Piĝino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: hu:Pidzsin nyelv
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Piĝino''' estas simpla [[lingvo]], kiu pli-malpli hazarde estiĝas kiam diverslingvaj homgrupoj devas subite (aŭ sufiĉe rapide por malebligi reciprokan lingvolernadon) interrilati, kunloĝi, kunlabori ktp. Ĝi havas tre simplan [[gramatiko]]n kaj malgrandajn [[vortprovizo]]n (normale ne pli ol 1500 vortoj).
 
Malgraŭ la simpleco, oni ne konfuzu piĝinojn kun simpla kunigo de vortoj aŭ frazoj, kio povas okazi en kontakto inter homoj de malsamaj etnoj kiel urĝa komunikrimedo. Ekzemple, en landlimo de [[Brazilo]] kaj [[Paragvajo]] okazas la fenomeno kiun oni nomas "portunhol", tiel estas la interkomuniko inter brazilanoj kaj paragvajanoj per mikso de frazoj kaj vortoj de ambaŭ lingvoj, sed "[[portunhol]]" ne estas piĝino, ĉar ne estas reguloj, oni ne scias se uzu portugallingvajn aŭ hispanlingvajn pronomojn, verbojn aŭ substantivojn, sekve, oni povus diri "eu soy brasileiro" aŭ "joyo sou brasileño" [mi estas brazila]. En unua kazo oni uzis pronomon kaj substantivon el la portugala lingvo kaj verbo en hispana lingvo, en la dua kazo, oni faris malon. Ankaŭ en [[Usono]] estas simila fenomeno, la "[[spanglish]]", senregula mikso de la angla kaj la hispana. Eble tiu fenomeno estas unua etaĝo de piĝino, sed ankoraŭ ne estas piĝino.
 
Ĝenerale piĝinoj ne havas denaskajn parolantojn kaj ne atingas la gradon de "ĉeflingvo de komunumo". Kiam piĝino atingas tiun gradon kaj ekhavas denaskajn lingvanojn, ĝi transiras al la statuso de [[kreola lingvo]], akirante pli komplikan gramatikon, pli ampleksan vortaron ktp. Ofte la piĝina kaj kreola formoj de la lingvo kunekzistas dum longa tempo; sed alifoje la piĝino preskaŭ tuj formortas, lasante la kreolon sola.