Novgreka: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Berger25 (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: '''NOVGREKA''' estas la teĥnika termino por la tutaĵo de la lingvaj evoluŝtupoj de la greka idiomo post la otomanaj konkeradoj, kies kulmino atinĝis en 1453 per la falo de Konstantin...

Berger25 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''NOVGREKA''' estas la teĥnika termino por la tutaĵo de la lingvaj evoluŝtupoj de la greka idiomo post la otomanaj konkeradoj, kies kulmino atinĝis en 1453 per la falo de Konstantinopolo. Antaŭe oni ĝin diru pli bone "greka bizanca".

Jarcentojn, ĝis la fina venko ne antaŭ la jaro 1975, kuŝis malsama kaj lingvistike nociva abismo inter la nature evoluiĝinta parolata lingvo unuflanke (nomita "dimotikí") kaj la skribata kaj en lernejoj instruata aliflanke (nomita "katharévuza"). La laste nomita prenis sklave kaj blinde la antikvan helenan lingvon kiel la imitindan ekzemplon, kiun biglosian fenomenon oni konis kaj signis jam ekde la malfruhelenisma epoko per la vorto "atikismo".

En diferenco de la klasika lingvo en Ateno dum la regno de Periklo la 5an jarcenton a.K., la novgreka karakteriziĝas per senseble faciligita gramatiko kaj treege modifiĝita prononco. Riĉiĝis ĝia vorttrezoro per multaj turkaj, latinidaj, albanaj kaj slavaj vortoj. Superlativo kuŝas en la fakto ke - dank' al la novgrekatradicio de Miceno ĝis hodiaŭ - la greka lingvo devancas eĉ la ĥinan kiel la lingvo la plej longe dokumentita kaj samtempe ankoraŭ nun uzata.

Ekster Greklando kaj Cipro, kie la novgreka estas oficiala, ekzistas minoritatoj historiaj (Turkio, Egiptio, Italio) kaj konsiderinda elmigrinta loĝantaro en okcidenta Eŭropo, Ameriko kaj Aŭstralio. La nombron de la greklingvaj homoj oni taksas je ĉirkaŭ 14 milionoj.