitoj, en la unuigo de la fondoj de la reformaciaj eklezioj de Germanio.
 
==Reformaciisto==
Kiel reprezentanto de la Reformacio antaŭ la Dieta de Aŭgsburgo (urbo de la [[Sankta Romia Imperio]]), en 1530 prezentis la verkon [[Konfesoj de Aŭgsburgo]], 28 fidartikoj redaktataj kunlabore kun Lutero. La sinteno de tiu kredo estas tiom reunuiga, ke surprizis eĉ la katolikojn. Post unu jaro li publikis ''Apologio''n, defende de la Konfeso de Aŭgsburgo, profundiĝante en kelkaj el ties specifaj aspektoj per ''Variantoj'' (1540). Pro ties intenco akiri interkonsenton inter protestantoj kaj katolikoj aŭ, almenaŭ, inter la diversaj frakcioj protestantaj, la plej striktaj sekvantoj de [[luteranismo]] konsideris liajn opiniojn [[herezo]]. Li estis komprenema kun la evangelia doktrino kaj dum tempo konservis la plej parton de la katolika ceremoniaro, ĉar li konsideris ĝin ''adiaphora'' (de la greka, "banalaĵoj"), malgrava materialo kion pli bone oni toleru. Ĝis sia morto li defendis la reunuigon de la kristanaj eklezioj.
 
==Sekvo==
Filipo Melanktono iĝis la ĉefa estro de luteranismo post la morto de Marteno Lutero.
 
Kelkaj artistoj de la epoko portretigis lin: [[Durero]] faris gravuraĵon en [[1526]] kaj [[Lucas Cranach la Maljuna]] faris [[ksilografio]]n en [[1561]], baze plej verŝajne sur skizo kiun li faris dum lia funebro.
 
[[Kategorio:Reformacio]]