Korniko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: uk:Чорна ворона
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: gl:Corvo viaraz; cosmetic changes
Linio 20:
La '''korniko''' aŭ '''nigra korniko''' (''Corvus corone'') estas [[korvo]] de la [[korvedoj|korveda]] birdofamilio. Iam oni konsideris la kornikon havi du diversajn variaĵojn laŭ koloro kaj geografio, laŭ kio [[PIV2]] donas la nomon nigra korniko por ''Corvus corone corone'' kaj griza korniko por ''Corvus corone cornix'', sed en la jaro 2002 oni levis la duan al la plena rango de specio; la etnolingvoj nun uzas la terminon korniko por ''corvus corone corone'' sen kvalifika adjektivo.
 
[[ImageDosiero:Corvus cornix (PD).jpg|200px|thumb|Korniko (malantaŭe, antaŭe Griza korniko)]]
 
La '''korniko''' (''Corvus corone'') estas membro de la [[paserina]] ordo de [[birdoj]] kaj el la familio de [[korvedoj]], kiu estas indiĝena de okcidenta [[Eŭropo]] kaj orienta [[Azio]].
 
== Priskribo ==
La plumaro de la korniko estas '''nigra kun verdeca''' aŭ purpura nuancbrilo, multe pli verdeca ol la brilo de la [[frugilego]]. Ankaŭ la beko, kruroj kaj gamboj estas nigraj. La kapo estas larĝa kaj ebeneca (plateca). Estas distingebla el la [[korako]] pro sia grando (48–52 cm longa) kaj pro malhavo de "malkombitaj" plumoj en gorĝo kaj el la [[Griza korniko]], kiu estas similgranda, pro la tutnigra plumaro, sed estas oftaj konfuzoj inter ĝi kaj la [[frugilego]], sed la beko de la korniko estas pli fortika (sed pli maldika ol tiu de la korako) kaj sekve ŝajnas pli mallonga kaj dum ĉe la plenkreska frugilego la bekobazo kaj nastruoj estas nudaj kaj helaj, tiuj de la korniko estas kovritaj ĉe ĉiuj aĝoj de bridecaj plumoj. Krome la vostofino estas kvadrata, dum tiuj de la korako aŭ de la frugilego estas pli kojnformaj (ĉefe ĉe la korako). Junuloj kaj inoj estas similaj al maskloj.
 
== Taksonomio ==
La korniko estis unu el la multaj specioj origine priskribitaj de [[Carolus Linnaeus|Linnaeus]] en sia verko de la [[18a jarcento]] nome ''[[Systema Naturae]]'' kaj ĝi ankoraŭ portas la originan nomon de ''Corvus corone''.<ref>{{la icon}} {{cite book | last=Linnaeus | first=C | authorlink=Carolus Linnaeus | title=Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata. | publisher=Holmiae. (Laurentii Salvii). | date=1758| pages=105 | quote = C. atro-caerulescens, cauda rotundata: rectricibus acutis.
| url=http://dz1.gdz-cms.de/index.php?id=img&no_cache=1&IDDOC=265100}}</ref> la scienca dunoma nomo devenas el la [[latina]] ''Corvus'', "korako",<ref name =M-W >{{cite web|title= Corvus |work= Merriam-Webster online |url= http://www.m-w.com/dictionary/corvus |publisher= |accessdate=2008-02-04}}</ref> kaj la antikva [[greka]] ''corone''/κορωνη, "korako".<ref> {{cite book|author=Liddell & Scott| year=1980 |title=Greek-English Lexicon, Abridged Edition |publisher=Oxford University Press|location= Oxford|isbn= 0-19-910207-4}}</ref>
Linio 33:
Same kiel la subspecio de la [[Griza korniko]] disiĝis kiel separata specio, estas ia pridiskutado ĉu la orienta raso de la korniko, ''orientalis'' estas sufiĉe distinga por meriti specifan statuson; la du taksonoj estas klare separataj, kaj oni proponis, ke ili povus esti evoluintaj sendepende en la pli humidaj, ĉemaraj regionoj kaj en la fino de [[Eŭrazio]].<ref name ="Madge94">Madge, Steve & Burn, Hilary (1994): ''Crows and jays: a guide to the crows, jays and magpies of the world''. A&C Black, London. ISBN 0-7136-3999-7</ref>
 
