Edwin (Northumbria): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Edwin''' (n. ĉ. 586, m. la 12-an de oktobro 633 - aŭ eble 632) estis reĝo de Northumbria, Anglio de ĉirkaŭ 616 al sia morto. ==Familio== Li estis filo de [[Aella...
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 17:
En 616 aŭ 626 Edwin aneksis la malgrandan [[keltoj|keltan]] regnon [[Elmet]]. Ĉirkaŭ 625 (post la morto de Raedwald) li kaptis [[Lindsey]], [[Lincolnshire]].
 
EdwainEdwin kaj [[Eadbald (Kent)|Eadbald]], reĝo de [[Kent]], estis alianculoj, kaj Edwin edziĝis al ties fratino [[Aethelburg (Kent)|Aethelburg]]. Estis kondiĉo de la edziĝo ke Aethelbrug rajtu praktiki kristanismon. [[Paulinus (Jorko)|Paulinus]] akompanis ŝin al Northumbria kaj iĝis la unua episkopo de [[Jorko]].
 
La 19-an de aprilo 626 Aethelburg naskis filinon, [[Eanflaed]]. Paulinus diris al Edwin ke estis pro liaj preĝoj ke la nasko de Eanflaed]]) bone iris. La nasko okazis samtempe ol Edwin eskapis komploton murdi lin. Dungmurdisto sendita de [[Cwichelm]], reĝo de [[Wessex]], malsukcese penis mortigi Edwin. Paulinus persvadis Edwin konsenti al la bapto de Eanflaed (kune kun 11 aliaj anoj de la reĝa domanaro), kaj Edwin ĵuris ke, se li venkus Cwichelm, li konvertiĝus. Edwin ja venkis, kaj la 12-an de aprilo 627 li baptiĝis.
 
Laŭ irlandaj fontoj, [[Fiachnae mac Baetain]], irlanda reĝo de [[Dalriada]], invadis Northumbria kaj sieĝis [[Bamburgh]] en 623-624.
 
Edwin multe pligrandigis Northumbria, konkerante najborajn regionojn. De ĉirkaŭ 627 Edwin estis la plej potenca anglosaksa reĝo de Anglio, kaj li mem regis ne nur Northumbria sed ankaŭ multe de la orienta parto de [[Mercia]], [[Manksinsulo]]n, kaj [[Anglesey]]. Li fondis [[Edinburgo]]n (nomata laŭ li) kiel fortikaĵo kontraŭ skotaj invadoj.