Édouard Lalo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Lalo, filo de oficirfamilio enmigrinta dum la [[16-a jarcento]] ekde [[Hispanio]] al Francio, jam junaĝe montris intereson pri muziko, tiel ke li en 1833 eniris la konservatorion de sia hejmurbo por sekvi violon-, violonĉel- kaj kompoziciinstruojn. En 1839 li translokiĝis al Parizo, kie li ĝis 1847 studis violonon ĉe la konservatorio kun [[François-Antoine Habeneck]]. Krome li sekvis privatlekciojn pri kompozicio, tamen poste li nomis sin kompozicia memlernanto. Materian subtenon deflanke de sia familio li devis rezigni, ĉar ĉi tiu antaŭvidis lin por oficirkariero.
 
En la sekvaj jaroj Lalo perlaboris unuavice per instruado; krome li aktivis dumtempe (1849/1850) kiel orkestromuzikisto. Ĉefe li aktivis en la ĉambromuzika sfero de Parizo (precipe kiel [[vjolo|vjolisto]] en la Armigaud-kvarteto). En 1865 li edziniĝis en dua geedziĝintoedzeco la aldistinon Julie Bernier de Maligny, kiu malfermis al li pli vastajn sociajn rondojn. Ĉ. ekde 1870 Lalo unuan fojon havis iom grandan sukceson kiel komponisto. Li aliĝis en la ''Société nationale de musique'' kaj kontaktis kun tiel gravaj muzikistoj kiel [[Pablo de Sarasate]]. En la sekvaj jaroj pliiĝis sia renomo pli kaj pli, oni pli atentis pri li ankaŭ mondskale. Lia lasta kaj samtempe plej granda sukceso estis la unua prezentado de sia opero ''Le Roi d'Ys'' en la jaro 1888. Tamen lia ega graveco klariĝis parte nur post lia morto.
 
== Stilo ==