== Distribuado kaj habitato ==
Tiu specio reproduktiĝas en okcidenta kaj centra [[Eŭropo]], kun alia formoraso ''C. c. orientalis'' iom pli granda (50-56 cm longa) loĝanta en orienta [[Azio]]. La separo de tiuj du populacioj supozeble okazis dum la lasta [[glaciepoko]], kun la ege parenca [[Griza korniko]] (nune kun specia statuso) plenigante la intertruon. Fruktodonaj hibridoj loĝas laŭlonge de la koincidejo inter tiuj du specioj kio indikas ties proksiman [[genetiko|genetikan]] rilaton, sed ne tute normalan fruktodonecon, kio sugestas la speciseparon.<ref name = "Parkin03">Parkin, David T. (2003): Birding and DNA: species for the new millennium. ''Bird Study'' '''50'''(3): 223–242. [http://www.ingentaconnect.com/content/bto/bird/2003/00000050/00000003/art00003 HTML abstract]</ref>
 
== Kutimoj ==
La frugilego estas ĝenerale gregema kaj la korniko solema, sed frugilegoj eventuale nestumas en izolitaj arboj, kaj kornikoj povas manĝi kun frugilegoj; krome, kornikoj estas ofte sociaj por manĝi, defendi sin, en vintraj ripozejoj kaj fine de somero kiam ariĝas kaj flugas arege vespere al ripozejo. Ili estas nemigrantaj kaj teritoriaj.
 
Linio 45:
Ili vivas ĝis 20 jaroj. Tamen estis diraĵo de romianoj nome ''Brevior est hominum vita quam cornicum'', tio estas "la vivo de homoj estas pli mallonga ol tiu de la kornikoj", sed oni ne scias kial romianoj supozis, ke kornikoj vivas malmulte.
 
=== Dieto ===
Kvankam la specio manĝas ĉian ajn kadavraĵon, la korniko povas mortigi kaj manĝi ĉian etan animalon kiun ĝi povas kapti, kaj povas ŝteli ovojn. Kornikoj estas kadavromanĝantaj pro naturo, kaj pro tio ili klopodas ĉeesti lokojn loĝatajn de [[homo]]j por manĝi el ties restaĵoj. Ili manĝas tre ofte grupigitaj en birdaroj. Por tio ili preferas malferman kamparon kaj maldensajn arbarojn, aridejojn, ĉeŝoseojn, roĉarojn, marbordajn klifojn, plaĝajn, estuarojn, alfluejojn kaj lagunojn.
 
Ĉar ili manĝas ofte ĉe kultivejoj kaj gregoj, ili foje estas konsiderataj plago, sed ili ne damaĝas tiom la homojn; tamen tion oni supozas pro la fakto, ke ili oftas ĉe homoj.
 
=== Nestumado ===
La nesto estas bulko el bastonetoj (konstruita de ambaŭ gepatroj: fakte la masklo alportas materialon, dum la ino aranĝas ilin) lokita en alta arbo, sed ili povas uzi ankaŭ klifajn kornicojn, malnovajn konstruaĵojn kaj elektrofostojn. Nestoj estas eventuale lokitaj ĉe grundo. La bastonetoj povas esti kovritaj de ĉiaspeca materialo: herberoj, sekaj folioj, radikoj, lano, haroj, paperoj kaj similaj rubaĵoj, plumoj ktp. La nesto similas al tiu de la [[korako]], sed ĝi estas malpli bulkeca kaj ankaŭ malpoli bulkeca ol tiu de la frugilego. La ino demetas 3 al 6 brun- aŭ grizecmakuletitajn bluecajn aŭ verdecajn ovojn, kiuj estas kovataj dum 17–19 tagoj nur de la ino, kiiu estas manĝigata de la masklo. La idoj [[elnestiĝo|elnestiĝas]] post 32–36 tagoj. La paroj estas porvivaj.
 
Ne estas malkomuna, ke ido el antaŭa jaro restu kaj helpu zorgi la novajn idojn. Anstataŭ serĉi partneron, ĝi serĉas manĝon kaj helpas la gepatrojn manĝigi la idojn.
 
== Eksteraj ligoj ==
* [http://www.scricciolo.com/eurosongs/Corvus.corone.wav Alvoko]
* [http://ibc.lynxeds.com/search/ibc_features/Carrion_Crow Filmoj] ĉe Interreta Birdokolekto
Linio 78:
 
[[Kategorio:Korvedoj]]
[[kategorioKategorio:Birdoj de Eŭropo]]
[[kategorioKategorio:Birdoj de Azio]]
 
[[an:Cornella]]
Linio 93:
[[fr:Corneille noire]]
[[fy:Swarte Krie]]
[[gl:Corvo viaraz]]
[[hr:Vrana]]
[[hu:Kormos varjú]]