Alexander von Zemlinsky: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: cs:Alexander von Zemlinsky
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
== Vivo ==
=== Deveno ===
La avo de Zemlinsky, Anton Semlinsky, devenis de katolika familio de la tiama hungara [[Zilina|Zsolna]] (nuntempe norda Slovakio) kaj translokiĝis en la unua duono de la 19-a jarcento en la 2-an Vienan urbodistrikton [[Leopoldstadt]]. Lia filo Adolf naskiĝis la 23-an de aprilo 1845 en Vieno. Helpe al siaj ambicioj kiel verkisto, Adolf Semlinsky ŝanĝis la slavan skribmanieron de sia nomo en la hungaran kaj almetis neniam konfirmitan nobelpredikaton. Kiel ''Adolf von Zemlinszky'' li laboris poste kiel skribisto ĉe asekuro kaj geedziĝis en 1871 kun ''Clara Semo'', post kiam li en 1870 malaliĝis la katolikan eklezion kaj eniris la turkisraelan komunumon. Clara Semo devenis de juda-islama familio. Per la geedzeco Adolf fariĝis fiksa ero de la [[Sefardoj|sefarda]] komunumo de Vieno. Alexander von Zemlinszky naskiĝis la 14-an de oktobro 1871 en la loĝejo de siaj gepatroj (''Odeongasse 3'') en Leopoldstadt. Kiam Clara duafoje gravediĝis, la familio transloĝiĝis en la Springergasse 6, kaj la 26-an de marto 1874 naskiĝis Bianca, kiu tamen post nur kvin semajnoj. La 7-an de septembro 1877 naskiĝis la tria gefilogenerito, ''Mathilde''. En 1882 la familio transloĝiĝis en la ''Pillersdorfgasse 3''.
 
=== Unuaj muzikaj spertoj ===