Ljaojan: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alexbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: zh-yue:遼陽 modifo de: ko:랴오양 시
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: eu:Liaoyang; cosmetic changes
Linio 1:
[[ImageDosiero:Liaoyang.png|thumb]]
Liao-yang (liaojang) estas urbo en mezo de provinco Liaoning de [[Ĉinio]], sur bordo de rivero ''T'ai-tzu'', sudokcidente 50 km je Ŝenjang, je 19 km nordokcidente de urbo [[Ansan]], kun logantoj de ĉ. 690.000 (2004).
 
Liao-yang situas en tiu parto de [[Manĝur]]io, kie la ĉinoj plej frue setliĝis. Dum la regado de la Han-dinastio (206 a.K.–220 p.K.), en la 2-a jarcento a.K. estiĝis la komandejo de Liao-yang, kun sidejo P'ing-hsiang, iom norokcidente de la hodiaŭua urbo. En la 4-5-a jc p.K. ĝi apartenis al la diversaj Yen-reĝlandoj. En 640 konkeris ĝin la Tang-dinastio (618–907) kaj de tie militiris kontraŭ Koreio.
 
Kiam en 756 ĉessi la ĉina reghado en suda parto de Manĝurio, Liaojang iĝis suda limparto de ŝtato Po-hai. En la 10-a jc. okupis ĝin la kitajoj kaj aldonis ĝin al sia ŝtato Liao-tung. Ilia reĝo rekonstruigis la urbon en 919 kaj perforte setligis tien ĉinojn kaj militkaptitojn de Po-hai. En 928, Liaojang iĝis orienta ĉefurbo de Liao-dinastio kaj restis tio dum la Chin-regado.
 
Komence de la 13-a jc. okazis ribelo, sed la ribelantoj akceptis regadon de la mongoloj en 1215–16. Liao-yang estis provinca sidejo inter 1269–1367, sed la provinco mem verŝajne senhomiĝis dum la mongola regado. Komence de la Ming-epoko (1368–1644), la urbo havis gravan rolon en defendo de la nordokcidenta limo. Oni ĉirkaŭis la urbon en 1368–72 kun muro, ĝi iĝis centro de reto de gardostacioj. Kiam la maĝuoj fortiĝis fine de la 16-a jc., la defendaĵoj certiĝis netaŭgaj. En 1621 konkeris la urbon Nurhaĉi, manĝua tribestro de per sia armeo kaj tie establis centran sidejon, sed je 5 km orinet li komencis konstruigi novan ĉefurbon, kiu neniam pretiĝis. Nurhaĉi en 1625 translokiĝis al Mukden (nun Ŝenjang) kun sia kortego kaj la forlasita urbo ruiniĝis. Liaojang iĝis pli poste ĉefguberniejo, grava administra sidejo.
Linio 18:
[[de:Liaoyang]]
[[en:Liaoyang]]
[[eu:Liaoyang]]
[[fr:Liaoyang]]
[[id:Liaoyang]]