Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

 
::: Kompreneble ankaŭ ŝanĝo de titolo estas redakto. Mi redaktis antaŭe la titolon, ŝanĝante ĝin de "Egipto" al "Egiptio". Tiu apero de la vorto "Egiptio" estas do mia redakto. Tial mi rajtas ĝin ŝanĝi al "Egiptujo". Tio ŝajnas al mi memkomprenebla apliko de la reguloj. Nu, la reguloj efektive ne rekte mencias tiajn okazojn. Sed se nun simile iu mallerte kreas artikolon nomatan ekzemple "Fervojoj en Germano", elektante la malĝustan nomkategorion por la landnomo, tiu, kiu korektos la titolon, rajtos elekti, ĉu estu "Fervojoj en Germanio" aŭ "Fervojoj en Germanujo", eĉ se li aŭ ŝi ŝanĝas eĉ ne unu vorton en la artikolo mem. Kaj se tiu korekto estus okazinta antaŭ du jaroj, tiam tiu persono nun rajtus modifi sian nomŝanĝon elektante "Fervojoj en Germanujo" anstataŭ "Fervojoj en Germanio". [[Vikipediisto:Bertilow|Bertilow]] 10:35, 24. Jul 2009 (UTC)
 
:::Vi intence ne volas kompreni la aferon. Bonvolu traverki la artikolon kaj tiam mi silentas. Se ne, mi alinomas ĉiun ujo-landon, kiujn vi alidirektis kaj en kiuj vi ne grave kontribuis al la enhavo. [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 10:50, 24. Jul 2009 (UTC)