Ĝemaa el Fna: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Zumbini (diskuto | kontribuoj)
Zumbini (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Placo de Ĝemaa el Fna''' ( en [[araba]]: جامع الفناء ''yâmiʻ al-fanâʼ '') estas la ĉefa placo kaj la plej fama loko de la urbo [[Maroko|maroka]] de [[Marakeŝo]]. Ĝi kuŝas je malmultaj metroj de la [[Moskeo]] [[Kutubia]], kaj tiel hegemonias ties [[minareto]]. Ĉirkaŭ la placo estas ankaŭ kelkaj moskeoj, ne tiom gravaj, kiuj kunutilas kun Kutubia.
[[Dosiero:Plaza jamaa el fna general.jpg|thumb|400px|[[Placo Ĝemaa el Fna]], ĝenerala vidaĵo.]]
 
Diversaj hipotezoj klopodas klarigi la devenon de la nomo de la placo; laŭ kelkaj ĝi signifas "asembleo de nuligo", ĉar estis la loko kie oni ekzekutis la deliktulojn; oni same sugestas, ke la aludo al "asembleo" aŭ "renkonto" estas makabra aludo al la fakto, ke oni elmontris tien la fortranĉitajn kapojn de la ekzekutitoj ĉirkaŭ la placo, kvazaŭ kunvenante. Malironie nuntempe estas ĉe la placo policejo kiu estas akuzata de torturejo de opoziciantoj. Aliaj teorioj indikas, ke, ĉar la vorto ''yâmiʻ'' signifas ankaŭ ĉefa moskeo, povus signifi "loko de la detruita moskeo", alude al la moskeo de [[almoravidoj]] kiu tre verŝajne estis tie.