Enhavo forigita Enhavo aldonita
Forviŝis la tutan entenon el la paĝo
 
Linio 1:
Saluton Bertilo! Mi trovis vin ĉe [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/index.htm Sammlung für Plansprachen und Esperantomuseum], ĉe [http://bertilow.com/ via hejmpaĝo] kaj rememoris, ke mi legis vian nomon en Vikipedio. Mi retpoŝtos al vi. [[Vikipediisto:Gangleri|Gangleri]] 16:02, 11. Okt 2004 (UTC)
 
Saluton! Ĉu vi nun rezignas pri E-Vikipedia laboro pro manko de tempo aŭ intereso, aŭ ĉu ekzistas iu alia bona kialo por ĉesi labori pri la E-a Vikipedio?<BR>
Amike, [[Vikipediisto:Verdlanco|VerdLanco]] [[Vikipediista diskuto:Verdlanco|(diskutu)]] 15:18, 17. Dec 2004 (UTC)
 
Mi vidas, ke Bertilo revenis kaj ekbatalis kontraŭ la belarus-epidemio. Bonege! --[[Vikipediisto:Surfo|Surfo]] 10:22, 28. Sep 2006 (UTC)
 
: Li tamen riskas renkonti kontraŭstaron de bela-preferantoj... [[Vikipediisto:Amikeco|Slavik IVANOV]] 20:15, 28. Sep 2006 (UTC)
 
== Bush: prezidento/prezidanto ==
Mi ĝojas Bertilow, pri via opinio pri Bush - mi ne celis havi tiun komenton por ĉiam, nur ke ĝi dum iom da tempo restus en la historio de nia enciklopedio (eble kiel simbolo de mia frustriĝo pri kelkaj aferoj)
 
: Mi komprenas vian frustriĝon, ĉar mi mem sentas ĝin, ege. Sed ekzistas pli bonaj forumoj por elverŝi sian opinion pri Bush, ekz. "soc.culture.esperanto". [[Vikipediisto:Bertilow|Bertilow]] 01:39, 19. Mar 2003 (UTC)
 
Jam ekzistas interkonsento pri [[prezidento]] (ŝtatestro) - [[prezidanto]] (neŝtata estro), tiel mi ne komprenas kiel vi koraktas ĉiun prezidenton kial vi altrudas vian opinion! RK
 
: Ĉu ekzistas? Kial do la ligo al "prezidento de Usono" gvidas al la artikolo "Prezidanto de Usono"? Mi ŝanĝis por ke estu kohero inter la teksto kaj la paĝoj, al kiuj ligas la teksto (kontrolinte, ke la paĝo ankoraŭ post longa tempo plu nomiĝas "Prezidanto de Usono"). Kie kaj kiam estis farita interkonsento pri "prezidento"? Se oni faris tian interkonsenton, kial oni ne ŝanĝis la paĝon "Prezidanto de Usono"? Cetere, reŝanĝante miajn "prezidanto" al "prezidento", vi nuligis almenaŭ unu tute alian ŝanĝon, kiun mi faris en la paĝo. [[Vikipediisto:Bertilow|Bertilow]]
 
:: Ankaŭ al mi ŝajnas memkomprenebla, ke ''prezidanto'' estas estro de societo aŭ simile, dum ''prezidento'' estas ŝtata posteno en respublikoj (kaj ili tradukeblas per du tre malsamaj vortoj en mia denaska lingvo). Mi tamen neniam esploris vortarojn kaj ĝeneralan uzon pri tio. - [[Vikipediisto:Amikeco|Slavik IVANOV]]
 
Ni devos do removi tiun paĝon kiel solan paĝon pri prezidanto de iu ŝtato. [[Vikipediisto:Razilklingo|Razilklingo]] 15:14, 10. Dec 2004 (UTC)
 
: Tiu paĝo ne estas la sola Vikipedia paĝo, kiu uzas la vorton "prezidanto" pri ŝtatprezidanto. Vi trovos pliajn, se vi serĉos per Guglo. [[Vikipediisto:Bertilow|Bertilow]]
 
 
Laŭ PIV ''prezidento'' estas estro de respubliko (ne simpe ŝtato); <br>
kaj ''prezidanto'' mallonge esta:
# tiu, kiu kondukas aŭ pezidas diskuton, kunsidon;
# ĉefo, kiu gvidas organizon
# = prezidento
Butler kaj Benson pli malpli konsentas: prezidento temas pri oficiala posteno ĉe granda organizo, dum prezidanto ne devas esti tia.
 
