Mohamedo la 6-a (Maroko): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: cy:Mohammed VI, brenin Moroco
Zumbini (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Mohammed VI of Morocco.jpg|thumb|right|200px|La reĝo de Maroko]]
'''Mohamedo la 6-a de Maroko''', Mohammed ben [el-]Hassan ben Mohammed ben Youssef [el-]Alaoui, (en [[araba]] الملك محمد السادس للمغرب) estas la aktuala [[Reĝo de Maroko]], ekde kiam li altroninĝis en julio de [[1999]] post la morto de sia patro kaj antaŭulo [[Hasano la 2-a de Maroko|Hasano la 2-a]]. Li estas la 18a reĝo de la [[alaŭia dinastio]], kiu reĝas en [[Maroko]] ekde [[1666]], kaj laŭ la [[Konstitucio de Maroko]] ĝi posedas ankaŭ la postenon de [[Emiro]] nome ''Amir al-Mu'minin'' (religia estro de la kredantoj). Li (kaj liaj registaroj) klopodis montri sian regadon kiel malferma kaj moderniga, krom la alproksimigo al la [[Eŭropa Unio]]. Sed male al tio kio okazas en Eŭropo, la rolo de reĝo en Maroko ankoraŭ multe distas de tio kion moderna demokratio konsideras kaj tiellia politika povo kaj influo en la ĝeneralaj aferoj ege pezas. La respekto al la [[homaj rajtoj]] ne estas tiom kontrolata kiom en [[Okcidenta Eŭropo]], krom estas jarcentaj problemoj ne solvitaj kiaj tiuj de malriĉeco en grandaj areoj ekzemple en [[Rif]], la apartigo kaj duarangigo de la berbera loĝantaro, la sendependeco de [[Okcidenta Saharo]], la subpremado de disidencoj kaj studentoj, la rajtoj de virinoj (ekzemple lia edzino ne estas reĝino), la konflikto de radikalaj islamistoj ktp.
 
Tre ofte kompare kun la rolo de la reĝoj en Okcidenta Eŭropo oni rimarkigas kaj oni kritikas la troan registan povon de tiu reĝo, kiu povas iniciati religian reformon por fortigi sian povon, krei ekonomian sendependan zonon, kiel ĉe [[Tanĝero]], ne rilatajn al la registaro, krei sian propran politikan partion kiu malekvilibras la politikan sistemon, elekti kelkajn ministrojn ktp. Krome li kreas enorman riĉon (1.757 milionoj de eŭroj en [[2008]] laŭ la gazeto [[Forbes]]) kaj daŭre ege pliigas sian posedaĵaron male al aliaj reĝoj.<ref>[http://www.elpais.com/articulo/internacional/monarca/reina/gobierna/elpepuint/20090723elpepiint_3/Tes]</ref>
 
==Notoj==
<references/>
 
[[Kategorio:Reĝoj]]