Pere Calders: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e roboto aldono de: fr:Pere Calders |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 3:
Naskiĝinte en [[Barcelona]], li studis pentrarton kaj desegnarton, laboris en reklamagentejo, ankaŭ estis ĵurnalisto kaj faris bildajn ŝercojn en la gazetoj ''El diario mercantil'', ''Avui'' kaj ''L'esquella de la torratxa'', ĉi-lastan li direktoris kun sia amiko kaj verkisto Avel·lí Artís Gener. En [[1936]] li publikigis la romanon ''La Glòria del doctor Larén'' kaj la novelaron ''El primer arlequí''. En liaj verkoj ĉefrolas la absurdo kaj la hazardo. Dum la [[hispana enlanda milito]] ([[1936]]-[[1939]]) Calders kunlaboris en politikaj publikaĵoj kaj aliĝas al la respublika armeo, kie li laboris kiel kartografo en [[Teruel]]. El tiuj spertoj li verkis la romanon ''Unitats de xoc''. Post la milito li forvojaĝis en [[Meksiko]]n, kie li ekrilatis kun aliaj elmigrintoj kiel la poeto [[Josep Carner]], pri kiu li poste verkis [[biografio]]n.
En Meksiko Calders pasigis 23 jarojn kaj
La meksika eldonejo kie li laboris, aĉetis la barcelonan firmaon ''Montaner i Simon'', kio faciligis lian revenon en Katalunion. Denove en Barcelono li verkis por revuoj ''Tele-Estel'', ''Canigó'', ''Serra d'or'' kaj ''El temps''. En [[1964]] li publikigis la premiitan romanon ''L'ombra de l'atzavara'', kaj en [[1966]] la romanon ''Ronda naval sota la boira'' (kiu, laŭ la kritikistoj, estas lia plej bona verko, kaj tre estimata de la aŭtoro mem). En [[1978]] Calders publikigis novan kolekton de rakontoj en ''Invasió subtil i altres contes''. Aliaj libroj de Pere Calders estas ''Tot s'aprofita'', ''De teves a meves'', ''L'honor a la deriva'' kaj ''El barret fort''.
|