Vidpunktoj pri la afero ne cititaj el vortaroj, esploroj, nek enketoj ne necese estas malbonaj, sed ili ja restas ĝuste tiaj: privataj vidpunktoj.
''[[Vikipediisto:Oryanw|O'RyanW]]'' ([[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]]) 23:23, 28. Sep 2006 (UTC)
 
 
==Vetkurado kaj plibonigo de la kvalito povas kunvivi==
Kara Bertil - pri la plibonigo de la kvalito vi havas mian absolutan subtenon, tamen tio ja ne devas iri je kostoj de la kvanto, ĉar estas grava faktoro, ke la Esperanto-versio de la vikipedio jam nun troviĝas inter la unuaj de la mondo. Cetere la faktoro vetkurado en iu certa momento solviĝas de si mem: Nome kiam oni atingas la ciferon de proksimume 300'000 kontribuoj en kvin aŭ ses jaroj kaj kiam ne plu estas facila malfermi novajn artikolojn, ĉar ĉiuj gravaj ŝlosilvorotj jam ekzistas. ... Tamen mi neniel subtenas la ideon, ke oni baru la kunverkadon al lingve malpli lertaj homoj. Unue per kunverkado tiuj homoj rapide lertiĝas, kaj due personoj kiel vi ja povas korekti erarojn! - Se persono havas ion interesan por kontribui, tiam tiu-ĉi persono faru. Multe pli grava estas, ke oni baziĝu sur fidindaj fontoj kaj faktoj. Lingvajn erarojn oni facile povas korekti, sed enhavaj eraroj povas kaŭzi damaĝojn!
Amike [[Didi Weidmann]] 2007-10-31 10:40 MET
: Ekzistas diversaj metodoj, mezuri la grandecon aŭ kvaliton de la Vikipedioj (vidu [[Vikipediisto:Kunar/kvalito]]). La amasa robota aktiveco maltaŭgigas la artikolonombron kiel mezurilon.
: La lingvaj problemoj ne konsistas en tio, ke foje komencanto forgesas la n-finaĵon. Vidu ekzemple [http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ubuntu_linukso&diff=prev&oldid=1372261 jenan forigon] en la artikolo [[Ubuntu linukso]]. Se vi opinias, ke eblas facile korekti tiajn tekstojn, vi estas kore invitita.
: Ekzistas alternativo al tio, postkuri lingvajn fuŝulojn: Mentoroj kontrolas la laboron de absolutaj komencantoj. Tio tamen prefere okazu en la uzantospaco, ne en la artikolospaco. Tiel la rezultoj estas multe pli facile sekveblaj kaj korekteblaj. Samtempe la lingva nivelo de la Vikipedio je neniu tempopunkto suferas. Sufiĉas poste movi la kompletan, lingve akcepteblan artikolon al la artikolospaco. Tiun metodon mi konas jam delonge ekzemple el la germanlingva Vikipedio, kie oni uzas ĝin por pacience prepari artikolon antaŭ ol prezenti ĝin publike. [http://www.bertilow.com/interreto/informado_retpagharoj.html Unue labori kaj poste fanfaroni] estas bona sinsekvo.
: La penso, ke iam la homoj ne plu havos ideojn por novaj artikoloj, estas bela, sed ŝajnas al mi utopia. Mi jam devis argumenti por tio, kunigi la artikolon [[Junulara_Esperanto-Asocio_de_%C4%88uva%C5%9Da_Respubliko]] kun [[Prezidantoj_de_la_Junulara_Esperanto-Asocio_de_la_%C4%88uva%C5%9Da_Respubliko|Prezidantoj de JEAĈR]], kiu nur konsistis el simpla listo. Kial homoj kreas ĝermon pri la muzikgrupo [[Grinderman]] kaj samtempe pri la [[Grinderman_%28disko%29|disko Grinderman]], kvankam unue preferindus nur unu artikolo, kiu tamen meritas la nomon artikolo, ne eniras mian kapon.
: En la kategorio "[[:Kategorio:%C4%9Cermoj_pri_Germanio|ĝermoj pri Germanio]]" troviĝas nuntempe 12.100 ĝermoj, el kiuj la plej multaj neniam iĝos artikoloj. Kreadon de ĝermoj ni ne plu bezonas en la Esperanto-Vikipedio, ĉar ni havas pli multajn, ol ni povas plenigi dum la sekvaj jaroj. Krome ni apenaŭ bezonas geografiajn ĝermojn. Kiel mi jam skribis en la [[Vikipedio:Diskutejo|diskutejo]], ekzistas homoj, kiuj simple verkas, sen atendi ĝermojn. --[[Vikipediisto:Kunar|Kunar]] 13:40, 3. Nov 2007 (UTC)
 
