Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 424:
::''b) Redaktado. Alia Vikipediisto ne rajtas ŝanĝi tion, krom se la origina versio estis ĝermo kaj li aldonas multan enhavon al la artikolo. Se iu jam ekzistanta artikolo estis (ne-ĝerme) kreita de iu Vikipediisto, kiu preferas la -ujo-sistemon, sed kiu pro unuec-principo uzis la -io-sistemon, tiam tiu Vikipediisto rajtas ŝanĝi la titolon de la artikolo al la -ujo-sistemo.''
::Vi nek kreis, nek signife redaktis la artikolon, tiel ke vi principe ne rajtas alinomi la artikolon. Se vi nun grave plibonigus la artikolon, mi kompreneble ne kontraŭus alinomadon. (do ek la laboro !) Kore, [[Vikipediisto:Thomas Guibal|Thomas Guibal]] 09:29, 24. Jul 2009 (UTC)
 
::: Kompreneble ankaŭ ŝanĝo de titolo estas redakto. Mi redaktis antaŭe la titolon, ŝanĝante ĝin de "Egipto" al "Egiptio". Tiu apero de la vorto "Egiptio" estas do mia redakto. Tial mi rajtas ĝin ŝanĝi al "Egiptujo". Tio ŝajnas al mi memkomprenebla apliko de la reguloj. Nu, la reguloj efektive ne rekte mencias tiajn okazojn. Sed se nun simile iu mallerte kreas artikolon nomatan ekzemple "Fervojoj en Germano", elektante la malĝustan nomkategorion por la landnomo, tiu, kiu korektos la titolon, rajtos elekti, ĉu estu "Fervojoj en Germanio" aŭ "Fervojoj en Germanujo", eĉ se li aŭ ŝi ŝanĝas eĉ ne unu vorton en la artikolo mem. Kaj se tiu korekto estus okazinta antaŭ du jaroj, tiam tiu persono nun rajtus modifi sian nomŝanĝon elektante "Fervojoj en Germanujo" anstataŭ "Fervojoj en Germanio". [[Vikipediisto:Bertilow|Bertilow]] 10:35, 24. Jul 2009 (UTC)