Georges Warnier: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e DEFAULTSORT
ofta gasto de kabaredo "Tri Koboldoj" mortis dum septembro 1953 pro aŭtomobilakcidento.
Linio 1:
'''Georges WARNIER''' [varnje'] (naskiĝis la {{daton|5|oktobro|1884}} en [[Parizo]], moris en septembro 1953) estis [[franca esperantisto]] kaj administranto de komercaj societoj.
 
Li estis agema membro de [[Rotary-Club]]. Li esperantiĝis en [[1903]] kaj de tiu momento ne ĉesis propagandi per ĉiuj rimedoj. En [[1906]] li fondis la „[[Librejo de Esperanto|Librejon de Esperanto]]“. De [[1906]] ĝis [[1913]] li gvidis multajn kursojn. Li estis sekretario de la [[UK 1914|10-a Universala Kongreso]] en Parizo 1914. Li estis prezidanto de la Pariza grupo de [[1924]]. Li prezidis la Lokan Komitaton de la [[UK 1932|24-a Universala Kongreso]] en Parizo [[1932]], kaj tiun kongreson li sukcesigis malgraŭ gravegaj malfacilaĵoj.
 
Malavare li fondis kun [[Ernest Archdeacon]] la [[Domo de l' Esperanto|Domon de l' Esperanto]], kiu subtenas ĉiujn praktikajn formojn de propagando en [[Francio|Francujo]], kaj kies vicprezidanto li estis. Li disvastigis Esperanton ĉe la Rotarianoj. Li estis membro de la Konsilantaro de la [[Internacia Cseh-Instituto de Esperanto]]; li efike helpis al enkonduko de tiu ĉi instrumetodo en Francujo, kaj al ĝia sukceso.
 
Li estis unu el la plej agemaj francaj propagandistoj, precipe en komercistaj medioj. Krom artikoloj, li verkis kun Chavet:
Linio 9:
* „[[Dictionnaire français-Esperanto]]“, [[1911]]
* „[[Corrigé d' Esperanto-Manuel]]“, [[1912]].
 
Georges Warnier, ofta gasto de kabaredo "[[Tri Koboldoj]]" mortis dum septembro 1953 pro aŭtomobilakcidento.
 
{{EdE|W|Warnier, Georges}}
{{ĝermo-esperantisto}}
{{DEFAULTSORT:Warnier, Georges}}
 
{{DEFAULTSORT:Vivtempo|1884|1953|Warnier, Georges}}
[[Kategorio:Francaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1884]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto W]]