Mary Wollstonecraft: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 42:
Serĉante [[Gilbert Imlay|Imlay]], Mary Wollstonecraft finfine revenis al [[Londono]] en [[aprilo]] [[1795]], sed Gilbert reĵetis ŝin. En [[majo]] ŝi tial provis mortigi sin, verŝajne per [[laŭdano]], kaj Imlay sukcese savis ŝin, kvankam kiel ni ne certe scias<small><ref>Todd, 286-7.</ref></small>. Kvazaŭ ŝi volus provi lastafoje rekonkeri Imlay, Mary enŝipigis por [[Skandinavio]], kie ŝi devis traktadi kelkajn aferojn de Gilbert kaj kompensi liajn malprofitojn. La verkistino entreprenis tiun hazardan vojaĝon nur kun sia filino kaj unu servistino. Ŝi tiam raportis siajn aventurojn kaj pensojn al Imlay per multaj leteroj, kaj pluraj el ili estis finfine eldonigitaj en [[1796]] kiel la ''Leteroj Verkitaj Dum Mallonga Restado en Svedio, Norvegio kaj Danio'' ([[Angla lingvo|anglalingve]] ''Letters Written During a Short Residence in Sweden, Norway, and Denmark'')<small><ref>Tomalin, 225-231.</ref></small>. Kiam Mary revenis al [[Anglio]] kaj plene komprenis, ke ŝia amrilato kun Imlay ne plu estis, ŝi denove provis mortigi sin : ŝi eliris ekstere je pluva nokto kaj, « ''por plipezigi sian vestaron kun la pluvakvo, ŝi paŝadis kaj vagis dum proksimume unu duonhoro'' » antaŭ salti en la [[Tamizo]]n. Sed pasanto vidis ŝian salton kaj sukcesis savi ŝin<small><ref>Todd, 355-6.</ref></small>. Wollstonecraft rigardis sian sinmortigon kiel profunde racieman. Post sia mirakla savo, ŝi skribis : « ''Mi povas nur lamenti ke, kiam la amareco de morto jam estis pasinta, mi estis malhumane revenigita al vivo kaj mizero.'' »<small><ref>Quoted in Todd, 357.</ref></small>.
 
Malrapide, Wollstonecraft revenis al sia literatura vivo : ŝi denove ekĉeestis la intelektan klubon de [[Joseph Johnson]] kaj la membrojn de tiu ĉi, precipe [[Mary Hays]], [[Elizabeth Inchbald]], kaj [[Sarah Siddons]], danke al sia amiko [[William Godwin]]. La sola tradicia amindumo de la verkistino, kun Godwin, komencis progrese, sed poste fariĝis pasia amo<small><ref>St. Clair, 164-9.</ref></small>. Godwin legis la ''Leterojn Verkitajn en Svedio, Norvegio kaj Danio'', kaj pri tio skribis pliposte : « ''Se iam ekzistis libro, kiu antaŭkalkulis enamigi viron por sia aŭtorino, tiu ĉi ja ŝajnas al mi esti la libro. Ŝi parolas pri siaj ĉagrenoj tiamaniere, ke tio plenigas nin je melankolio kaj disigas nin en tenerecon, samtempe montrante genion, kiu trudas nian admiron.'' »<small><ref>Godwin, William. ''Memoirs of the Author of a Vindication of the Rights of Woman''. Eds. Pamela Clemit and Gina Luria Walker. Peterborough: Broadview Press ([[2001]]), 95.</ref></small>. Kiam Mary fariĝis [[Gravedeco|graveda]], ili decidis edziĝi, ĉefe por legitimigi la estontan infanon de la geedzoj. La edziĝo kompreneble malkaŝis, ke Wollstonecraft fakte neniam estis la oficiala edzino de Imlay, kaj pro tio ŝi kaj Godwin perdis multajn amikojn. Godwin estis plie kritikita, ĉar li antaŭe apogis la abolicion de [[Edziĝo|edzeco]] en filozofa traktato, ''Enketo Koncerne Politikan Justicon''<small><ref>St. Clair, 172-174.</ref></small> (''An Enquiry Concerning Political Justice''). Post la edziĝo, kiu okazis la [[29-a de marto|29-an de marto]] [[1797]], ili enloĝiĝis en du kuntuŝiĝajn domojn, alikonitajn kiel la « poligono », por konservi la sendependecon de ĉiu ulo el geedzojgeedziĝinto. Fakte, ili eĉ ofte komunikis per leteroj<small><ref>St. Clair, 173.</ref></small>. Ilia amrilato estis ŝajne feliĉa kaj stabila, kvankam tragike nedaŭra.
 
== Morto kaj ''Memuaroj'' de Godwin ==