== Publikpropraĵo ==
 
Bonvolu esprimi vian opinion rilate al la esprimoj ''publika havaĵo'' kaj ''publikpropraĵo'' en [[Diskuto:Publika_hava%C4%B5o]]. Mi antaŭdankas. --[[Vikipediisto:Petrus Adamus|Petrus Adamus]] 10:25, 19. Apr 2009 (UTC)
 
== Konsultado ==
Saluton Bertilo, ĉu fojfoje vi rigardas la diskutejon? Viaj prilingvaj argumentoj estas por ni tre valoraj! Ekzemple [[Vikipedio:Diskutejo#Organizo aŭ organizaĵo]] kaj [[Vikipedio:Diskutejo#"Listo de" aŭ "listo da" urboj, prezidantoj ktp.]]
 
 
==Angla lingvo==
 
Saluton Ĉu vi parolas en franca lingvo? --[[Vikipediisto:Hades|Hades]] 08:45, 2. Jun 2009 (UTC)
 
==[[Vikipedio:Baloto pri landonoma unueco]]==
Kara Bertilow, mi vidis, ke vi voĉdonis por la varianto 1, mi havas la impreson, ke vi tamen ne realizis, kian konsekvencon tia rigida (superflua) regulo havos: Oni poste devus decidi aŭ por "ujo" aŭ por "io"! La rezulto estas, ke oni poste (en ĉiuj artikoloj de la vikipedio - tiel tekstas la propono) ne plu rajtus uzi au la formon "Germanio" aŭ la formon "Germanujo": Tio estus tute absurda regulo neniel pravigebla! Mi supozas, ke vi verŝajne pripensinte la konsekvencon, kiun la proponintoj de la baloto kaŝis lerte, ŝaĝos vian opinion. Persone mi favoras la kvaran opcion (pli demokrate estintus, se ni unue entute, kiel mi proponis voĉdonintus nur pri la demando ĉu entute tia regulo necesas aŭ ne, sed ŝajane tio ne estas la volo de la plimulto, do ni nun havas la kvar alternativojn, el kiuj laŭ mi la kvara estas la plej eltenebla)[[Vikipediisto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] 11:21, 24. Jun 2009 (UTC)
 
== Propono rilate al la baloto ==
 
Saluton Bertilo! Mi vidas, ke vi voĉdonis por la unua alternativo en la [[Vikipedio:Baloto pri landonoma unueco|baloto pri landnoma unueco]].
 
Nun jam alproksimiĝas la fina de la unua raŭndo de la baloto. Ĝis nun, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas unuecon en titoloj (unua, dua kaj tria alternativo). Samtempe, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas liberecon en la artikoltekstoj (tria kaj kvara alternativo). Do se estus du apartaj balotoj pri titola kaj teksta unueco, ni nun havus la rezulton, ke estus unueco en titoloj kaj libereco en tekstoj. Tamen ne estas du apartaj balotoj: Anstataŭe estas unu baloto (kun du raŭndoj), en kiu oni havas kombinitajn alternativojn. Laŭ la nuna stato de la voĉdonoj, nur la unua kaj la kvara alternativo enirus la duan raŭndon, kaj la tria alternativo, kiu reprezentas la kompromisan kombinon, kiu estus elektita se estus du apartaj balotoj, ne enirus la duan raŭndon.
 
La kvara alternativo havas klare pli da voĉdonoj ol la unua. Do en la dua raŭndo, plej verŝajne ĝi venkus (krom se la plej multaj subtenantoj de la tria alternativo transirus al la unua, kio ne estas tre verŝajna). Se tamen la tria alternativo enirus la duan raŭndon anstataŭ la unua alternativo, ĝi certe venkus en la dua raŭndo, kaj ni havus almenaŭ unuecon en titoloj, anstataŭ neniun unuecon. Mi imagas, ke vi preferas unuecon en titoloj al neniu unueco. Pro ĉi tiuj taktikaj pripensoj, mi proponas al vi ŝanĝi vian voĉdonon al la tria alternativo, por ke ĝi povu eniri la duan raŭndon.
 
Mi mem jam pro taktikaj pripensoj ŝanĝis mian voĉdonon de la de mi preferata (Sed bedaŭrinde malplej popular) dua alternativo al la tria alternativo. Mi esperas ke vi serioze pripensos agi simile. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 21:55, 29. Jun 2009 (UTC)
 
== Egiptio, Egipto, Egiptujo... ==
 
Saluton Bertilo,
 
Bonvolu vidi mian mesaĝon en la diskutejo kaj sciigi vian opinion. Kore, [[Vikipediisto:Thomas Guibal|Thomas Guibal]] 04:48, 24. Jul 2009 (UTC)